Fluto de Divje Babe

La Fluto de Divje Babe estas peco de femuro de kavernurso traborita de spacigitaj truoj kiu estis trovita en 1995 ĉe arkeologia kuŝejo Divje Babe ĉe Cerkno en nordokcidenta Slovenio. Oni sugestis ke ĝi estis farita de Neandertaloj kiel formo de muzika instrumento, ĉar ties truoj kaj liniigo kondukas al fakto ke oni konsideris ĝin "Neandertala fluto". Slovenia arkeologo Mitja Brodar, tamen, asertas ke ĝi estis farita de Kromagnonoj kiel elemento de la centreŭropa Aŭrinjaka kulturo culture.[1]

La plej antikva muzika instrumento iam trovita. Temas pri fluto farita el osto de juna kavernurso kaj trovita en Divje Babe, Slovenio.

Ĝi estas formo de fluto, kaj eble la plej antikva konata muzika instrumento en la mondo.[2] Spite la alternativajn hipotezojn,[3][4][5] la artefakto restas en elstara publika ekspozicio kiel montro de fluto en la Nacia Muzeo de Slovenio (Narodni Muzej Slovenije) en Ljubljana. La broŝuro por la muzea vizitanto eltenas ke la faro de Neandertaloj "estas fidinde pruvita".[6]

Notoj redakti

  1. . "Piščalka" iz Divjih bab ni neandertalska (Slovena) (26a de Septembro 2008).
  2. Koščene piščali: pričetek slovenske, evropske in svetovne instrumentalne glasbene zgodovine”, Etnolog (Slovena), p. 292. 
  3. D'Errico 1998
  4. Holderman and Serangeli 1999
  5. Chase and Nowell 1998, 2003
  6. The flute from Divje Babe, National Museum of Slovenia, 2005