Avesnes-sur-Helpe
Avesnes-sur-Helpe - jen france, nederlande Avenne aan de Helpe) estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento kaj enhavas proksimume 5.000 loĝantojn.
Avesnes-sur-Helpe | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe ekde 2015, antaŭe Avesnes-sur-Helpe-Nord kaj -Sud | ||
INSEE kodo | 59036 [+] | ||
Poŝtkodo | 59440 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59036 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 118 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 1 783 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 7′ N, 3° 56′ O (mapo)50.1223943.932676Koordinatoj: 50° 7′ N, 3° 56′ O (mapo) [+] | ||
Alto | de 143 al 188 m | ||
Areo | 2,24 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Avesnes-sur-Helpe [+] | |||
Geografio
redaktiAvesnes-sur-Helpe donis sian nomon al la ĉirkaŭa regiono, Avesnois, kiu ĉefe konsistas el valetoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. La regiono Avesnois estas trafluata de la rivero Helpe Majeure, kaj Avesnes troviĝas sur ties maldekstra bordo.
Historio
redaktiAvesnes-sur-Helpe estis fondita en la 11-a jarcento de iu Wédric Le Barbu. La filo de tiu ĉi, Thierry, konstruis la unuajn ĉirkaŭmurojn. La urbeto, tiam sur la teritorio de la Sankta Romia Imperio, estis sekve detruita en 1477 de la franca reĝo Ludoviko la 11-a.
En 1556, Avesnes tre mallonge fariĝis franca kaj estis cedita al Hispanio. La urbeto refariĝis franca nur unu jarcenton poste, en 1659, laŭ la traktato de la Pireneoj. Vauban tiam konstruis novajn murojn.
Dum la fino de la Unua mondmilito, ekde marto ĝis septembro 1918, Avesnes estis la estrarejo de Paul von Hindenburg, kie li direktis la lastajn batalojn. La 15-an de junio, la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a eĉ venis al Avesnes por inspekti la militistojn.
Vidindaĵoj
redakti- Placo Philippe Leclerc
- Preĝejo Sankta Nikolao
Lokaj famuloj
redakti- Jessé de Forest