Dimitar TERZIEV (naskiĝis 1923, mortis la 30-an de majo 2002) estis bulgara esperantisto.

Li fondis kaj gvidis Ĥoron de Sofiaj Esperantistoj, kiu fariĝis kerno de Internacia E-Ĥoro, kies ĥorestro li estis ĝis la UK en Zagrebo, 2001.

Li ankaŭ estis longjara prezidanto de Muzika Esperanto-Ligo kaj redaktoro de la bulteno Muziko.