Ŝruto

varianto de tonsilabo en hinda muziko kaj precipe en karnatika

Ŝruto estas varianto de tonsilabo en hinda muziko kaj precipe en karnatika.
La ŝrutoj diferencas inter si per proksimume duontono aŭ kvarontono, kvankam tiu termino estas malsufiĉe klara. Karnatika klasika muziko precize trafas naturtonojn, male al egaltempera okcidenta muziko moderna, kie tonaltoj estas nur proksimumaj kompare kun la naturaj. Sube estas donataj la frekvencovaloroj de plej ĝenerala ŝrutaro, kiu baziĝas je la unua ĝis sesa naturtonoj (Gide [DO Do So do mi so], barate [SA Sa Pa sa gu pa]).
Ĉiu melakarto havas sian propran karakterigan tonsilabaron, unu ŝruton el ĉiu samkonsonanta grupo:
<Bharata:
[Sa]=1,
[Ra]=33/32, [Ri]=16/15, [Ru]=10/9, [Re]=9/8,
[Ga]=32/27, [Gi]=6/5, [Gu]=5/4, [Ge]=81/64,
[Ma]=4/3, [Mi]=27/20, [Mu]=45/32, [Me]=64/45,
[Pa]=3/2,
[Da]=128/81, [Di]=8/5, [Du]=5/3, [De]=27/16,
[Na]=16/9, [Ni]=9/5, [Nu]=15/8, [Ne]=31/16>