5-a simfonio (Beethoven)

simfonio far Ludoviko Betoveno
(Alidirektita el Simfonio n-ro 5 (Beethoven))

La 5-a simfonio en C-minoro, op. 67 de Ludwig van Beethoven apartenas al la plej famaj simfonioj de Beethoven kaj estas unu el la plej popularaj verkoj de la klasika muziko. Ĝi estas konata ankaŭ sub la nomo Schicksalssymphonie [sortosimfonio] [1]. La kromnomo tamen ne devenas de la komponisto, sed de lia biografo Anton Schindler kaj pro tio preskaŭ ne plu estas uzata.

Kapmotivo de la 5-a simfonio

La kvarmovimenta verko komencas per la esenca kapmotivo, kun kiu oni identigas ofte la tutan simfonion: la tri markantaj okonoj sur G, post kiuj sekvas samdinamike (fortissimo) longe eltenata E♭.

Kadre de la romantisma kompreno de Beethoven, kiu daŭris ĝis en la 20-a jarcento, oni interpretis la "Kvinan" de Beethoven kiel „muzike objektivigita rakonto pri malvenko kaj triumfo, pri eterna homa sortolukto, pri sufero kaj savado“. Simile al la 9-a simfonio, kiu komenciĝas triste en D-minoro kaj finiĝas kun brile entuziasma himno „Odo al Ĝojo“ en D-maĵoro, ankaŭ la 5-a simfonio de sia "malhela", "stresita" kaj "ĉagrena" komenco en C-minoro ĝis la heroisma finalo en C-maĵoro dramece simboligas ian vojon de malhela nokto al la lumo. Kvankam ĉi tiu patosa interpretado en la nuntempo cedis al pli objektiva vidmaniero, oni tamen povas konstati, ke la kvina simfonio de Beethoven kune kun la 3-a simfonio kaj eĉ pli kun la 9-a simfonio esence influis la simfonian verkadon de la 19-a jarcento – ekde Johannes Brahms trans Pjotr Ĉajkovskij kaj Anton Bruckner ĝis Gustav Mahler. Ĝi estas krome unu el la verkoj, kiuj ĉiam denove povas forte impresi kaj ŝatatojn de klasika muziko kaj ankaŭ homojn, kiuj aliakaze preskaŭ ne emas klasikan muzikon, ne laste pro sia ritma forto, kiu aperas ege markanta jam en la kapmotivo pere de la unisono de la arĉinstrumentoj.

Ludwig van Beethoven

Indikoj pri la verko redakti

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Peter Gülke: Zur Neuausgabe der Sinfonie Nr. 5 von Ludwig van Beethoven. Peters, Leipzig 1978. (germane)
  • Wulf Konold: Ludwig van Beethoven. 5. Symphonie. Schott, Mainz 1979, 1989, ISBN 3-7957-8101-9. (germane)
  • Heinrich Schenker: Beethoven. V. Sinfonie. Darstellung des musikalischen Inhaltes nach der Handschrift unter fortlaufender Berücksichtigung des Vortrages und der Literatur. Tonwille-Verlag, Vieno 1925. (germane)
  • Max Chop: Ludwig van Beethovens Symphonien (Nr. 4–6), geschichtlich und musikalisch analysiert, mit zahlreichen Notenbeispielen von Max Chop. eldonejo Reclam, Leipzig 1910. (germane)
  • Renate Ulm (eld.): Die 9 Sinfonien Beethovens. Entstehung, Deutung, Wirkung, kun enkonduko de Lorin Maazel. 6-a eldono, eldonejo Bärenreiter, Kassel k.a. 2009, ISBN 978-3-7618-1241-9, (en la serio Bärenreiter-Werkeinführungen). (germane)
  • Dieter Rexroth: Beethoven. Schott, Mainz 2001, ISBN 3-442-33019-X. (germane)
  • Eliot Forbes: Beethoven. Symphony No. 5 in C minor, eldonejo Norton, Novjorko 1971, ISBN 0-393-09893-1. (germane)
  • Rainer Cadenbach (eld.): Ludwig van Beethoven. Symphonie Nr. 5 c-Moll op. 67. Faksimile. Laaber-Verlag, Laaber 2002, ISBN 3-89007-408-1. (germane)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti