Malfermi la ĉefan menuon

UK 2001

86-a Universala Kongreso de Esperanto
(Alidirektita el 86-a UK 2001)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

En 2001, la 86-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Zagrebo, Kroatio. Aliĝis 1691 kongresanoj. La kongresa temo estis "Kulturo de dialogo - dialogo inter kulturoj".

UK 2001
Loko Zagrebo, Flag of Croatia.svg Kroatio
Ekde 21-a de julio 2001
Ĝis 28-a de julio 2001
← Antaŭa Sekva →
Information icon.svg
vdr
UK 2001.png

ProgramerojRedakti

Tiuokaze oni organizis multajn programerojn por prezentado de Kroatio. Por la 54a sesio de la Internacia Kongresa Universitato okazis prelegoj pri tutmondaj lingvoj, dialogo al ekstertera kulturo, Harry Potter, ekonomia socialismo, frazeologio, muziko, edukmodeloj.

Krom la kutimaj distraj koncertoj, en la Nacia Teatro Vida Jerman prezentis verkon "La lasta tago en la vivo de Maria Teresia" kun ege alta sukceso de publiko kaj prestiĝo. Saša Pilipović prezentis la verkon "La malfermilo" de Victor Lanoŭ.

Loka kongresa komitatoRedakti

  • Dalibor Brozović - prezidanto
  • Ankica Jagnjić - vicprezidanto, infana kongreseto
  • Dalibor Šeatović - vicprezidanto, loĝigo
  • Spomenka Štimec - sekretario
  • Dinka Šimunić - kasisto
  • Željka Kelava - personaro, giĉetoj
  • Faruk Islamović - ekskursoj
  • Miroslav Jerković - arta programo
  • Maja Tišljar - arta programo
  • Danka Tišljar - arta programo
  • Stjepan Žgela - arta programo
  • Emina Višnić - arta programo
  • Judita Hudeček - ekstera informado
  • Josip Pleadin - movada informado
  • Davor Štimec - kongresejo
  • Irina Barač - junularo, loĝado
  • Melanija Grgić - bonveniga servo
  • Ljerka Stilinović - administrado
  • Ivan Špoljarec - interreto

EkskursojRedakti

Dumkongresaj ekskursoj konatigis al la kongresanoj inter alie la regionojn lagoj de Plitvice kaj Zagorje, la naturparkon Lonjsko Polje (la vadejoj de rivero Lonja), folkloron en Hlebine, kastelajn manĝaĝojn en Djurdjevac kaj arbarojn en Vrbovec, kaj la urbojn Opatija en Istrio kaj (per aviadilo) Dubrovnik en Dalmatio, krome multajn lokojn en kaj ĉirkaŭ la kongresurbo Zagrebo. Aldoniĝis antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj.

Eksteraj ligilojRedakti