Berlaimont
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Berlaimont (stacidomo). |
Berlaimont estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 3 228 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Berlaimont | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Komunumo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord | ||||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||||
Kantono | Berlaimont | ||||
| |||||
INSEE kodo | 59068 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59145 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 59068 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 180 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 243 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 12′ N, 3° 49′ O (mapo)50.2022222222223.8113888888889Koordinatoj: 50° 12′ N, 3° 49′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 125 m - 172 m | ||||
Areo | 13,10 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Berlaimont [+] | |||||
| |||||
Ĝi estas trafluata de la rivero Sambre.
Geografio
redaktiBerlaimont estas unu el la komunumoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Berlaimont troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Berlaimont etendiĝas sur 13,10 km².
Administrado
redaktiBerlaimont estas la ĉefurbo de la kantono de Berlaimont, kiu entenas 12 komunumojn. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.