Ravanastro (en iuj dialektoj nomita rabanastr, ravanastr, ravanastron, ravanattha ktp) estas Barata dukorda arĉa kordinstrumento, iomete parenca al Mongola morinĥuuro kaj Ĉiniaj huĉjinoj. El ĉiuj instrumentoj, ravanastro plej similas al gaŭhuo kun sama cilindra sonkesto tra kiu la kolo traas. La antaŭa flanko de sonkesto estas ofte kovrita per serpenta haŭto. La kordoj estas faritaj aŭ el silko, kiel ĉe antikvaj huĉjinoj, aŭ el animalaj tendenoj. La muzikistoj ludas ravanastron sidante kaj tenante la kolon preskaŭ vertikale.

Ravanastro

Ekzistas varianto de ravanastro kies sonkesto estas farita el kokosa ŝelo, same kiel ĉe banhuojehuo. Estas teorio ke tiu varianto estas plej antikva formo de violono kiu ankoraŭ ekzistas.