Muziko de Uzbekio

(Alidirektita el Uzbeka muziko)

La muziko de Uzbekio montras diversajn influojn kiujn ricevis la lando. Ĝi estas tre simila al la muziko de Mezoriento kaj estas karaktera per komplikaj ritmoj kaj metrikoj.[1] Pro la longa historio de muziko en la lando kaj la granda vario de muzikaj stiloj kaj muzikinstrumentoj, Uzbekio estas ofte konsiderita kiel unu el plej muzike diversaj landoj en Centra Azio.[2]

Uzbeka "dutar"-ludisto.
Uzbeka popol-roka bando Yalla estis populara en tuta Sovetunio en 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Tie en poŝtmarko de 2021 de Uzbekio.

La muziko de tio kio estas nuntempe Uzbekio havas tre longan kaj riĉan historion.[3] Oni supozas, ke ŝaŝmakam, centrazia klasikmuzika stilo, aperis en la urboj Buĥaro kaj Samarkando fine de la 16-a jarcento.[4] La termino "ŝaŝmakam" estas tradukebla kiel "ses makam-oj" kaj referencas al la strukturo de muziko kun ses sekcioj en diferencaj muzikaj manieroj, simila al la klasika tradicia muziko de Persio. Intermezoj de parolata poezio de Sufiismo interrompas la muzikon, tipe komence je malalta registro kaj laŭgrade ascendanta al klimakso antaŭ trankviliĝo reen al la dekomenca tono.

Sovetunia poŝtmarko montranta muzikinstrumentojn tipaj de Uzbekio.

Tipaj uzbekaj muzikinstrumentoj estas dutar, rubabo, tanbur, tar, udo, kemenĉeo, ĉang (kordinstrumentoj), karnaj, naj, zurna (blovinstrumentoj) kaj daf, tamburoj, kaj nakara (perkutado).

Post Uzbekio akiris sendependecon el Sovetunio komence de la 1990-aj jaroj, publika intereso revivis en la tradicia uzbeka muziko. Nuntempe la uzbekaj televido kaj radio regule ludas tradician muzikon.

Notoj redakti

  1. Fierman, William. "Uzbekistan." Microsoft Student 2009 [DVD]. Redmond, WA: Microsoft Corporation, 2008
  2. Levin, Theodore. "Uzbekistan". National Geographic. Arkivita el la originalo la 29an de Januaro 2013. Alirita la 29an de Oktobro 2021.
  3. Broughton, Simon; Razia Sultanova (2000). "Bards of the Golden Road". En Simon Broughton; Mark Ellingham; James McConnachie; Orla Duane (eld.). World Music, Vol. 2: Latin & North America, Caribbean, India, Asia and Pacific. Penguin Books. pp. 24–31. ISBN 1-85828-636-0.
  4. Mamadjanova, Elnora (2016). Traditional Music of the Uzbeks. Tashkent: Extremum Press.