Muziko de Antikva Egiptio

Egipta muziko ĉiam estis grava parto de egipta kulturo. La plej fruaj muzikaj instrumentoj devenas de la pradinastia periodo, sed evidenteco estas pli forte atestita dum la Malnova Imperio kiam oni ludis harpojn, flutojn kaj klarnetojn. Frapinstrumentoj, liroj kaj liutoj estis aldonitaj al muzikaj grupoj en la Meza Imperio. Cimbaloj ofte akompanas kanton kaj dancon.

Ludistoj de liuto kaj duoblaj tubaj flutoj sur murpentraĵo en la teba tombo de Nebamun, nobelo de la 18a dinastio de la Nova Reĝlando, ĉ. 1350 a.K.

Eĉ, kaj eble speciale, en la kulturo kaj la ĉiutaga vivo de antikvaj antaŭteknologiaj civilizoj, la ludado de muziko estis plena parto de la vivo de la popolo, esenca trajto de la egipta socio asociita kun ĉiaj festoj kaj grava en diversaj agadoj. Sed ĝia ĉefa partopreno estis en la temploj dum la ritoj dediĉitaj al malsamaj dioj.

La antikvaj egiptoj atribuis al diino Bat la kreadon de muziko. La kulto al Bat estis kunfandita kun tiu de la diino Hatoro, kiu reprezentis muzikon, dancon, ĝojon, amon, seksecon kaj patrinan prizorgon. Ankaŭ la diino Meret estis enkorpiĝo de muziko, ordigis la kosmon per siaj kantoj kaj Tot prizorgis la harmonion de la muzikaj sonoj.

Kiel en aliaj komunumoj, muziko ankaŭ estis konsiderata komunikilo kun la mortintoj, kaj eĉ taŭga kiel terapia kuracilo: fakte, la hieroglifa signo kiu signifas muzikon estas la sama kiel, tiu por bonfarto kaj por ĝojo.

MuzikistinojRedakti

Kiel atestas multaj enscenigoj en murpentraĵoj, tomboj, ĉerkoj, artaĵoj, kaj estas priskribite en papirusoj, la virinoj ludis gravan rolon kiel muzikistoj en la temploj dum la ritoj al la multaj dioj de tiu politeisma socio, atingante pro siaj virtoj grandan socian prestiĝon kaj respekton. Iu teksto datita en la jaro 1.325 a.K. indikas, ke la kanto de la pastrinoj ‘pacigas la diojn per iliaj dolĉaj voĉoj’.

Kvankam en iuj momentoj la rolo de la muzikistoj en la temploj estis plenumitaj tiel por viroj kiel por virinoj, alvenante al la dinastioj 11-a kaj 12-a (1085 – 715 a.K.) estis ekskluzive virinoj kiuj servis ene de la temploj, dum viroj ludis instrumentojn en ritoj prezentitaj publike. La muzikistinoj de la temploj apartenis al speciala kategorio de pastrinoj. Ilia rolo estis ludi, danci kaj kanti en la ‘sankta koruso’ kaj akompani la ĉefpastron en la ceremonioj honore al la dioj.

Inter ĉiuj muzikaj oficoj elstaris tiu de la ‘Kantistinoj de Amono’, reĝo de la dioj, loĝantaj en la templo de Karnak. Estis diversaj kategorioj de kantistinoj kaj muzikistinoj; tiel la Ŝemajt, okupis la korusan pozicion kaj ne bezonis tre intensan muzikan edukadon, la Jeneret estis elektitaj pro sia bona koloraturo kaj la Hesit ludis la instrumentojn. Ĉiuj estis gvidataj de alia kantistino, kiu krom gvidi la kantadon kunordigis la tutan grupon. Ili ĝenerale apartenis al la kulto al la diino Mut, edzino de Amono. Por ĉiuj novaj membroj estis ankaŭ instruistoj, kiuj instruis kanti kaj ludi muzikajn instrumentojn. Tiel en tekstoj de la 18-a Dinastio (1567 – 1320 a.K.) estis menciita ‘lernejo por Kantistinoj’ rilate al la kulto de Amono.

Je la daŭro de la historio de la antikva Egiptio restis kelkaj nomoj de muzikaj pastrinoj kiuj pro ilia elstareco atingis la murojn kaj papirojn kiuj ilustras la vivon de tiu epoko. Oni povas mencii per iliaj nomoj nur kelkajn, sciante ke multaj egalvaloraj restis anonimaj.

Ihé, estis ‘kantistino de Amono’ kiu plenumis iun rolon en la funebraj ritoj de la faraono kaj altrangaj homoj. Ŝi havas sian sarkofagon. Ŝia multkolora ĉerko, kiu estis datita inter la 2-a kaj 1-a jarcento a.K. kaj la tomboloko kie ĝi estis trovita, estas sendube, pruvo de la alta socia statuso, kiun Ihé atingis en la vivo, ĉefe danke al ŝia servo kiel kantistino en la templo.

Nesjamon estis ankaŭ ‘kantistino de Amono’ el la templo Karnak de la 2-a jarcento a.K. Supozeble ŝi mortis ĉirkaŭ la aĝo de dek kvin jaroj. Ŝi estis mumiigita.

Ĥuvit estis harpisto kaj kantistino, kiu vivis kaj laboris ĉirkaŭ la jaro 1960 a.K. Ŝi estas prezentita en ornama pentraĵo en la tombo de Seneto, patrino aŭ edzino de Antefoqer, veziro kaj unu el la plej respektataj oficialuloj de la Meza Imperio (2061 – 1785 a.K.). La kantoj de Ĥuvit estas dediĉitaj al Hatoro, la ora diino de la amo.

Kiel muzik-verkistinoj la historio de la antikva Egiptio havas ateston nur de du virinoj:

Iti, kiu vivis ĉirkaŭ la jaro 2.450 a.K. estis komponistino kaj ankaŭ kantistino.

Bakit ankaŭ estis komponistino kaj muzika instruistino en la egipta kortego proksimume en la jaro 1750 a.K.

Sed la tiel nomitaj ‘kantistinoj’ ne nur kantis, sed ankaŭ dancis, komponis kaj ludis diversajn instrumentojn. Ili plenumis ĉi tiujn taskojn kiel profesiulinoj. Ili estis trejnitaj de tre juna aĝo fare de siaj patrinoj, virinoj kiuj ludis tiun saman rolon en la templo ekde generacioj. Komence la servo de virinoj en la templo kaj aliaj aranĝoj estis senpaga, sed poste altrangaj postenoj estis pagitaj. La maniero pagi tiajn servojn estis ekzemple per hektaroj da kultivebla tero, aŭ aliaj valoraĵoj. Ilia laboro certigis al ili sufiĉan enspezon por pagi monumentojn, surgravuritajn tabelojn kaj tombojn en konataj lokoj, kiel la Valo de la Reĝoj. En antikva Egiptio virinoj kaj viroj ĝuis la saman juran egalecon kaj tiel ili povis posedi terenojn, vendi, komerci, hereditestamenti.

Tia statuso de virinoj komencis malkreski en Egiptio kun la alveno de la kristanismo en la 4-a jarcento p.K. pro ĝia kredo ke peko eniris la mondon tra la malobeo de Eva. La araba invado de la 8-a jarcento p.K. alportis Islamon al Egiptio kaj efike finis la specon de egaleco, kiun virinoj spertis en la lando dum preskaŭ tri mil jaroj. Tamen la rolo de virinoj kiel kantistoj kaj dancistoj en nuntempa Egiptio iel rilatas super la jarcentoj al iama tradicio; oni vidu prie artikolojn Umm Kulthum kaj Ventra danco.