Julius Wolff

germana verkisto

Julius WOLFF (naskiĝis la 16-an de septembro 1824 en Quedlinburg, mortis la 3-an de oktobro 1910 en Charlottenburg) estis germana verkisto. Li estis reprezentanto de Butzenscheibenlyrik.

Julius Wolff
Persona informo
Julius Wolff
Naskiĝo 16-an de septembro 1834 (1834-09-16)
en Quedlinburg
Morto 3-an de junio 1910 (1910-06-03) (75-jaraĝa)
en Charlottenburg
Tombo Luisenfriedhof II (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en Berlino filozofion kaj administradon financan kaj transprenis la patran fabrikan vendejon en Quedlinburg. Demisiinte li fondis en 1869 la gazeton »Harzzeitung«. Post la Pruso-franca milito, kiun Wolff partoprenis ĝisfine, li translokiĝis al Berlino, por redakti tie intertempe la gazeton »Illustrierte Frauenzeitung«.

Verkista graveco

redakti

Li publikigis: »Aus dem Felde«, militaj kantoj (Berlin 1871), »Till Eulenspiegel redivivus« (Detmold 1874) kaj la bone akceptitaj plurfoje eldonitaj epopeetoj kaj rakontoj »Der Rattenfänger von Hameln« (Berl. 1875) kaj »Der wilde Jäger«, eine Weidmannsmär (1877); »Tannhäuser«, amokanto (1880); »Singuf, Rattenfängerlieder« (1881); »Der Sülfmeister«, romano (1883, 2 vol.); »Der Raubgraf«, historio el la regiono Harzgau (1884); »Lurlei«, romantikaĵo (1886); »Das Recht der Hagestolze«, Roman (1888); »Die Pappenheimer« (1889); »Renata« (1892); »Der fliegende Holländer« (1892); »Das schwarze Weib«, romano el la tempo de la kamparanaj militoj (1894); »Assalide«, poemoj el la tempo de la provencalaj amkantistoj (1896); »Der Landsknecht von Kochem«, kanto el Mozelgovio (1898); »Der fahrende Schüler«, poeziaĵo (1900); »Die Hohkönigsburg«, romano (1902); »Zweifel der Liebe«, romano aktuala (1904); »Das Wildfangreĉt« (1907).

Liaj avantaĝoj estis lingva brileco kaj lerteco, per kiu li imitis tre diversajn stilojn kaj ĝenrojn de poetaj verkoj. Krome abundas historiaj enhavoj multkoloraj. Tamen la interno de liaj personoj estas tute konvencia kaj neniam superas averaĝan familigazetaran stilon. Kelkfoje li ankaŭ provis esti dramisto, ekz. ĉe »Kambyses«, »Die Junggesellensteuer« (Berlin 1877) kaj »Drohende Wolken« (1878).

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 728, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj

redakti