Karl Ditters von Dittersdorf

Karl Ditters von Dittersdorf (naskiĝis la 2-an de novembro 1739 en Vieno – mortis la 24-an de oktobro 1799 en Deštná apud Jindřichův Hradec) estis aŭstria baroka komponisto kaj muzikisto. Li estis aŭtoro de 50 operoj kaj 200 simfonioj. Ĝenerale li estas konsiderata kiel kunfondinto de la germana opero.

Karl Ditters von Dittersdorf
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1739 (1739-11-02)
en Vieno
Morto 24-an de oktobro 1799 (1799-10-24) (59-jaraĝa)
en Nový Dvůr
Tombo Cemetery in Deštná
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo komponistodirigentobandestro
vdr

Vivo redakti

Ditters jam frue trejniĝis violone kaj estis infanaĝe membro de la orkestro de la benediktana komunumo en Vieno. Inter 1751 kaj 1761 li anis en la privata kapelo de la princo de Hildburghausen kaj aniĝis, post ties nuligon, en 1761 al la orkestro de Viena kortega teatrejo. Samtempe okazis vojaĝo kune kun Christoph Willibald Gluck al Italujo (1763) kie li furoris violonvirtuoze. En 1764 lia kontrakto kun la viena teatrejo finiĝis kaj li preferis iri al Oradea Mare al orkestro de la episkopo Ádám Patachich. Pro nuliĝo kapela en 1769 li devis iri Vroclavon en la servojn de la princepiskopo je Jánský Vrch, grafo Schaffgotsch. Por li li estis ĉefforstadministranto de la Princujo Neiße kaj poste ĉefadministranto de Jeseník. Tiuofice venis lia nobiliĝo en 1773. Je Jánský Vrch maturiĝis ankaŭ liaj komponadoteknikoj kaj li rapide furoris en Vieno, kiun li ofte frekventis. La tie surscenigitaj oratorioj estis »Esther« (1773) kaj »Hiob« (1786). Vere entuziasmigis la spektantaron la komika opero »Doktor und Apotheker« (ankaŭ en 1786), kiu en tuta Germanujo plaĉis kaj eĉ en Londono. Eble li tiam en Anglujo pli konata estis ol Joseph HaydnWolfgang Amadeus Mozart. Same grandan aplaŭdon ricevis pluraj pli postaj operoj, aparte »Das Rotkäppchen« (1788) kaj »Hieronymus Knicker« (1789).

Ankaŭ instrumentkomponiste (sinfonioj, kvartetoj, kvintetoj, violonkoncertoj, piankoncertoj ktp.) li meritis ĝis la verkoj de Haydn kaj Mozart pli ekfamiĝis. Kiam mortis en 1796 grafo Schaffgotsch li forsenditis kun malgranda pensio: sed transprenis lin tiam sur Kastelo Červená Lhota barono Ignaz von Stillfried.

Ditters von Dittersdorf ankaŭ fakverkiste gravas, danke al du komentoj por la gazeto "Leipziger musikalische Zeitung", Über die Grenzen des Komischen und Heroischen in der Musik kaj Über die Behandlung italienischer Texte bei der Komposition. Fine li verkis aŭtobiografion Selbstbiographie (Leipzig 1801), kies finon li kelkajn tagojn antaŭmorte estis diktinta al la filo.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5. Leipzig 1906, p. 62 (tie ĉi interrete)

Selektita diskografio redakti

  • Sinfonia in D major; Sinfonia in E flat major; Sinfonia in A major (Naxos 2007)
  • opero Il Barone di Rocca Antica (DVD, Hungaroton 2005)
  • Sinfonia concertante, etc (Bayer 2000)
  • Sinfonias (Naxos 1998)
  • Viola & Double Bass Concertos (Supraphon 1998)
  • Sinfonias on Ovid's Metamorphoses Nos. 1-3 (Naxos 1996)
  • Sacred Music - Requiem; Offertorium; Litaniae Lauretanae (Ars Music 1996)
  • Strinquartette (Zappel Music 1995)
  • String Quartets & String Quintets (Cpo Records 1994)
  • Arcifanfano, King of Fools (Video Artists International 1994)
  • String Quartets (Cpo Records 1993)
  • Ester (Hungaroton 1992)

Literaturo redakti

  • Ludger Udolph (Hrsg.): Karl von Dittersdorfs Lebensbeschreibungen. Seinem Sohne in die Feder diktiert, München 1999 ISBN 3-7844-2730-8

Sondosieroj redakti