Carl Amery
Carl AMERY, pseŭdonimo de Christian Anton Mayer (Munkeno, 9-an de april 1922 - 24-an de majo 2005) estis germana verkisto de sciencfikcio kaj ekologia aktivisto.
Carl Amery | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Carl Amery | |||||
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1922 en Munkeno | ||||
Morto | 24-an de majo 2005 (83-jaraĝa) en Munkeno | ||||
Tombo | Munkena Orienta Tombejo ![]() | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio Urugvajo ![]() | ||||
Alma mater | Munkena universitato Katolika Universitato de Usono ![]() | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Germanio Alianco '90/La Verduloj All-German People's Party (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto sciencfikcia verkisto aktoro tradukisto mediprotektulo ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis membro de Gruppe 47, prezidanto de la asocio de germanaj verkistoj en 1976/77 kaj, inter 1989 kaj 1991, prezidanto de PEN-klubo internacia de Germanio. De 1967 ĝis 1974 li estis membro de la SPD kaj pliposte li apartenis al la GVP. Sekve li estis unu el la fondintoj de la Alianco '90/La Verduloj kaj protektanto de la Wasserallianz en Munkeno. En 1997 li gajnis la Wilhelm Hoegner-premion.