Helena Suková estas ĉeĥa tenisistino. Ŝi naskiĝis la  23-an de februaro 1965(nun 1965-02-23) en Prago, do nun estas 59-jara. Ĝis la jaro 1998 ŝi estas tenisa profesiulo.

Helena Suková
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1965 (1965-02-23) (59-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Loĝloko Montekarlo
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Familio
Patrino Věra Suková
Frat(in)o Cyril Suk
Okupo
Okupo tenisisto • psikologo
TTT
Retejo http://www.sukova.org/
https://www.sukova.org
vdr

Ŝi naskiĝis en konata tenisista familio. La patrino Věra Suková en sia junaĝo estis konata tenisistino kaj la patro Cyril Suk estis prezidanto de la Ĉeĥoslovaka Tenisa Asocio. Ŝia frato Cyril Suk same iĝis profesia tenisisto: kun li ŝi trifoje gajnis la turniron pri miksitaj paraj matĉoj en Wimbledon kaj unufoje en la Francia Malferma Turniro.

Krome interalie ŝi en 1989 kune kun la slovaka tenisisto Miloslav Mečíř nome de la tiama ŝtato Ĉeĥoslovakio gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

Nun ŝi vivas en Montekarlo, Monako.

Eksteraj ligiloj redakti