Maurice Bloomfield

Maurice Bloomfield (naskiĝis la 23-an de februaro 1855 en Bielsko, mortis la 12-an de junio 1928 en San Francisco) – pola judo, usona lingvisto, hindologo kaj sanskritologo.

Maurice Bloomfield
Persona informo
Naskonomo Maurice Blumenfeld
Naskiĝo 23-an de februaro 1855 (1855-02-23)
en Bielsko
Morto 12-an de junio 1928 (1928-06-12) (73-jaraĝa)
en San-Francisko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Princeton • Universitato Furman • Universitato YaleUniversitato de Ĉikago
Familio
Frat(in)o Fannie Bloomfield Zeisler
Infano Arthur L. Bloomfield
Okupo
Okupo lingvisto • klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en Aŭstria Silezio kiel Moritz Blumenfeld. Loĝis en Lodzo. En la aĝo de 12 jaroj kun sia familio elmigris al Usono ekloĝante en Ĉikago, kie poste ŝanĝis sian nomon kaj antaŭnomon. Studis en universitatoj de Furman, Yale (sanskriton sub la gvido de konata lingvisto W. D. Whitney) kaj Johns Hopkins. Al la lasta altlernejo post dujara restado en Berlino kaj Lipsko revenis en 1881 kiel eksterordinara profesoro. Ĝis la morto lekciis tie sanskritan filologion kaj komparan lingvosciencon.

Parto de la laboraĵoj de Bloomfield publikigita en "American Journal of Philology" estas dediĉita al kompara lingvoscienco, kiel ekzemple al asimilado kaj adaptado en parencaj klasoj de vortoj, sed la plej konata li estas kiel tradukisto kaj interpretisto de vedaj tekstoj. Tradukis himnojn de Atharvavedo por Sanktaj Libroj de Oriento de Max Müller (1897), preparis ĉapitron Atharvavedo kaj Gopatha Brahmana por Fundamentoj de filologio kaj arkeologio hindo-arja de Buhler-Kielhorn (1899), analizis Kausika-Sutron (1890), kaj en 1905 publikigis studaĵon pri kompara mitologio - Cerbero, la hundo de Hades. En 1907 ekestis lia plej fundamenta verko Veda konkordanco – alfabeta listigo de vortoj kaj esprimoj troviĝantaj en la sanktaj libroj de hinduismo. Aliaj gravaj verkoj estas: Religio de Vedoj: antikva religio de Barato (1908) kaj Vivo kaj historio de savanto Ĝina, Parŝva (1916). Laboris ankaŭ ĉe analizado de Rigvedo.

Private estis frato de pianistino Fannie Bloomfield-Zeisler kaj onklo de lingvisto Leonard Bloomfield. En 1885 edziĝis al Rosa Zeisler, kun kiu havis du infanojn. Mortis pro korinfarkto.

Bibliografio redakti

  • A. W. Stratton & A.H. Ewing: In Memoriam. Biaographical Sketch. En: Studies in honor of Maurice Bloomfield. New Haven: Yale University Press, 1928.
  • Franklin Edgerton. Maurice Bloomfield, 1855–1928. „Journal of the American Oriental Society”. 1928 (48), p. 193–199, 1928.