Die Musik in Geschichte und Gegenwart

Die Musik in Geschichte und Gegenwart (MGG) (eo: La muziko en historio kaj nuntempo) apartenas al la plej ampleksaj muzikleksikonoj de la mondo.

Die Musik in Geschichte und Gegenwart
eldono aŭ traduko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1949
Eldonejo Bärenreiter-Verlag
vdr

La unua eldono, aperinta inter 1949 kaj 1987 validas kiel la plej grava germanlingva muzikscienca normverko post la Dua Mondmilito. En 1989 aperis poŝlibro-eldono, en 2001 elektrona eldono kun paĝokonkordanco al la preseldono. Eldonanto estis Friedrich Blume.

La dua, komplete nove prilaborita eldono, eldonita far Ludwig Finscher, estas komuna projekto de la eldonejoj Bärenreiter-Verlag en Kassel kaj J.-B.-Metzler-Verlag en Stutgarto. Ĝi konsistas el dekvoluma faktoparto (inkl. registrovolumo; 1994–1999; pli ol 1500 artikoloj) kaj deksepvoluma personoparto (1999–2007; 18.000 artikoloj). Krome estas havebla registrovolumo pri la personoparto, ne enesta en la daŭrigo, suplementvolumo aperis en majo 2008.

Kelkaj artikoloj aperas en pliampleksigita formo ankaŭ kiel poŝlibro sub la nomo MGG Prisma.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Die Musik in Geschichte und Gegenwart » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3284497 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)