Muziko

artformo aranĝi sonojn dum tempodaŭro
(Alidirektita el Muzika)

Muziko (greke μουσική (τέχνη) - musiké (téĥne) - arto de la muzoj, en la latina (ars) musica jam kun malpligranda signifo sonarto, sonaĵo, muzika prezentaĵo) estas arta aŭ amuza ordo de sonoj. La nuntempa difino de muziko estas grande kritikita, sed kutime ofertita kiel serio de organizitaj sonoj kaj silentoj, tempa en naturo kaj ĝenerale havanta iun gradon de ritmo kaj melodio. Harmonio estas kutime aldonita.

Ĉinaj muzikistoj, t.n. Naxi
Mezepoka muzikisto en manuskripto de la 14-a jarcento
Fujaro, slovaka ligna blovinstrumento, apartenas al monda kultura heredaĵo de UNESCO [1]

La koncepto de muziko evoluis el ties origino en la Antikva Grekio, en kiu ĝi kunigis sendistinge poezion, muzikon kaj dancon kiel unueca arto. Dum la lastaj jardekoj iĝis pli kaj pli kompleksa la difino pri kio estas kaj kio ne estas muziko, ĉar elstaraj komponistoj en la kadro de diversaj artaj proksimaj spertoj faris verkojn kiuj, eĉ se ili povas esti konsiderataj muzikaj, rompas la limojn de la difino de tiu arto.

La muziko, kiel ĉiu arta montro, estas kultura produkto kun multaj celoj, inter aliaj, okazigi estetikan sperton en la aŭskultanto, esprimi sentojn, emociojn, cirkonstancjn, pensojn aŭ ideojn, kaj pli kaj pli, plenumi gravan terapeŭtan funkcion pere de la muzikoterapio.

Elementoj de la muzikoRedakti

 
Ekzemplo de la skaloj de la antikva Grekio estas la hipofrigia okto de ĝenro enharmonia (en mi). Jam ekzistis la fundamenta koncepto de okto. La noto varias laŭ la harmonio (αρμονία), transkribitaj kiel grekaj modaloj. La polifonio kaj vario de blovaj, kordaj kaj membranaj instrumentoj, estis dokumentata en multnombraj gravuraĵoj kaj desegnoj.

La muziko enhavas du fundamentajn elementojn: nome la akustika materialo kaj la intelekta ideo. Ambaŭ ne estas supermetitaj iel ajn kiel formo kaj enhavo, sed male ili kombiniĝas, en muziko, por formi unuecan figuron. Por iĝi vehiklo de la intelekta ideo, la akustika materialo devas trapasi preparadon antaŭmuzikan, pere de procezo de elekto kaj ordigo. [2]

La strukturo de la sono, la skalo de harmoniaj sonoj, jam montras ordigon kiu antaŭdestinas ĉion por esti la vehiklo de la intelekta intenco. Cele al antaŭa ĝenerala kompreno, ene de la akustika materialo por la organizado de la muziko, estas diversaj klasigoj, ene de kiuj la plej ofta en akademiaj medioj estas tiu kiu dividas la muzikon en melodio, harmonio kaj ritmo.[3] La maniero laŭ kiu tiuj konceptoj estas difinitaj kaj aplikitaj varis el kulturo al kulturo (estas ankaŭ variaĵoj laŭ la tempopaso kaj laŭlonge de la historio).

  • La melodio estas serio de sonoj —konceptitaj ene de partikulara sonmedio— kiuj sonas sinsekve unu post alia (horizontala konceptigo), perceptita kun identeco kaj propra senco. Ankaŭ la silentoj formas parton de la strukturo de la melodio, metante paŭzojn al la «melodia diskurso». La rezulto estas kiel frazo bone konstruita semantike kaj gramatike. Estas disputeble — tiukadre — ĉu dodekafonia sekvenco povus esti konsiderata melodio aŭ ne. Kiam estas du aŭ pliaj samtempaj melodioj, la rezulto estas nomita kontrapunkto.
  • La harmonio, laŭ vertikala konceptigo de la sonoreco, kaj kies baza unuo estas la akordo)trisono, regulas la konsonecon inter sonoj kiuj sonas samtempe kaj ties ligo kun najbaraj sonoj.
  • La ritmo, estas la fina rezulto de la antaŭe menciitaj elementoj, foje kun variaĵoj tre notindaj, sed per tre ĝenerala konstato temas pri kapablo generi kontraston en muziko; tio estas okazigita per la diversaj dinamikoj, tembroj, teksturoj kaj sonoj. En la praktiko tio referencas al la akcentado de la sono kaj al la tempa distanco kiu estas inter la komenco kaj la fino de tiu, aŭ alivorte, al ties daŭrado.
  • La artikulacio, referencas al kiel sono estas plenumita, same kiel al la transiro inter du (aŭ pliaj) notoj. Inter la variaj formoj de artikulacio prilaboritaj laŭlonge de la historio, elstaras ĉefe la legato, la staccato, la portato, la tenuto, la akcento, la marcato kaj la fermato.

Aliflanke, la intelekta ideo (oni povas inkludi tion kion oni noma nuntempe cerbo-korpo-menso) transformas la akustikan materialon en arton, kaj tiel la muziko akiras historion, ligante sin al la tempo kaj iĝante sentempa.

La aligo de akustika materialo ampleksigita en la 20-a jarcento, produktis foje informajn malfacilaĵojn, pro manko de ĝusta sistemo de antaŭa malmiskompreno, kaj tio okazas ĉar aliaj elementoj estas atentitaj por analizi kaj studi la fenomenon de la muziko, kiaj estas la formo, la instrumentaro, la teksturo ktp. El ĉiuj tiuj elementoj, originiĝas novaj principoj de ordigo kaj ebloj de komponado.[4]

MuzikilojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muzikilo.
 
Kelkaj popolaj instrumentoj.

Ĉiu kulturo ĉirkaŭ la mondo inventis formon de muziko uzante ĝin por servi multajn diversajn celojn - ĝi povas esti parto de religia rito, ĝi povas esti parto de festoj, ĝi povas esti formo de rakonto, de distro aŭ ĝi povas esti formo de arta esprimo. Kvankam materialoj el kiuj oni produktas muzikinstrumentojn en la mondo varias vaste de loko al loko, ili povas esti subdividitaj en pluraj bazaj kategorioj kiuj klasifikas instrumentojn surbaze de la sonoj kiujn ili faras.

Muzika instrumento (aŭ muzikinstrumento aŭ pli simple, muzikilo) estas ilo fabrikita por fari muzikon. Kompreneble, iu ajn objekto povanta produkti sonon povas esti uzita kiel muzikilo, sed iĝas vera muzik-instrumento, nur se oni sufiĉe ofte uzas ĝin tiel. Ekzemplo sufiĉe fama estas la kuleroj (fakte trapasante bastoneton inter du opoziciantaj kuleroj) en kristnaskaj popolkantoj en kelkaj eŭropaj regionoj, aŭ botelo, arte gravurita, frotante sur ĝin bastoneton.

Oni kutime kategoriigas muzikilojn tiel:

HistorioRedakti

Prahistoria muzikoRedakti

 
La fluto el osto trovita en Divje Babe (Slovenio), kun pli ol 40 000 jaroj de antikveco.

La prahistoria muziko estas malfacile analizebla kaj oni povas nur skizi teoriojn sur la bazo de la trovitaĵoj en la arkeologiaj kuŝejoj de la Paleolitiko. Ofte oni malkovras flutojn ĉizitajn en ostoj en kiuj oni estis traboritaj flankaj truoj; oni supozas, ke la uzantoj blovis el pinto kiel por la ŝakuhaĉo japana. Oni supozas, ke la fluto de Divje Babe, ĉizita en la femuro de urso de kavernoj, havas almenaŭ 40 000 jarojn de antikveco. Oni rekuperis instrumentojn kiel la fluto de sep truoj kaj variajn tipojn de kordinstrumentoj, kiel la ravanastro, de la arkeologiaj kuŝejoj de la Induso-civilizacio.[5] Barato havas unu de la muzikaj tradicioj plej antikvaj de la mondo; la referencoj al la hinda klasika muziko (marga) aperas jam en la Vedoj, antikvaj skribaĵoj de la hindua tradicio.[6] La plej antikva kaj plej granda kolekto de prahistoriaj muzikinstrumentoj estis trovitaj en Ĉinio kaj datas el inter la jaroj 7000 kaj 6600 a.K.[7] La «hurita himno al Nikkal», trovita en tabuletoj el argilo dateblaj proksimume el 1400 a.K., estas la muzika peco skribita kaj konservata.[8][9]

Muziko de Antikva EgiptioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muziko de Antikva Egiptio.
 
Ludistoj de liuto kaj duoblaj tubaj flutoj sur murpentraĵo en la teba tombo de Nebamun, nobelo de la 18a dinastio de la Nova Reĝlando, ĉ. 1350 a.K.

Egipta muziko ĉiam estis grava parto de egipta kulturo. La plej fruaj muzikaj instrumentoj devenas de la pradinastia periodo, sed evidenteco estas pli forte atestita dum la Malnova Imperio kiam oni ludis harpojn, flutojn kaj klarnetojn. Frapinstrumentoj, liroj kaj liutoj estis aldonitaj al muzikaj grupoj en la Meza Imperio. Cimbaloj ofte akompanas kanton kaj dancon. Eĉ, kaj eble speciale, en la kulturo kaj la ĉiutaga vivo de antikvaj antaŭteknologiaj civilizoj, la ludado de muziko estis plena parto de la vivo de la popolo, esenca trajto de la egipta socio asociita kun ĉiaj festoj kaj grava en diversaj agadoj. Sed ĝia ĉefa partopreno estis en la temploj dum la ritoj dediĉitaj al diversaj dioj.

La antikvaj egiptoj atribuis al diino Bat la kreadon de muziko. La kulto al Bat estis kunfandita kun tiu de la diino Hatoro, kiu reprezentis muzikon, dancon, ĝojon, amon, seksecon kaj patrinan prizorgon. Ankaŭ la diino Meret estis enkorpiĝo de muziko, ordigis la kosmon per siaj kantoj kaj Tot prizorgis la harmonion de la muzikaj sonoj. Kiel en aliaj komunumoj, muziko ankaŭ estis konsiderata komunikilo kun la mortintoj, kaj eĉ taŭga kiel terapia kuracilo: fakte, la hieroglifa signo kiu signifas muzikon estas la sama kiel, tiu por bonfarto kaj por ĝojo.

Muziko de Antikva GrekioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muziko de Antikva Grekio.
 
La Kilikso de Apolono kun la testud-ŝela (celis) liro, sur trinkuja taso de la 5-a jarcento a.K. (kilikso).

La muziko de la antikva Grekio estis arto, kiu ĉeestis en ĉiuj sociaj eventoj: en festoj, en funebraj kaj religiaj ceremonioj, en teatro, en popularaj okazaĵoj, antaŭ bataloj aŭ per baladoj en prezentadoj de epopeaj poemoj. Oni konsideris, ke danke al muziko estis atingita la harmonio kaj de la psiko kaj de la animo, kaj eblas konscii pli klare pri la neperfektaĵoj en la naturo kaj en la artoj. En sia verko “RespublikoPlatono dediĉis ĉapitron en kiu li donis al muziko esceptan edukan valoron. Tio reliefiĝis en la graveco de la muzika edukado al infanoj kaj knaboj per kiu la greka socio stimulis la guston por la beleco kaj harmonio, kiel io rilata al la racia flanko de la animo.

Apolono estis elstare konsiderata la dio de muziko kaj harmonio. Grekoj konsideris, ke muziko havis sian originon en la Dioj. La Naŭ Muzoj, filinoj de la Dio Zeŭso, estis protektantinoj precipe de penso kaj artoj. Eŭterpo reprezentis muzikon. Ŝi, kune kun siaj fratinoj, okupis elstaran lokon en la mita universo de la naturo kaj la vivo de la homoj. La muzoj prezidis penson, inspiron, sciencon kaj ĝenerale ĉian manifestiĝon de la spirito. Ili ordigis kaoson kaj subtenis la Universon kiel harmonian elementon. Muzikistoj kaj kantistoj adoptis la ekzemplojn de la muzoj, iliajn melodiojn kaj kantojn, kiuj aludante la eksterordinaran potencon de la muzoj, povis interveni eĉ en mensaj patologioj kiel klarigis Platono, Pitagoro, Aristotelo kaj Sokrato.

Ankaŭ la 'inventoj' aŭ 'trovoj' de ĉiuj muzikinstrumentoj estis atribuitaj al la dioj. La prezentado de muziko estis integrita al multaj malsamaj reĝimoj de greka rakontarto kaj arto rilataj al mitologio, inkluzive dramon kaj poezion, kaj ekzistas granda nombro da malnovgrekaj mitoj rilataj al muziko kaj muzikistoj. Laŭ la greka mitologio: Amfiono lernis muzikon de Hermeso kaj poste per ora liro konstruis Tebon movante la ŝtonojn en la lokon per la sono de sia ludado; Orfeo, la majstro-muzikisto kaj liristo, ludis tiel magie, ke li povis trankviligi sovaĝajn bestojn. Ne mirigas do, ke muziko estis ĉiea ĉe la Pitiaj Ludoj, Olimpikoj, religiaj ceremonioj, libertempaj agadoj, kaj eĉ la komencoj de dramo kiel elkreskaĵo de la ditiramboj faritaj honore al Dionizo.

Antikva RomioRedakti

 
Trio de muzikistoj ludantaj auloson, cymbala, kaj timpantamburon (mozaikon de Pompejo).

La muziko de la Antikva Romio estis parto de la romia kulturo el la plej pratempoj. La kantoj (carmen) estis integra parto de preskaŭ ĉiuj sociaj eventoj.[10] La Carmen saeculare de Horacio, por ekzemplo, estis mendita de Aŭgusto Cezaro kaj ludita de koruso de geinfanoj en la Ludi saeculares de la 17 a.K.[11] La muziko estis ofta en funebroj kaj la tibia (la greka auloso), ligno-blova instrumento, estis ludita dum oferoj por protekti sin el malicaj influoj.[12] Sub la influo de la antikva greka teorio, oni supozis, ke la muziko respegulis la ordon de la kosmo kaj estis asociata partikulare kun la matematiko kaj la ĝenerala sciaro.[13]

La etruska muziko faris fruan influon sur tiu de romianoj. Dum la imperia periodo, la romianoj portis sian muzikon al siaj provincoj, dum la tradicioj de Malgranda Azio, Nordafriko kaj Gaŭlio iĝis parto de la romia kulturo.[14]

La muziko akompanis spektaklojn kaj eventojn sur arena, kaj estis parto de la formo de spektaklaj artoj nomita pantomimo (pantomimus), frua formo de rakonta baleto kiu kombinis esprimivan dancon, instrumentan muzikon kaj kantitan libreton.[15]

En AzioRedakti

 
Virinoj el Barato vestitaj per regionaj vestoj ludantaj varion de popolaj muzikinstrumentoj el diversaj partoj de Hindio.

La hindia klasika muziko (marga) estas unu de la muzikaj tradicioj plej antikvaj de la mondo.[16] La Indusvala civilizacio produktis skulptaĵojn kiuj montras dancojn[17] kaj antikvajn muzikinstrumentojn, kiel la fluto de sep truoj. Oni rekuperis variajn tipojn de kordinstrumentoj kaj tamburoj el Harapo kaj Mohenĝo-daro pere de elfosaĵoj faritaj de Mortimer Wheeler.[18] La Rigvedo havas elementojn de la nuntempa barata muziko, kun muzika notacio por indiki la metrikon kaj la manieron kanti.[19] La hindia klasika muziko estas monofonia kaj estas bazatas sur unusola melodia linio raga, organizata ritme pere de talas. La verko Silappadhikaram de la tamila poeto Ilango Adigal havigas havigas informon pri kiel oni povas formi novajn skalojn pere de la modala ŝanĝo de la toniko de skalo jam ekzistanta.[20] La hindia nuntempa muziko estas tre influita de la tradicia persa muziko kaj de la afganaj mogoloj. La karnatika muziko, populara en la sudaj ŝtatoj, estas grandparte por adorado; la plej parto de la kantoj estas direktitaj al la hinduismaj diaĵoj. Estas ankaŭ multaj kantoj kiuj emfazas amon kaj aliajn sociajn temojn.

La klasika ĉina muziko, la tradicia arto aŭ la muziko de la kortego de Ĉinio, havas historion kiu datas el ĉirkaŭ tri mil jaroj. Ĝi havas siajn proprajn unikajn sistemojn de muzika notacio, same kiel siajn agordadon kaj muzikan tonon, instrumentojn kaj muzikajn stilojn aŭ muzikajn ĝenrojn. La ĉina muziko estas kvintona-diatona, kun skalo de dek du notoj ĝis uni okto (5 + 7 = 12) same kiel la muziko de eŭropa influo.

Mezepoka muzikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mezepoka muziko.
 
Kristano kaj islamano ludante liutojn en miniaturo el la verko Cantigas de Santa Maria de Alfonso la 10-a (Kastilio).

Mezepoka muziko estas muziko de Eŭropo en la Mezepoko. Tiu ĉi epoko ampleksas la periodon de la falo de la Romia Imperio (476) kaj la papo-tempo de Gregorio la Granda (6-a jarcento) ĝis proksimume la komenco de la dekkvina jarcento, kvankam oni devas koncedi, ke fiksi la finon de la mezepoko kaj la komencon de la Renesanco estas arbitre. Cetere, tio ĉi ekskludas la muzikon de la Bizanca imperio, kiu havis grandparte apartan disvolviĝon. Estis kaj religia kaj sekulara muzikoj, kvankam el la sekulara muziko de la frua mezepoko preskaŭ nenio transvivis. Krome la rekonstruado de frua muziko, speciale muziko el antaŭ la 12-a jarcento, ĉiam enhavas elementon de konjekto, ĉar notacio disvolviĝis relative malfrue. La frua parto de tiu ĉi muzikperiodo estas markita de la tre malrapida graviĝo kaj disvolviĝo de polifonio kaj kontrapunkto.

La goliardoj estis vojaĝantaj poeto-muzikistoj en la Eŭropo de la deka jarcento ĝis la mezo de la dektria, kaj tial ilia tradicio dividis iom da tempo kun la tradicio de trobadoroj kaj trouvères. La plej multaj estis scienculoj aŭ ekleziuloj, kaj ili verkis kaj kantis en la latina, malsimile al la trobadoroj, trouvères, kaj Minnesanger, kiuj uzis la nacilingvon. Kvankam multaj el la poemoj transvivis, tre malmulta muziko restas. Ili eble influis — eĉ decide — la tradicion de trobadoroj kaj trouvères. La plej multaj el iliaj poemoj estas sekularaj, kaj kvankam pluraj el iliaj kantoj glorigas religiajn idealojn, aliaj estas malkaŝe profanaj, traktantaj ebriecon, diboĉadon, kaj amoremon.

La trobadora muziko disvolviĝis en suda Francio, Katalunio kaj norda Italio, kaj disvastiĝis al kortegoj de Eŭropo je la fino de la 12-a jarcento. La trobadoroj estis muzik-komponistoj kaj interpretistoj de lirika poezio kiu naskiĝis en la koro de la okcitana nobelaro. La trobadora movado disvastiĝis en la kortegoj de Italio, Hispanio, kaj Francio, kaj poste tra la tuta Eŭropo. La trobadoroj fariĝis gravaj aktoroj en socia kaj kultura vivo, ĝis tia grado, ke ili restas hodiaŭ esencaj figuroj de la Mezepoko.

Klasika muzikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klasika muziko.

Klasika muziko estas muzikstilo, kiu aperis en Eŭropo en la dua jarmilo post Kristo, pli precize de la 11a jarcento ĝis hodiaŭ.[21] Tamen, la plej konataj epokeroj de la klasika muziko komenciĝas ekde la 16a jarcento.

Klasika muziko estas altkultura muziko produktita aŭ enradikita en la tradicioj de okcidenta muziko, inkludante kaj liturgian (religian) kaj nereligian muzikon. Ĉar simila termino estas uzata ankaŭ por referenci al la periodo de 1750-1820 (nome klasika epoko), tiu ĉapitro temas pri la larĝa tempoperiodo de ĉirkaŭ la 11a jarcento al la nuntempo, kio inkludas la klasikan epokon kaj variajn aliajn epokojn.[22] La centraj normoj de tiu tradicio iĝis kodigitaj inter 1550 kaj 1900, kio estas konata kiel komunpraktika periodo. La ĉefaj tempodividoj de klasika muziko estas jenaj: la periodo de antikva muziko, kio inkludas la epokojn de la mezepoka (500–1400) kaj de la renesanca (1400–1600) muzikoj; la komunpraktika periodo, kio inkludas la epokojn de la baroka (1600–1750), klasikisma (1750–1820), kaj de la romantisma (1804–1910) muzikoj; kaj la muziko de la 20-a jarcento (1901–2000) kiu inkludas la modernisman (1890–1930) kiu koincidas el la fino de la 19a jarcento, la altmodernisman (meze de la 20a jarcento), kaj nuntempanpostmodernan (1975–2015) muzikojn.

Eklezia muziko kaj religia muzikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Eklezia muziko kaj Religia muziko.
 
Gregorio la 1-a diktanta la gregoriajn ĥoralojn.

Eklezia muziko (novvorto sakralmuziko laŭ la latina musica sacra) estas kanta kaj instrumenta muziko, kiu estas destinata por prezentado en eklezia diservo. Tipaj eklezimuzikaj formoj estas mesoj kaj motetoj same kiel ĥoraloj kaj unuvoĉaj ekleziaj kantoj. Ĥoralpreludoj por orgeno kaj aliaj instrumentmuzikaj formoj de diversaj instrumentistaroj, kiuj pentras la fonon de la kultaj agadoj en diservo, ankaŭ apartenas al eklezia muziko.

De la eklezia muziko estas distingenda ĝenerala religia muziko, kiu ne estas destinita por diserva prezentado. Ekzemploj por tiaspecaj religiaj muzikverkoj estas la oratorioj de Händel, la psalmosimfonioj de Liszt kaj Igor StravinskiEin deutsches Requiem de Brahms. Male la pasionoj de Bach estas rigardataj kiel eklezia muziko, ĉar tiuj ĉi ekestis por la uzo en la pasiona liturgio.

Sakrala muziko aŭ religia muziko estas male al profana muziko tia, kiu estas komponita resp. ludata por religiaj okazoj aŭ sub religia influo. En la kristanismo tio ampleksas la eklezian muzikon, ekstere ekz. la budhisman muzikon. En naturreligioj sakrala muziko estas rimedo por komuniki kun la gedioj (ŝamanismo). Kantado kaj ritaj dancoj devas kaŭzi magian deklamadon. En judismo, kristanismo, hinduismo kaj budhismo komuna kantado devas peri komunuman senton kaj religiajn enhavojn. La muziko servas al la celebrado de ekleziaj ceremonioj.

Renesanca muzikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Renesanca muziko.

Renesanca muziko estas klasika muziko verkita dum la Renesanco, proksimume inter 1400 kaj 1600. Difini la finon de la periodo estas multe pli facile ol difini la komencon, ĉar okazis neniaj revoluciaj moviĝoj en muzika pensado je la komenco de la 15-a jarcento respondantaj al la subita disvolviĝo de stiloj okaze de la baroka epoko ĉirkaŭ 1600, kaj la ŝanĝiĝado, per kiu muziko akiris "renesancajn" trajtojn, estis malrapida.

La pliiĝanta dependado de la intervalo de trito kiel konsonanco estas unu el la pli rimarkeblaj trajtoj de frurenesanca eŭropa arta muziko (en la mezepoko, tritoj estis rigardataj kiel disonancoj). Polifonio, estinte aktuala jam de la 12-a jarcento, pli kaj pli kompleksiĝis per altgrade memstaraj voĉoj tra la tuta 14-a jarcento; la komenco de la 15-a jarcento montris simpligadon, kaj la voĉoj ofte strebis al glateco. Tio estis farebla pro multe plivastigitaj voĉaj registroj en muziko — en la mezepoko, la malvastaj registroj bezonigis oftajn partokrucojn, kio ankaŭ devigis verki tre multe kontrastantajn partojn.

Ĉirkaŭ la fino de la 15-a jarcento, polifonia sankta muziko (ekzempligita per la mesoj de Ockeghem kaj Obrecht) ankoraŭfoje kompleksiĝis, en maniero respondanta al la okulfrapa detalo en la tiutempa pentrarto; tion sekvis en la frua 16-a jarcento ankoraŭ alia moviĝo al simpligado, kiel oni povas observi en la verkado de Josquin, kaj poste de Palestrina, kiu tiam enparte reagis al la striktigoj de la Koncilio de Trento malaprobantaj tro kompleksan polifonion pro ties malhelpado al kompreno de la teksto.

En la malfrua 16-a jarcento, estis kelkaj gravaj, kontrastantaj emoj. En sekulara muziko, aparte en la madrigalo, estis emo al komplekseco kaj eĉ ekstrema kromateco (ekzempligita en la madrigaloj de Luzzaschi, Marenzio, kaj Gesualdo). Dume, komenciĝante en Florenco, okazis klopodo revivigi la dramajn kaj muzikajn formojn de Antikva Grekio, uzante kiel rimedon monodion, formon de deklamata muziko super simpla akompano; pli ekstreman kontraston kontraŭ la antaŭa polifonia stilo estus malfacile trovi; ankaŭ tio estis, almenaŭ je la komenco, sekulara emo. En Venecio, de ĉirkaŭ 1550 ĝis ĉirkaŭ 1610, disvolviĝis impona plurĥora stilo, kiu donis al Eŭropo iom de la plej granda, plej belsona muziko komponita ĝis tiu tempo, per pluraj ĥoroj de kantistoj, latunaj blovinstrumentoj, kaj kordinstrumentoj en diversaj spaclokoj en la Baziliko de sankta Marko. Tiuj ĉi pluraj revolucioj disvastiĝis tra Eŭropo en la sekvantaj kelkaj jardekoj, komencante en Germanio kaj poste transirante al Hispanio, Francio kaj Anglio iom poste, indikante la komencon de tio, kion oni nun nomas la baroka muzika epoko.

Baroka muzikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Baroka muziko.
 
Muzikinstrumentoj, pentraĵo de Evaristo Baschenis, meze de 17-a jarcento, plena baroka epoko.

Baroka muziko estas okcidenta klasika muziko el la baroka epoko, post la epoko de renesanca muziko kaj antaŭ la aparta klasika epoko en muziko. Tio ĉi ampleksas proksimume la tempoperiodon ekde Claudio Monteverdi (1567–1643) ĝis Johann Sebastian Bach (1685–1750). Baroka muziko konsistigas gravan parton de la verkaro de klasika muziko kaj estas vaste prezentata kaj ĝuata.

Inter la grandaj komponistoj el la frua baroko troviĝas Monteverdi, Heinrich Schütz (1585–1672), kaj Girolamo Frescobaldi (1583–1643). En la meza baroko la plej influaj komponistoj estas Jean-Baptiste Lully (1632–1687), Arcangelo Corelli (1653–1713), Dietrich Buxtehude (1637–1707), kaj Henry Purcell (1659–1693). En la malfrua baroko, la ĉefaj figuroj inkluzivas Bach (1685–1750), Georg Friedrich Händel (1685–1759), Georg Philipp Telemann (1681–1767), Domenico Scarlatti (1685–1757), Antonio Vivaldi (1678–1741), kaj Jean-Philippe Rameau (1683–1764).

KlasikismoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klasika epoko (eŭropa muziko).
Molto allegro (I) de la Simfonio no. 40 de Mozart. Kun tutmonda sonata formo, la unuaj dek unu sekundoj ekzempligas la tipan akompanatan kaj simetrian melodion de Klasikismo.

La klasika epoko en okcidenta muziko okazis en granda parto de la 18-a jarcento, kaj en la frua 19-a jarcento. Kvankam la esprimon klasika muziko oni uzas kiel ĝeneralan terminon, kiu signifas ĉiajn specojn de muziko en tiu ĉi tradicio, ĝi malpli ofte povas signifi ankaŭ tiun ĉi apartan epokon interne de tiu tradicio. Kiel limdatojn por la periodo oni ofte citas la jarojn 1750 kaj 1820, sed estis konsiderinda komuntempo je ambaŭ flankoj kun la antaŭa kaj posta periodoj, same kiel okaze de ĉiuj muzikaj epokoj. Kaj iuj fontoj eĉ mencias 1730 kiel la komencan jaron.

La klasika periodo venis inter la baroka kaj romantika periodoj. Inter ĝiaj komponistoj troviĝis Joseph Haydn, Muzio Clementi, Jan Ladislav Dusík, kaj Carl Philipp Emanuel Bach, sed verŝajne la plej konataj komponistoj el tiu ĉi periodo estas Wolfgang Amadeus Mozart kaj Ludwig van Beethoven — Beethoven listiĝas ankaŭ kiel aŭ romantika komponisto, aŭ komponisto, kiu estis parto de la transiro al la romantikismo.

Romantisma muzikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romantisma muziko.

Kiel muziko de la romantismoromantikismo (de malnovfranca romance, poeziaĵo, romano) oni nomas la dominan stiltendencon de la muziko de la 19-a jarcento. La plej gravaj ecoj de romantikisma muziko estas la emfazo de sentoplena esprimo, la dissolvo de la klasikaj formoj, la pliampleksigo de la tradicia harmoniko samkiel la asociado de la muziko kun ekstermuzikaj, ofte literaturaj ideoj (programmuziko). La orkestron oni ĉiame pliampleksigis, por unuflanke atingi kolorecajn fajnaĵojn, aliflanke per uzado de ĉiuj disponeblaj rimedoj ebligi pli kaj pli grandiozajn impresojn. Krome oni enprenis ĉiam pli ofte elementojn de la popolmuziko, parte en la kadro de la realismo, parte kaŭzitaj per la naciaj skoloj de malgrandaj landoj. Kutime oni distingas inter tri fazoj de la romantikismo, kvankam en la literaturo la ekzaktaj rilatoj ne estas unuecaj.

Inter romantismaj komponistoj menciindas ekzemple Ludwig van Beethoven, Gaetano Donizetti, Niccolò Paganini, Franz Schubert, Carl Maria von Weber, Johannes Brahms, Anton Bruckner, Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, Antonín Dvořák, Edvard Grieg, Franz Liszt, Modest Mussorgski, Giuseppe Verdi, Gustav Mahler, Giacomo Puccini inter multaj aliaj.

Popola muzikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Popola muziko.
 
Baratanoj ĉiam distingis inter klasika kaj popola muziko, kvankam en la pasinto eĉ klasika barata muziko uziĝis por neverkita transmisio de repertorio.

Popola muziko estas tradicia muziko de popolo aŭ alia etna grupo. Alia termino estas etna muziko, kiu tamen en multaj muzik-vendejoj signifas "triamondan muzikon" aŭ "indiĝenan muzikon". La popola muziko longe estis la muziko de la plebo, dum la aristokratio aŭskultadis klasikan. Hodiaŭ en multaj socioj la popola muziko malaperis, forpelate de popo kaj similaĵoj, kaj popolmuziko sole pluvivas kiel kuriozaĵo aŭ turisma afero.

Muziko kiel komunikiloRedakti

Muziko estas konsiderata ofte kiel pura cellibera arto, tamen oni uzas ĝin tre ofte celspecife: ekzemple por vekigi certajn emociojn (ekzemple en reklamo, filmmuziko), por pliklarigi enhavon transdonita per alia ilo (voĉo, teksto, bildo), por terapiaj celoj (muzikoterapio), ktp. Ankaŭ la kombino kun aliaj artoj estas tre kutimaj pri muziko, ekzemple kun poezio (kanzono, opero, popmuziko, ktp.) aŭ danco (baleto).

Pro tiu komunika funkcio oni nomas muzikon ankaŭ "universala lingvo".

Moderntempaj popularaj ĝenrojRedakti

Muziko laŭ regiono aŭ lingvoRedakti

Muzikaj terminaro, teorio kaj simbolojRedakti

Akustiko - Arĉa kvarteto - Bemolo - Ĉambromuziko - Dieso - Gamo - Harmonio - Intervalo - Kanto - Kanzono - Klavarskribo - Klefo - Komponado - Konĉerto - Kontrapunkto - Melakarto - Modalo - Muzikaĵo - Ritmo - Simfonio - Skaloj - Naturtonoj - Registro - Solfeĝo - Ŝruto - Takto - Taktsilaboj - Tonalo - Toniko - Tono - Tononomoj - Tonsilaboj

Muzikaj ĝenroj kaj kategoriojRedakti

Kantaj ĝenrojRedakti

Naciaj himnojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nacia himno.

Preskaŭ ĝenerale patriotisma muziko, kiu estas agnoskita kiel oficiala kanto de ŝtato.

 
La kanto de la anĝeloj (pentraĵo de William Bouguereau19a jarcento—).

BildaroRedakti

Muziko kaj muzikistoj en EsperantoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-muziko.
 
La kvarmembra nederlanda muzikgrupo Kajto koncentriĝas pri frisa popola muziko, maristaj kantoj kaj kanonoj.

Ekde la komenco de la socia vivo en Esperantujo jam aperis plej diversaj agadoj koncerne al muziko kaj kanto. Dum kongresoj kaj aliaj eventoj estis oftaj la prezentado de muzikaj pecoj kaj partikulare de kantado. El praaj tempoj popilariĝis la Himno de Esperanto, poemo verkita de Ludoviko Zamenhofo kutime kantata je melodio de Félicien Menu de Ménil, kiu estas ludita kaj kantata solene en Universalaj Kongresoj. Tiuokaze el lastaj jardekoj estas normalaj la organizadoj de programeroj, kiel "Nacia Vespero", kun granda parto de prezentado de muziko de la gastiganta lando, kaj "Internacia Vespero", kun granda parto de prezentado de muziko de la plej diversaj landoj.

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ĝian 20an ĉapitron "Iom pri muziko kaj muzikistoj" al komentoj pri ambaŭ temoj; poste ŝi rakontas anekdotojn pri diversaj muzikistoj, kiel Händel, Wagner kaj Liszt.[23] Inter aliaj aferoj, ŝi listigas nomojn de tre diversaj muzikinstrumentojn, nome violono, aldo, violonĉelo, kontrabaso, fluto, hobojo, klarneto, fagoto, tubjo, trumpeto, trombono, tamburo, timpanoj, cimbaloj, fortepiano, orgeno, gitaro, banĝo, saksofono, akordiono, citro, harpo, liro, liuto, sistro, klaviceno propraj el klasika muziko de Okcidento kaj el Antikveco. Sed ŝi mencias ankaŭ muzikinstrumentojn el aliaj kulturoj, kiel balalajko, guzlo, tamtamo, ukulelo, rago, ŝanajo, vinao, sitaro, bivo, kotoo, ŝamiseno, didĝeriduo ktp.[24] Ŝi dediĉas unu paĝon al komentoj pri la gravo de esperantistoj kiuj laboras por muziko.[25]

Atentindaj estas ankaŭ la esearo kompilita de Dimitar Terziev Esperanto kaj muziko, Sofia: MEL, 1992, kaj la libreto de la belga esperantisto Eddy Raats La vivo de orkestromuzikisto / La arĉinstrumentoj, Embres-et-Castelmaure: MAS, 2018. Limigitaj al certa regiono estas jenaj verkoj: Edwin Grobe, Notoj pri nuntempa usonindiana muziko, Tempe: Arizona Stelo, 1994. Kaj Jany Quiñones Valdés, Panoramo de kuba popola muziko, Embres-et-Castelmaure: MAS, 2017.

En la lastaj jaroj estas spekteblaj en Jutubo centoj da muzikaj filmetoj, en kiuj Esperanto ludas gravan rolon, el simpla aldono de esperantlingvaj subtekstoj, al tre profesiaj registroj de muziko en Esperanto, ĉu kiel tradukoj de eksteresperantaj muzikpecoj, ĉu kiel prezento de tute esperantaj ludoj. Tre ofte la registroj okazis kadre de esperantaj eventoj, en kiuj la ludoj estis montritaj.

Muzikaj ĝenroj en Esperanto inkluzivas popularajn kaj popolajn kantojn, rokmuzikon, kabaredon, kantojn por soloistoj kaj ĥoro, kaj operon. Popularaj komponistoj kaj artistoj, inter aliaj Elvis Costello kaj Michael Jackson, registris en Esperanto, verkis orkestraĵojn inspiritajn de la lingvo, aŭ uzis ĝin en siaj propagandaj materialoj. Kelkaj kantoj el la albumo Esperanto de Time Warner, kiu eldoniĝis – pure Esperante – en Hispanujo en Novembro 1996, atingis altajn rangojn en hispanaj muzikaĵrangolistoj. Klasikaj orkestraĵoj kaj ĥorverkoj kun Esperanto-teksto inkluzivas La Koro Sutro de Lou Harrison kaj la Simfonion n-ro 1 Esperanto de David Gaines (ambaŭ el Usono). En franca Tuluzo ekzistas muzikeldonejo Vinilkosmo, specialiĝanta al produktado de Esperanta muziko. Tiun eblas trovi ankaŭ enrete, inkluzive kelkajn retejojn dediĉitajn al Esperanta karaokeo[26].

Diversaj muzikpecoj troveblas en la interreto, ekzemple historie ĉe musicexpress.com.br kaj daŭre ĉe Spotify[27], Deezer[28], ĉe la interreta radio last.fm [29], la publika kantaro [30] kaj la Kantaro-Vikio. Vidu ankaŭ la liston de ĉirkaŭ 300 Esperanto-muzikalbumoj kaj la ĉapitron Esperantlingvaj kantistoj.

En 2018 estis la premiero de la opero Sternenhoch (Ŝternenhoĥ) en Esperanto prezentita en la Nacia Teatro en Prago. Temas pri la unua opero en la historio, kies muziko estis komponita rekte laŭ teksto en Esperanto, farita de Miroslav Malovec (en 2018).

Literaturo pri muzikoRedakti

The New Grove Dictionary of Music and Musicians estas enciklopedia vortaro pri muziko kaj muzikistoj. Kun la german-lingva Die Musik in Geschichte und Gegenwart, ĝi estas unu el la plej grandaj referencverkoj pri okcidenta muziko. Origine publikigita laŭ la titolo A Dictionary of Music and Musicians, kaj poste kiel Grove's Dictionary of Music and Musicians, ĝi trapasis kelkajn eldonojn ekde la 19a jarcento kaj estas amplekse uzata. En ĵusaj jaroj ĝi estis disponebligita kiel elektronika rimedo nome Grove Music Online, kiu estas nune grava parto de Oxford Music Online.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Fujara and its music (angle). UNESCO. Alirita 2012-07-18.
  2. Michels, 1985.
  3. Definición de música, en RAE Alirita la 26an de Junio 2021.
  4. Michels, 1985.
  5. Massey, Reginald kaj Massey, Jamila, The Music of India [1] 1996, Abhinav Publications, isbn = 978-81-7017-332-8 p. 11 angle
  6. Brown, REm (1971) India's Music en Readings in Ethnomusicology
  7. Wilkinson, Endymion, Chinese history, Harvard University Asia Center, 2000.
  8. Stolba, K. Marie, The Development of Western Music: A History, 2a eldono, Madison, Brown & Benchmark Publishers, 1995, p. 2.
  9. West, Martin Litchfield, The Babylonian Musical Notation and the Hurrian Melodic Texts, Music and Letters, volumo 75, numero 2a, Majo 1994, 161-179 pp.
  10. Habinek, 2005, passim.
  11. Naerebout, Frederick G., (2009) ĉapitro Dance in the Roman Empire and Its Discontents en "Ritual Dynamics and Religious Change in the Roman Empire. Proceedings of the Eighth Workshop of the International Network Impact of Empire", Heidelberg, 5a-7a de Julio 2007, p. 146.
  12. Ginsberg-Klar, Maria E. (1981) The Archaeology of Musical Instruments in Germany during the Roman Period, en gazeto "World Archaeology", volumo 12a, numero 3a, 313-320 pp.
  13. Habinek, 2005, pp. 90 kaj ss.
  14. Scott, J. E. (1957] ĉapitro "Roman Music" en The New Oxford History of Music, volumo 1a, Ancient and Oriental Music, Oxford, Oxford University Press, p. 404.
  15. Franklin, James L., Jr. (1987) Pantomimists at Pompeii: Actius Anicetus and His Troupe, en gazeto "American Journal of Philology", volumo 108, numero 1a, pp. 95-107.
  16. Nidel, 2005, p. 219.
  17. Kahn, 2005, p. 98.
  18. Kahn, 2005, p. 11.
  19. Nidel, 2005, p. 10.
  20. Rajagopal, Geetha (2009). Music rituals in the temples of South India, Volume 1 (en angla). D. K. Printworld. pp. 111-112. ISBN 978-81-246-0538-7.
  21. “Classical”, The Oxford Concise Dictionary of Music, editoro Michael Kennedy, (Oksfordo, 2007), Oxford Reference Online. Trovita la 23an de Julio 2007
  22. "Classical", The Oxford Concise Dictionary of Music, eld. Michael Kennedy, (Oxford, 2007), Oxford Reference Online. Alirita la 23an de Julio, 2007.
  23. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 167-172.
  24. Boulton, 1984, paĝo 168.
  25. Boulton, 1984, paĝo 169.
  26. Ĝisdate pri Esperanto. Universala Esperanto‑Asocio (2009-12-14). “La lingvo estis malpermesita, kaj ĝiaj uzantoj persekutataj [...] de Hitler, por kiu ĝi estis lingvo de judoj [...] Zamenhof, kreinto de la lingvo, estis judo”.
  27. Listo da Esperanto-muziko en Spotify
  28. Listo da Esperanto-muziko en Deezer
  29. Aŭskultu muzikpecojn esperante ĉe last.fm (radia interretpaĝo)
  30. Tekstoj kaj akordoj de multaj muzikpecoj Arkivigite je 2015-11-04 per la retarkivo Wayback Machine (ĉe la retpaĝaro de Gunnar R. Fischer)

BibliografioRedakti

En EsperantoRedakti

  • Alfredo Aragón. Muzika terminaro. São Paulo: Associação Paulista de Esperanto, 2013. 100p.
  • André Cherpillod. Muzika leksikono. Courgenard: La Blanchetière, 2013. 61 p. Recenzo de Tobiasz Kubisiowski "Terminologia ĥaoso en alfabeta ordo" en revuo Esperanto, 1346(5), Majo 2020. p. 107.

AlilingvaRedakti

  • Eugenio Trías (2007). El canto de las sirenas: argumentos musicales. Galaxia Gutenberg. ISBN 978-84-8109-701-6.
  • Ulrich Michels (1985). Atlas de música. Alianza Editorial. ISBN 84-206-6999-7.
  • Peter Kivy (2001). Nuevos ensayos sobre la comprensión musical. Paidós. ISBN 978-84-493-1742-2.
  • Aaron Copland. Como escuchar música. Fondo de Cultura Económica. ISBN 13: 9789681641511.
  • Colles, Henry Cope (1978). The Growth of Music: A Study in Musical History, 4th ed., London: Oxford University Press. ISBN 0-19-316116-8 (reta eldono de 1913 ĉe Google Books)
  • Harwood, Dane (1976). "Universals in Music: A Perspective from Cognitive Psychology" en Ethnomusicology 20 (3): 521–33. doi:10.2307/851047.
  • Small, Christopher (1977). Music, Society, Education. John Calder Publishers, London. ISBN 0-7145-3614-8

Eksteraj ligilojRedakti

En EsperantoRedakti

AlilingveRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Música en la hispana Vikipedio.