Die Jahreszeiten (Haydn)

La muzika verko Die Jahreszeiten (La sezonoj) estas oratorio de Joseph Haydn (Hob. XXI:3).

Die Jahreszeiten
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1801
Ĝenro oratorio
vdr

Komponado, premiero kaj akcepto redakti

 
J.Haydn, komponisto de Die Jahreszeiten

La grandega sukceso de sia antaŭa oratorio Die Schöpfung (La kreado, 1798), tiutempe prezentate en tuta Eŭropo, instigis Haydn pri komponado de oratorio Die Jahreszeiten. Samkiel por la unua oratorio la libreton verkis barono Gottfried van Swieten, aŭstra nobelo, kiu ankaŭ grave influis la karieron de Mozart. La libreto de van Swieten estis ties propra germana reproduktaĵo de tiraĵo el la angla versepopeo de James Thomson The Seasons.

La komponado por Haydn estis peniga unuflanke pro lia atakata sano, aliaflanke ĉar la teksto de van Swieten ne povis konvinki lin. Li bezonis du jarojn por pretigi Die Jahreszeiten.

La unua prezentado la 24-an de aprilo 1801 en Vieno ja farigis sukceso, kiu tamen ne kompareblis kun tiu de Die Schöpfung. Ankaŭ sekvatempe oni prezentis Die Jahreszeiten klare malpli ofte ol la pli fruan oratorion.

La kaŭzo por la malalta populareco troviĝas malpli je la muziko ol je la libreto. Oratoriojn oni kutime skribis pri supozate gravaj temoj, pri epizodoj kaj roluloj el kristanismo aŭ herooj el la antika grekaromia mitaro. La libreto de Die Jahreszeiten tamen plejparte priskribas la jaran kaj tagan ciklojn. Nur la finala movimento pridiras temojn akceptitajn kiel pli valoraj (La signifo de la vivo, la eterna vivo). Ĉi tiuj finalaj pasaĝoj okulfrape ne estas tradukoj el la poemo de Thomson, sed originalaj verkoj de van Swieten.

Die Jahreszeiten per tio similas laŭenhave nek al religia oratorio nek al idealo de artverko en la senco de klerismo, ĝiaj serenaj same kiel insistaj naturpriskriboj kaj glorkronadoj de la kamparana vivo male montras influojn de la filozofio de Rousseau. La starpunkto de Haydn en ĉi tiu temaro ne finfine klarigeblas. Ekzemple Haydn esprimiĝas ironie pri la odo pri la diligento (kvankam li dum sia tuta vivo estas diligenta, oni petas lin verki ĥoron por la laŭdo de la diligento), kiu glorkronas sobran laboretikon – laŭa ironio eble ekkoneblas ankaŭ en la muzika formado per nekutimaj voĉkondukoj - , aliaflanke ankaŭ humure gaja pri la vinfesto de la kamparanaro (Iun tiel komikan kontrapunkton kaj tiel ebrian fugon mi neniam antaŭe verkis). Ke Haydn nomis la libreton franca rubaĵo aliaflanke estas indiko pri rifuzo de la rusoaj tezoj, sen ke tio argumentas por identiĝo kun la etika spirito de la klerismo, kia ĝi pli forte aperas en Die Schöpfung.

Ensemblo redakti

Die Jahreszeiten estas verkita por granda malfruklasikisma orkestro, plejparte kvarvoĉa ĥoro kaj tri kantsoloistoj, kiuj reprezentas la modelan kamparan popolon: Simon (baso), Lukas (tenoro), kaj Hanne (soprano). La soloista ensemblo do samas al tiu de Schöpfung.

La orkestro konsistas el du flutoj (2a ankaŭ fluteto), du hobojoj, du klarnetoj, du fagotoj kaj kontrafagoto, kvar kornoj, du (en la finala ĥoraĵo tri) trumpetoj, timbalo, triangulo, tamburino, du trombonoj kaj bastrombono, samkiel la kutima arĉensemblo kun unua kaj dua violonoj, vjolo, violonĉelo, kaj kontrabaso.

Enhavo redakti

 
Frontpaĝo de la unua eldono de Die Jahreszeiten

La oratorio konsistas, koresponde al printempo, somero, aŭtuno kaj vintro, el kvar partoj kun la kutimaj recitativoj, arioj kaj ĥorajoj.

Inter la pli viglaj ĥoraĵoj troviĝas ĉaskanto kun ĉaskornaj sonoj, vinfesto kun dancantaj kamparanoj kaj furioza ventego, je kiu la du pli lastaj elementoj aperas kiel antaŭsento de la tria kaj kvara movimentoj de la 6a simfonio de Ludwig van Beethoven. Pli lirikaj pasaĝoj estas la ĥorpreĝo por abunda rikolto, "Sei nun gnädig, milder Himmel", la milda noktiĝo post la ventego kaj la kavatino de Hanne pri la vintro.

La komponaĵo ofte estas – kiel en "Die Schöpfung" – ilustra kaj tonpentra: ekz. pluganta kamparano fajfas dum sia laboro la faman temon el la simfonio kun la timbalfrapo de Haydn, birdo pafmortigita de ĉasisto ankaŭ muzike falas teren, brila D-maĵoro bildigas sunleviĝon.

Muziknumeroj redakti

La kvar partoj nomiĝas: „Der Frühling“ (la printempo), „Der Sommer“ (la somero), „Der Herbst“ (la aŭtuno) kaj „Der Winter“ (la vintro).

Der Frühling redakti

1. Uverturo kaj recitativo - Seht, wie der strenge Winter flieht (Rigardu, kiel forfuĝas la rigida vintro)

La enkonduka uverturo prezentas la transiro de vintro al printempo. Sekvas recitativo por soprano, tenoro kaj baso, kiu anoncas la printempon.

2. Komm, holder Lenz (venu, kara printempo)

La ĥoro de la kamparanaro petas pri baldaŭa alveno de la printempo.

3. Vom Widder strahlet jetzt (de la virŝafo radias nun)

Recitativo de Simon (baso)

4. Schon eilet froh der Ackersmann (Jam rapidas gaje la kamparano)

Ario de Simon (baso)

5. Der Landmann hat sein Werk vollbracht (La kamparano plenumis sian laboron)

Recitativo de Lukas (tenoro)

6. Sei nun gnädig (Estu nun indulga)

Terceto kaj ĥoro

7. Erhört ist unser Flehn (Elaŭdita estas nia peto)

Recitativo de Hanne (soprano)

8. O wie lieblich ist der Anblick (Ho, kiel plaĉa estas la aspekto)

Ĝoja ĥoro kun alterna ĥoro de la junularo

9. Ewiger, mächtiger, gütiger Gott (Eterna, ĉiopova, bonkora Dio)

Ĥoro kun solovoĉoj

Der Sommer redakti

10. Enkonduko kaj recitativo - Im grauen Schleier rückt heran (Grizvualite alvenas)

Mallonga instrumenta enkonduko prezentas la someron. En la sekva recitativo Simon (baso) salutas la novan tagon.

11. Der munt're Hirt versammelt nun (La vigla paŝtisto kolektas nun)

Ario kaj recitativo de Simon (baso) kaj Hanne (soprano)

12. Sie steigt herauf, die Sonne (Ĝi leviĝas, la suno)

Terceto kaj ĥoro

13. Nun regt und bewegt sich (Nun moviĝadas)

Recitativo de Simon (Bass)

14. Die Mittagssonne brennet jetzt (La tagmeza suno nun brulradias)

Recitativo de Lukas (tenoro)

15. Dem Druck erlieget die Natur (Al premo malvenkas la naturo)

Kavatino de Lukas (tenoro)

16. Willkommen jetzt, o dunkler Hain (Bonvenon nun, ho sombra arbar')

Recitativo de Hanne (soprano)

17. Welche Labung für die Sinne (Kia refreŝiĝo por la sensoj)

Ario de Hanne (soprano)

18. O seht! Es steiget in der schwülen Luft (Ho vidu! leviĝas en la sufoka aero)

Recitativo de Simon, Lukas kaj Hanne

19. Ach, das Ungewitter naht (Aĥ, proksimiĝas la fulmotondro)

Ĥoro

20. Die düst'ren Wolken trennen sich (la nigraj nuboj disiĝas)

Terceto kaj ĥoro

Der Herbst redakti

21. Enkonduko kaj recitativo - Was durch seine Blüte (Kio per sia florado)

Mallonga instrumenta enkonduko prezentas la aŭtunon. En la sekva recitativo Hanne (soprano), Lukas (tenoro) kaj Simon (baso) bonvenigas la novan sezonon.

22. Den reichen Vorrat führt er nun (Abundan provizon ĝi nun alportas)

Recitativo de Lukas (tenoro)

23. So lohnet die Natur den Fleiß (Tiel la naturo rekompencas la diligenton)

Terceto kaj ĥoro

24. Seht, wie zum Haselbusche dort (Vidu, kiel al la avelarbedo tie)

Recitativo de Hanne (soprano), Lukas (tenoro) kaj Simon (baso)

25. Ihr Schönen aus der Stadt (Vi gebeluloj el la urbo)

Dueto de Hanne (soprano) kaj Lukas (tenoro)

26. Nun zeiget das entblößte Feld (Nun montras la nuda kampo)

Recitativo de Simon (baso)

27. Seht auf die breiten Wiesen hin (Rigardu la vastaj herbejojn)

Ario de Simon (baso)

28. Hier treibt ein dichter Kreis (Jen pelas densa ciklo)

Recitativo de Lukas (tenoro)

29. Hört, hört, das laute Getön (Aŭdu, aŭdu la laŭtan sonadon)

Ĉasĥoro

30. Am Rebenstocke blinket jetzt (Je la vinberujo nun briletas)

Recitativo de Hanne, Simon kaj Lukas

31. Juchhe! Der Wein ist da (Hura', jen la vin')

Ĥoro de la kampara popolo

Der Winter redakti

32-33. Enkondukokaj recitativo - Nun senket sich das blasse Jahr

La orkestra enkonduko muzike prezentas la alproksimiĝo de la vintro, estas malrapida, funebra peco. Sekvar recitativo de Hanne (soprano) kaj Simon (baso)

34. Licht und Leben sind geschwächet (Lum' kaj vivo malfortiĝis)

Kavatino de Hanne (soprano)

35. Gefesselt steht der breite See (Ligitas la vasta lago)

Recitativo de Lukas (tenoro)

36. Hier steht der Wand'rer nun (Jen staras la migranto nun)

Ario de Lukas (tenoro)

37. So wie er naht (Tiel kiel alproksimiĝas ĝi)

Recitativo de Hanne (soprano), Lukas (tenoro) kaj Simon (baso)

38. Knurre, schnurre, knurre (Grumblu, zumu, grumblu)

Kanto kun Hanne (soprano) kaj ĥoro

39. Abgesponnen ist der Flachs (forŝpinita estas lin')

Recitativo de Lukas (tenoro)

40. Ein Mädchen, das auf Ehre hielt (Honoratenta junulin')

Kanto kun Hanne (soprano) kaj ĥoro

41. Vom dürren Osten dringt ein scharfer Eishauch (De l' seka oriento venas akra glacia blovo)

Recitativo de Simon (baso)

42. Erblicke hier, betörter Mensch (Edvidu jen, ravita hom')

Ario de Simon (baso)

43. Die bleibt allein und leitet uns (Ĝi restas sole kaj direktas nin)

Recitativo de Simon (baso)

44. Dann bricht der große Morgen an (Tiam ekmateniĝas)

Terceto kaj duobla ĥoro

Eksteraj ligiloj redakti