Esplorĵurnalismo

(Alidirektita el Esploranta ĵurnalismo)

Esplorĵurnalismo estas formo de ĵurnalismo, kiu temas pri esplorado kaj malkovro de interesegaj temoj, ofte rilataj al krimoj, politika koruptado, aŭ alitipa skandalo. Laboro de esploranta ĵurnalisto estas malsama ol tiu de policisto aŭ juristo, ĉar la laboro de esploranta ĵurnalisto ne baziĝas sur leĝo kaj la celo estas publikigi la informojn (ne rekte puni la kulpulon aŭ solvi la problemon).

Esploroj redakti

Esploranta ĵurnalismo estas relative malofta fenomeno, ĉar ĝi postulas multe da tempo kaj bonajn kontaktojn, kiu ofte mankas en ĉiutaga novaĵa laboro. Esploranta ĵurnalisto povas ekzemple labori en iu alia profesio por havigi informojn pri la praktikaj kondiĉoj de tiu laboro. Ofte esploranta ĵurnalistiko baziĝas ankaŭ al anonimaj fontoj, kiu pliigas la respondecon de ĵurnalisto por eviti misinformadon aŭ unuflankajn informojn. En multaj landoj anonimeco de ĵurnalistaj fontoj estas garantiata aŭ en leĝoj aŭ en etika kodo de ĵurnalistoj.

Kaŝesploroj redakti

Speciala formo de esplorĵurnalismo estas la kaŝesplora ĵurnalismo: La aŭtoro agadas pseŭdonime por eltrovi la faktojn. Günter Wallraff, germana ĵurnalisto fama pro tiaj esploroj, sub la identeco „Hans Esser“ dungiĝis ĉe la bulvarda gazeto de:BILD, por ekscii pri la ĵurnalistaj metodoj de la redakcio (libro: Der Aufmacher – Der Mann, der bei „Bild“ Hans Esser war, 1977), alifoje pseŭdonime laboris en la ŝtalindustrio (Industriereportagen. Als Arbeiter in deutschen Großbetrieben, 1970). La libroj efikis grandajn sociajn debatojn.

Skandaloj redakti

Multaj politikaj skandaloj nur fariĝis konataj pro la laboro de esplorantaj ĵurnalistoj, ekzemple:

Esplorĵurnalistaj verkoj redakti

Ekzemple:

  • Upton Sinclair, Usono — viandoindustrio (The Jungle, 1906)
  • en:Liu Binyan, Ĉinio — pri korupto en ĉinia burokratio (People or Monsters, 1996)
  • en:Mark Curtis, Britio — esploroj pri la brita ekstera politiko (Unpeople: Britain’s Secret Human Rights Abuses, 2004)
  • Marie-Monique Robin, Francio — pri organkomerco (Voleurs d'yeŭ - Ŝtelistoj de la okuloj)
  • de:Max Winter, Austrio — homoj laborantaj en la kanaloj de Vieno (Ein Strottgang durch Wiener Kanäle)

Eksteraj ligiloj redakti

Reveal, esplorĵurnalisma retejo en Usono

Referencoj redakti