María del Carmen Aristegui Flores (* la 18-an de januaro 1964 en Meksikurbo) estas unu el la plej konataj meksikaj ĵurnalistoj kaj novaĵo-anoncistoj en radio kaj televido.

Carmen Aristegui
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1964 (1964-01-18) (60-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana
Loĝloko Meksikurbo
Ŝtataneco Meksiko
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko
Okupo
Okupo ĵurnalisto
TTT
Retejo https://aristeguinoticias.com/
vdr

Vivkuro redakti

Sia patro venis al Meksiko kiel infano dum la Hispana Enlanda Milito. Ŝi studis ĉe la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko kaj estis ĵurnalisto ekde 1987. En februaro 1999, ŝi naskis filon.

Kariero redakti

Aristegui aperas en diversaj programoj de radio kaj televido. Ekde 2006 ŝi faras intervjuojn en CNN en Español (germana vikipedio) [CNN hispanlingvaj elsendoj] kaj ekde 2013 ŝi verkas kolumnon por la ĉiutaga gazeto Reforma .

En februaro 2011, ŝi publike diskonigis eblan alkoholan dependecon de prezidento Calderón, post kio ŝi malaperis ĉe la elsendejo MVS. Post ĝeneraligita publika protesto, ŝi estis reenpostenigita kelkajn tagojn poste.

En 2012 ŝi fondis la retejon AristeguiNoticias.com. Ŝi altiris internacian atenton en novembro 2014, pro sia esploranta ĵurnalismo kune kun Rafael Cabrera, Irving Huerta, Sebastian Barragán kaj Daniel Lizárraga pri la meksika registaro sub Enrique Peña Nieto, kiun ĝi publikigis sur ĉi tiu retejo kaj ne en la radio aŭ televido[1]. En marto 2015, ŝi, Lizárraga kaj Huerta denove estis eksigitaj de Radio MVS.

Kritiko pri meksikaj amaskomunikiloj redakti

Voces Silenciadas ("Silentigitaj Voĉoj"), dokumenta filmo el la jaro 2009 de Maria del Carmen De Lara pri la persekutado de ĵurnalistoj en Meksiko kaj la rilato inter la meksikaj amaskomunikiloj kaj politikistoj, uzis la foriron de Aristegui de W Radio kiel ĝia deirpunkto. De Lara deklaris publike, ke la kazo Aristegui montris, kiel koncentrita amaskomunikila posedado en Meksiko malpligrandigis la nombron de akcepteblaj opinioj en la amaskomunikiloj de Meksiko[2].

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samnoma artikolo en la germanlingva vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (germana) Carolin Fromm, Mexiko: Die weiße Villa von Präsident Peña Nieto. NDR, la 15-an de aŭgusto 2016.
  2. (angla) Bonello, Deborah, "Mexico's media under scrutiny in documentary", Los Angeles Times, la 24-an de februaro 2009.