Kroatia Nacia Teatro en Zagrebo

teatrejo kaj operejo en Zagrebo

La kroata Nacia Teatro en Zagreb (kroate Hrvatsko narodno kazalište u Zagrebu), ofte mallongigata kiel HNK Zagreb, estas teatrejo, operejo kaj baleta domo troviĝanta en Zagrebo.[1]

Kroatia Nacia Teatro en Zagrebo
operejoteatrejo
Bazaj datoj
Konstrustilo novklasika arkitekturo vd
Arkitekto Fellner & Helmer vd
Estiĝo 1895
Malfermo 14-a de oktobro 1895
Lando Kroatio vd
Situo Zagrebo
Adreso Trg Republike Hrvatske 15, 10000, Zagreb
Situanta sur Republic of Croatia Square
Poŝtkodo 10000
Situo
Geografia situo 45° 48′ 34″ N, 15° 58′ 12″ O (mapo)45.809515.97Koordinatoj: 45° 48′ 34″ N, 15° 58′ 12″ O (mapo)
Kroatia Nacia Teatro en Zagrebo (Kroatio)
Kroatia Nacia Teatro en Zagrebo (Kroatio)
DEC
Kroatia Nacia Teatro en Zagrebo
Kroatia Nacia Teatro en Zagrebo
Situo de Kroatia Nacia Teatro en Zagrebo
Map
Kroatia Nacia Teatro en Zagrebo
Posedata de Kroatio vd
Retejo https://www.hnk.hr/hr/
vdr

La teatro evoluis el la unua urba teatro malfermita en 1834 en la hodiaŭa Malnova Urba Halo.[2] La nuna teatro estis establita kiel la kroata Nacia Teatro en 1860 kaj en 1861 ĝi akiris registaran subtenon metanta ĝin sur saman nivelon kun multaj aliaj eŭropaj naciaj teatroj. En 1870 opera ensemblo estis aldonita al la teatro kaj en 1895 ĝi moviĝis al la nova tiucele konstruita konstruaĵo sur la placo de Kroatia Respubliko en la pli malalta urboparto de Zagrebo, kie ĝi estas bazita ĝis hodiaŭ.

Interno de la teatro

La Aŭstro-hungara imperiestro Francisko Jozefo la 1-a estis ĉe la inaŭguro de la nova konstruaĵo dum lia vizito al la urbo en 1895.[3] La konstruaĵo mem estis la projekto de famaj vienaj arkitektoj Ferdinand Fellner kaj Herman Helmer, kiuj planis plurajn teatrojn en Vieno. Festo markanta la 100-an datrevenon de la konstruaĵo celebriĝis la 14-an de oktobro 1995.

Ĉe la enirejo de la teatro troviĝas la mura fontano La Fonto de Vivo (Zdenac života), desegnita de kroata artisto kaj skulptisto Ivan Meštrović en 1905.

Multaj el la plej gravaj artistoj de Kroatio laboris en la teatro. La unua manaĝero kaj dramisto estis la greka-kroata poeto Dimitrija Demeter, eminenta aktivulo de la kroata nacia reviviĝa movado, kun Ivan Zajc kiel unua dirigento. Jakov Gotovac estis la opera dirigento de 1923 al 1958. La kroata teatra direktoro Branko Gavella komencis sian karieron ĉi tie, kiel faris la unua kroato primabalerino Mia Čorak Slavenska.

La teatro ankaŭ vidis multajn internaciajn artistojn inkluzive de Franz Liszt, Sarah Bernhardt, Ferenc Lehár, Richard Strauss, Gérard Philipe, Vivien Leigh, Laurence Olivier, Jean-Louis Barrault, Peter Brook, Mario Del Monako kaj José Carreras.

Rilatoj al Esperanto redakti

Interalie ankaŭ la opera kantisto Neven Mrzlečki, kiu inter esperantistoj konatiĝis kiel kantisto de la Eŭropa himno en Esperanto, ekde januaro 1984 estas en la opera ensemblo de la nacia teatro.[4]

En la Nacia Teatro kadre de UK 2001 Vida Jerman prezentis teatraĵon "La lasta tago en la vivo de Maria Teresia" kun ege alta sukceso de publiko kaj prestiĝo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti