Akrojogo (alilingve foje Acro-Yoga aŭ Acroyoga) estas la nomo de jogodisciplino kiu inspiras sin je tradicia jogo, akrobatado [1] kaj taja masaĝo[2]

Akrojogo
jogoAkrobataĵo
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Akrojogo en parko.

Historio redakti

La originoj de la akrojogo retroveblas jam en video el la jaro 1938[3] en kiu videblas jogo-instruisto en Barato.

Akrojogo estis plue disvolvita en Usono en la fruaj 2000-aj jaroj [4] kaj estas praktikata fare de multaj. En Usono du lernejoj famiĝis:

  1. Acroyoga Montreal, ĉefita de Jessie Goldberg kaj Eugene Poku, kiu uzis la terminon ekde 1999. Ĉi tiu lernejo inkluzivas akrobatadon, jogon kaj dancon[5].
  2. Acroyoga Inc. komencita en Kalifornio fare de Jason Nemer kaj Jenny Klein, kiuj etikeditiĝis kiel 'acroyoga' en 2006. La plej lastaj praktikoj inkluzivas akrobatadon, jogon kaj tajan masaĝon[2]. Ambaŭ lernejoj ofertas instruadajn atestojn, kaj malgraŭ iuj diferencoj, havas multajn similajn trajtojn.

Pozicioj redakti

 
Adho Mukha Svana (angle "downward facing dog")

Kutime sesio de akrojogo komencas per bonveniga cirklo, kiu ebligas al la partoprenantoj kune spiri kaj movi. Poste sekvas varmigaj ekzercoj kiuj enhavas ankaŭ sinsekvon de jogopozicioj. Plua ŝtupo estas la partnera sesio kiu inkluzivas muskoletendojn, kiu postulas du personojn, kiuj fidas unu la alian kaj partumas interligitecon. La sekva paŝo estas inversio kiu implicas defiajn poziciojn, kaj pro tio tiaj pozicioj ne taŭgas por iu ajn sen profesia akompanado[6].

La sesio kompletiĝas per taja masaĝo kiu stimulas la energiekvilibron. Iuj pozicioj de akrojogo estas jenaj[7] :

  • Balasana (infanopozicio)
  • Trikonasana (triangula pozicio)
  • Adho Muĥa Svanasana (angla: Downward Facing Dog)

Eksteraj ligiloj redakti

(nederlanda) Akrojogo en Bruselo Arkivigite je 2019-01-12 per la retarkivo Wayback Machine, filmeto

Referencoj redakti

  1. (en) Ferretti, «Partners in Play», yogajournal.com, la 16-an de julio 2008 (alirite la 12-an de juanuaro 2019)
  2. 2,0 2,1 Sarah Yogovich Event Arkivigite je 2019-01-12 per la retarkivo Wayback Machine, Acroyoga, 4-a de marto 2017 (alirite la 12-an de januaro 2019).
  3. Krishnamachary farante akrojogon en 1938, filmeto.
  4. «Tout est possible[rompita ligilo]», malea.fr (alirite la 12-an de januaro 2019).
  5. (en) «About us», AcroYoga Montreal (alirite la 12-an de januaro 2019).
  6. (en) Eva Norlyk Smith, The Yoga Injuries Debate: How 'Dangerous' Is Yoga, Really?, la 21-an de marto 2013 (alirite la 12-an de januaro 2019).
  7. (en) Sam Malone, AcroYoga : A New Form of Yoga, (alirite la 12-an de januaro 2019).