Stanga altsalto

Fako de atletiko, en kiu oni provas per stango salti super lato
(Alidirektita el Stangosalto)
Stangoaltsaltado

Stangoaltsaltado, aŭ mallonge stangosalto, estas fako de la atletiko, en kiu sportisto helpe de longa fleksebla stango devas salti super saltolato. La lato havas longon de 4,5 m kaj estas metita sur du latoteniloj en tia maniero, ke ĝi falas, kiam ĝi estas eĉ se nur fajne tuŝata.

La stangoaltsaltado estas olimpika sportoj por viroj ek de 1896 kaj por virinoj ek de 2000. Ĝi estas ankaŭ fako de la dekatlono, sed ne de la heptatlono. Ĝi estas unu el la kvar saltofakoj de la malpeza atletiko. Respondeca pri la reguloj de internaciaj konkursoj estas la IAAF.

TeĥnikoRedakti

Stangoaltosalto konsistas el ses fazoj. Antaŭ ol saltisto komencas provon, oni frotas siajn manojn per magnezia karbonato aŭ rezino, por ke oni pli bone povas teni la stangon. La unua fazo estas la alkuro. Komence saltisto tenas la stangon tiel, ke ĝi montras 60° supren. La alkuro konsistas el 45 metroj aŭ proksimume 20 paŝojn da plirapidiĝanta kuro. Dum tio saltisto mallevas la stangon ĝis horizontala pozicio. Kuri rapide ĉe la fino gravas, ĉar oni uzas tiun movoenergion por levi sin. Aŭ alivorte: ju pli rapide oni kuras, des pli alte oni povas salti. La dua fazo estas la apogo. Oni malfleksas la brakojn al super la kapo kaj metas la stangon en la apogokeston. La tria fazo estas la eksalto. La punkto, de kie oni eksaltas devas esti sub la supra mano. Eksaltinte oni alprenas C-pozicion. La supra brako, torso kaj la eksalta kruro kurbiĝas simile al la litero C. La kvara fazo estas la suprenvolvo. La stango estas forte kurbigita pro la movoenergio de la saltisto. Dum tiu fazo oni kvazaŭ volvas sin surpen kaj unue alprenas L-pozicion. Tiam oni antaŭenmovas la krurojn kaj ili kune kun la torso havas formon de L. Fine oni movas sin en I-pozicion kun la piedoj supre kaj la kapo sube. En la kvina fazo - la turniĝa apogo - oni turnas sin cirkaŭ sia laŭalta akso tiel, ke oni ventrosube pasas la laton. La fina kaj sesa fazo estas la surteriĝo. En tiu post sukcesa paso de la lato oni surteriĝas kun la dorso sur la mato.

SaltejoRedakti

 
Stanga altosalto en la 1890-aj jaroj en Usono

Antaŭ la lato kaj fostoj super kiuj oni saltas troviĝas 45 metrojn longa kaj 1,22 metrojn larĝa alkurejo. Fine de la alkurejo kaj tuj antaŭ la lato estas apogokesto, en kiu oni metas la stangon por salti. Ĝi longas du metrojn kaj estas 20 cm profunda ĉe la fino. La lato devas esti produktita el vitrofibra plasto. Ĝi devas pezi maksimume du kilogramojn kaj havas diametron de 3 cm. La lato ne devas kurbiĝi pli ol du centimetrojn. Post la lato troviĝas 5×5 metrojn granda kaj 0,8 metrojn alta mato. Ambaŭflanke de la apogokesto ankaŭ troviĝas matoj.

StangoRedakti

Pri la stango ekzistas nur malmultaj reguloj. Oni devas uzi propran stangon kaj ties supraĵo devas esti glata. Pri la materialo, longo aŭ larĝo ne ekzsitas reguloj. Modernaj stangoj estas tuboj, kiujn oni produktas el vitrofibra plasto. Ĝis la unua mondomilito oni uzis simplajn lignostangojn. Poste angloj estis la unuaj, kiuj uzis bambuajn stangojn. Post la dua mondomilito metalaj stangoj estis preferitaj. Svedoj komencis uzi stangojn el aluminio. Ekde 1961 usonoj komencis uzi la ĝis nun uzatajn plastajn stangojn.

Konkurso-disvolvoRedakti

Kiam nur malmultaj sportistoj partoprenas, konkurso nur konsistas el finalo. Ĉe la grandaj internaciaj konkursoj saltistoj de du grupoj provas kvalifiki sin por la finalo. Oni kvalifikas sin por la finalo kiam oni atingas la kvalifikan alton. Se tro malmulte da saltistoj atingas tiun alton, la sekvantaj plej bonaj saltistoj ankaŭ atingas la finalon ĝis kiam minimuma nombro da saltistoj esta atingita.

Ĉiu saltisto povas mem elekti la unua alton super kiu ĝi volas salti. Por ĉiu alto saltisto havas tri provojn. Kiam saltisto sukcese saltis, ĝi rajtas plu partopreni. Alie post tri malsukcesaj saltoj saltisto eliminiĝas. Post malsukcesa salto atleto rajtas preterlasi la du restantajn provojn de tiu alto kaj uzi ilin ĉe la venonta alto. Same post du missaltoj, oni rajtis uzi la lastan provon ĉe la venonta alto. Ĝenerale tio signifas, ke saltisto post tri sinsekvaj malsukcesaj saltoj eliminiĝas el konkurso.

Por ĉiu provo saltisto havas unu minuton por komenci provon. Kiam nur tri saltistoj restas, ili havas du minutojn. Kiam la venkanto estas la lasta restanta partoprenanto, ĝi havas kvin minutojn. Tiam saltisto povas provi starigi rekordon (ekzemple personan aŭ mondan).

Venkinto estas la saltisto, kiu saltis plej alte. En okazo de egalaj altoj, al atleto, kiu bezonis malpli da provoj ĉe tiu alto estas pli bone rangigita. Se tiam ankoraŭ okazas egalstato, la saltisto kun malpli da missaltoj entute estas pli bone rangigita. Se post tio ankoraŭ pluraj saltistoj okupas la unuan rangon, okazos decida saltado.

RekordojRedakti

La mondan rekordon ĉe la viroj starigis la usona svedo Armand Duplantis per 6,18 metroj je la 15-a de Februaro 2020 en Glasgovo(Skotlando), unu semajnon post kiam li starigis la antaŭan rekordon. Ĉe la virinoj Jelena Gaĝijevna Isinbajeva el Rusujo atingis la rekordon per 5,06 metroj la 28-an de Aŭgusto 2009 en Zuriko (Svislando) dum konkurso de la Ora Ligo·

ĈampionojRedakti

Jen listoj de medalgajnintoj en Olimpiaj ludoj (OL) kaj mondaj ĉampionumoj (MĈ).

Viraj medalgajnintojRedakti

Jaro konkurso gajninto alto(metroj) dua tria
1896 OL   William Hoyt 3,30   Albert Tyler   Evangelos Damaskos
  Ioannis Theodoropoulos
1900 OL   Irving Baxter 3,30   Meredith Colkett   Carl-Albert Andersen
1904 OL   Charles Dvorak 3,50   LeRoy Samse   Louis Wilkins
1908 OL   Edward Cook
  Alfred Gilbert
3,71   Edward Archibald
  Charles Jacobs
  Bruno Söderström
1912 OL   Harry Babcock 3,95   Frank Nelson
  Marc Wright
1920 OL   Frank Foss 4,09   Henry Petersen   Edwin Myers
1924 OL   Lee Barnes 3,95   Glenn Graham   James Brooker
1928 OL   Sabin Carr 4,20   William Droegemueller   Charles McGinnis
1932 OL   Bill Miller 4,315   Shuhei Nishida   George Jefferson
1936 OL   Earle Meadows 4,35   Shuhei Nishida   Sueo Oe
1948 OL   Guinn Smith 4,30   Erkki Kataja   Bob Richards
1952 OL   Bob Richards 4,55   Don Laz   Ragnar Lundberg
1956 OL   Bob Richards 4,56   Bob Gutowski   Georgios Roumbanis
1960 OL   Don Bragg 4,70   Ron Morris   Eeles Landström
1964 OL   Fred Hansen 5,10   Wolfgang Reinhardt   Klaus Lehnertz
1968 OL   Bob Seagren 5,40   Claus Schiprowski   Wolfgang Nordwig
1972 OL   Wolfgang Nordwig 5,50   Bob Seagren   Jan Johnson
1976 OL   Tadeusz Ślusarski 5,50   Antti Kalliomäki   David Roberts
1980 OL   Władysław Kozakiewicz 5,78   Tadeusz Ślusarski
  Konstantin Volkov
1983   Serhij Bubka 5,70   Konstantin Volkov   Atanas Tarev
1984 OL   Pierre Quinon 5,75   Mike Tully   Earl Bell
  Thierry Vigneron
1985   Serhij Bubka 5,85   Thierry Vigneron   Rodion Gataullin
1988 OL   Serhij Bubka 5,90   Rodion Gataullin   Grigorij Jegorov
1991   Serhij Bubka 5,95   István Bagyula   Maksim Tarassov
1992 OL   Maksim Tarassov 5,80   Igor Trandenkov   Javier García
1993   Serhij Bubka 6,00   Grigorij Jegorov   Maksim Tarassov
1995   Serhij Bubka 5,92   Maksim Tarassov   Jean Galfione
1996 OL   Jean Galfione 5,92   Igor Trandenkov   Andrei Tivontschik
1997   Serhij Bubka 6,01   Maksim Tarassov   Dean Starkey
1999   Maksim Tarassov 6,02   Dmitrij Markov   Aleksander Averbuĥ
2000 OL   Nick Hysong 5,90   Lawrence Johnson   Maksim Tarassov
2001   Dmitrij Markov 6,05   Aleksander Averbuĥ   Nick Hysong
2003   Giuseppe Gibilisco 5,90   Okkert Brits   Patrik Kristiansson
2004 OL   Timothy Mack 5,95   Toby Stevenson   Giuseppe Gibilisco
2005   Rens Blom 5,80   Brad Walker   Pavel Gerasimov
2007   Brad Walker 5,86   Romain Mesnil   Danny Ecker
2008 OL   Steven Hooker 5,96   Jevgenij Lukjanenko   Derek Miles
2009   Steven Hooker 5,90   Romain Mesnil   Renaud Lavillenie
2011   Paweł Wojciechowski 5,90   Lázaro Borges   Renaud Lavillenie
2012 OL   Renaud Lavillenie 5,97   Björn Otto   Raphael Holzdeppe
2013   Raphael Holzdeppe 5,89   Renaud Lavillenie   Björn Otto
2015   Shawnacy Barber 5,90   Raphael Holzdeppe   Paweł Wojciechowski
  Renaud Lavillenie
  Piotr Lisek
2016 OL   Thiago Braz da Silva 6,03   Renaud Lavillenie   Sam Kendricks
2017   Sam Kendricks 5,95   Piotr Lisek   Renaud Lavillenie
2019   Sam Kendricks 5,97   Armand Duplantis   Piotr Lisek

Virinaj medalgajnintojRedakti

Jaro konkurso gajninto alto(metroj) dua tria
1999   Stacy Dragila 4,60   Anĵela Balaĥonova   Tatiana Grigorieva
2000 OL   Stacy Dragila 4,60   Tatiana Grigorieva   Vala Flosadóttir
2001   Stacy Dragila 4,75   Svetlana Feofanova   Monika Pyrek
2003   Svetlana Feofanova 4,75   Annika Becker   Jelena Isinbajeva
2004 OL   Jelena Isinbajeva 4,91   Svetlana Feofanova   Anna Rogowska
2005   Jelena Isinbajeva 5,01   Monika Pyrek   Pavla Hamáčková
2007   Jelena Isinbajeva 4,80   Kateřina Baďurová   Svetlana Feofanova
2008 OL   Jelena Isinbajeva 5,05   Jennifer Stuczynski   Svetlana Feofanova
2009   Anna Rogowska 4,75   Chelsea Johnson
  Monika Pyrek
2011   Fabiana Murer 4,85   Martina Strutz   Svetlana Feofanova
2012 OL   Jennifer Suhr 4,75   Yarisley Silva   Jelena Isinbajeva
2013   Jelena Isinbajeva 4,89   Jennifer Suhr   Yarisley Silva
2015   Yarisley Silva 4,90   Fabiana Murer   Nikoleta Kiriakopulu
2016 OL   Katerini Stefanidi 4,85   Sandi Morris   Eliza McCartney
2017   Katerini Stefanidi 4,91   Sandi Morris   Robeilys Peinado
  Yarisley Silva
2019   Anĵelika Sidorova 4,95   Sandi Morris   Katerini Stefanidi

Vidu ankaŭRedakti