Distrikto Harco
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Saksio-Anhalto |
Administra sidejo: | Halberstadt |
Areo: | 2 104,54 km² |
Loĝantoj: | 213 310 (fine de 2019) |
Loĝdenso: | 105 |
Aŭtokodo: | HZ |
Oficiala kodo: | 15085 |
NUTS-kodo: | DEE09 |
Komunumoj: | 20 |
Adreso: | Friedrich-Ebert-Str. 42 38820 Halberstadt |
Retejo: | www.kreis-hz.de |
Situo ene de Saksio-Anhalto | |
![]() |
La Distrikto Harco (germane Landkreis Harz) situas en la okcidento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Halberstadt. La distrikto kovras areon de 2 104 km², kaj fine de la jaro decembro 2019 ĝi havis 213 310 loĝantojn. Ĝi kreiĝis la 1-an de julio 2007 el la malnovaj distriktoj Halberstadt, Quedlinburg kaj Wernigerode.
Najbaraj distriktoj ene de Saksio-Anhalto estas nordoriente la distrikto Börde, oriente la distrikto Salzland kaj sudoriente la distrikto Mansfeld-Suda Harco, krome en la najbara federacia lando Turingio la distrikto Nordhausen kaj en la najbara federacia lando Malsupra Saksio la distriktoj Goslar okcidente, Wolfenbüttel nordokcidente kaj Helmstedt per kompare malgranda komuna limo en la nordo.