Aulnoye-Aymeries

komunumo en Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aulnoye-Aymeries (stacidomo).

Aulnoye-Aymeries estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 9 203 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Aulnoye-Aymeries
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Berlaimont
INSEE kodo 59033 [+]
Poŝtkodo 59620
Kodo laŭ INSEE 59033
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 756  (2021) [+]
Loĝdenso 1 011 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 12′ N, 3° 50′ O (mapo)50.2047222222223.8355555555556Koordinatoj: 50° 12′ N, 3° 50′ O (mapo) [+]
Alto 125 m - 151 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 8,66 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Aulnoye-Aymeries (Nord)
Aulnoye-Aymeries (Nord)
DEC
Aulnoye-Aymeries
Aulnoye-Aymeries
Situo de Aulnoye-Aymeries
Aulnoye-Aymeries (Francio)
Aulnoye-Aymeries (Francio)
DEC
Aulnoye-Aymeries
Aulnoye-Aymeries
Situo de Aulnoye-Aymeries

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aulnoye-Aymeries [+]
vdr

Geografio redakti

Aulnoye-Aymeries estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.

Ĝi troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Aulnoye-Aymeries etendiĝas sur 8,66 km².


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio redakti

Mezepoke, Aulnoye kaj Aymeries fakte estis du apartaj, najbaraj vilaĝoj. Ili progrese kuniĝis por fariĝis Aulnoye-Aymeries. La nomo de la urbo devenas de la arbo alno (france aulne).

Administrado redakti

Aulnoye-Aymeries apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti