Simfonio n-ro 6 (Beethoven)

simfonio far Ludoviko Betoveno

Ludwig van Beethoven finkompletigis en 1808 la simfonion n-ro 6 en F-maĵoro, op. 68, "Pastorale". Ĝi estas unu de la malmultaj verkoj de Programmuziko de Beethoven, kaj la komponisto subtitolis ĝin Memoroj de la kamparvivo.

Originala manuskripto de la simfonio.

Beethoven estis ŝatanto de la naturo, kaj pasigis grandparte tempon piedire trakampare. Ofte li forlasis Vienon pora labori en ruraj lokoj. Li fakte ne estis la unua komponisto kiu priskribis simfonie la naturon: por ekzemplo, en sia oratorio La sezonoj, premierita en 1802, Franz Joseph Haydn simile pentris amon por naturo, dancantajn kamparanojn, ŝtormon, trilantajn birdojn kaj aliajn similajn temojn.

Antaŭe, dum la franca kaj itala Baroko, oni komponis pecojn kiuj intencis imiti la Naturon, deziro tre propra de la Klerismo. La venecia Antonio Vivaldi estis komponinta siajn famegajn Koncertojn por violono RV 8, La kvar sezonoj, genia pentrarto de la naturo, kun ŝtormoj, birdotriloj, burdoj ktp.

Beethoven male komponis simfonion. Kiel li mem diris, la Sesa Simfonio estas «pli esprimo de sentoj ol pentraĵo de sonoj».

La Sesa Simfonio estis komponita samtempe kun la plej fama de Beethoven nome la Kvina Simfonio. Ĝi estis premierita kun tiu en tro longdaŭra koncerto en la Teatro ĉe la Vieno de Vieno, la 22-an de decembro 1808. Ĝi ne multe sukcesis, ĉar la publiko preferis la Kvinan. Spite tion, la peco iĝis iom post iom unu el la centraj verkoj de la simfonia repertorio. Ĝi estas la preferata de multaj aŭskultantoj kaj estas ofte ludita kaj registrita en la aktualo.

La verko daŭras ĉirkaŭ 40 minutojn.