Nordia popolmuziko

(Alidirektita el Skandinavia muziko)

Nordia popolmuziko inkludas nombrajn tradiciojn de muziko el nordiaj landoj, speciale de Skandinavio. La Nordiaj landoj estas Islando, Norvegio, Svedio, Danio kaj Finlando.

Multaj regionoj de Nordiaj landoj kunhavas tradiciojn, multaj el kiuj ege diverĝis. Eblas kungrupigi la Baltajn ŝtatojn kaj nordokcidentan Rusion kiel kunhavantaj kulturajn similecojn kontraste kun Norvegio, Svedio, Danio kaj la atlantikaj insuloj de Islando kaj Ferooj. La kulturo de Inuitoj de Gronlando havas siajn proprajn muzikajn tradiciojn, influita de la skandinavia kulturo. Finlando kunhavas multajn kulturajn similaĵojn kun kaj la Baltaj landoj kaj kun la Skandinaviaj landoj. La Sameoj de Svedio, Norvegio, Finlando kaj Rusio havas sian propran unikan kulturon, kun ligoj al la najbaraj kulturoj.

La kordinstrumentoj dulcimer kaj la tradicia violono estas la du plej karakterizaj instrumentoj troveblaj tra tuta Skandinavio.

Cirklodancoj dum la kantado de baladoj estas historia parto de la popolaj tradicioj de la tuta norda Eŭropo. Nur la Ferooj retenis tiun tradicion ĝis nuntempe, kvankam ĝi estis revivita ankaŭ en kelkaj aliaj areoj. Islando estas hejmo de multaj antikvaj muzikaj praktikoj ne plu troveblaj aliloke en Nordio, kiel la uzado de paralelaj kvintoj kaj organumo.

Bibliografio redakti

  • Nettl, Bruno. Folk and Traditional Music of the Western Continents. 1965. Prentice-Hall. Eaglewood Cliffs, New Jersey.
  • Broughton, Simon kaj Mark Ellingham kun James McConnachie kaj Orla Duane (Eld.), World Music, Vol. 1: Africa, Europe and the Middle East. Rough Guides Ltd, Penguin Books. ISBN 1-85828-636-0, The Book of Music and Nature: An Anthology of Sounds, Words, Thoughts (Music Culture)