Ádám Patachich
Barono Ádám PATACHICH [pataĉiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Patachich Ádám estis kroata-hungara katolika pastro, ĉefepiskopo, episkopo, preposto, kanoniko, abato. Lia nobela antaŭnomo estis zajezdai. Lia frato estis Gábor Patachich.
Ádám Patachich | |||||
---|---|---|---|---|---|
hungara episkopo | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de februaro 1717 en Budinščina | ||||
Morto | 19-an de julio 1784 (67-jaraĝa) en Kalocsa, ![]() | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | kroata vd | ||||
Ŝtataneco | Kroatio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1760–) katolika sacerdoto (1738–) romkatolika diakono (1738–) ![]() | ||||
| |||||
| |||||
Ĉefepiskopo de Kalocsa | |||||
Dum | 1766– | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ádám Patachich [1] naskiĝis la 18-an de februaro 1717 en Kroatio en Zajezda. Li mortis la 19-an de julio 1784 en Kalocsa.
Biografio
redaktiÁdám Patachich lernis en Zagrebo, Graz, Vieno kaj Romo. En 1739 li doktoriĝis el teologio. Komence li estis pastro, sed en 1740 li atngis la titolon abato, en la sekva jaro li estis kanoniko en Zagrebo. Inter 1743-1751 li estis preposto en Kaposfő. En 1751 li estis elektita episkopo, samtempe eterna departementestro de Bihar. En 1766 li iĝis ĉefepiskopo en Kalocsa, kie li zorgis pri la altnivela ekleziaj edukado kaj muziko. Ekde 1777 li gvidis la edukadon en plena Hungara reĝlando. En 1780 li konstruis episkopan palacon, kie li establis bibliotekon.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Divi Ladislai Hungariae regis panegiricus... (1734)
- Divus Stephanus primus Hungariae rex... (1764)
- Rede an die adeliche Jugend (1777)
- Eucharisticon... (1780)