Soĉa
Soĉo (slovene Soča, itale Isonzo, latine Sontius, germane Sontig) estas rivero en Slovenio kiu parte trafluas la italan regionon Friulo.
Soĉa | |
---|---|
Soĉo ĉe Kobarido
| |
Bazaj informoj | |
Situo | Slovenio, Italio |
Longeco | 136 km |
Fluo | |
Fonto | en dla Juliaj Alpoj |
- Alteco super marnivelo | 1 100 m |
Enfluejo | Golfo de Triesto sude de Monfalcone |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Dekstraj alfluantoj | Koritnica, Torre |
Maldekstraj alfluantoj | Lepena, Idrijca, Vipava/Vipacco |
La rivero fontas de karsta fonto en alto de 1100 m, ĉe piedoj de Triglav-masivo (2.864 m) en la Juliaj Alpoj, proksime al la Vršič-pasejo (1611 m). Ĝi havas longon de 140 km kaj preterfluas okcidente de la urbo Triesto en la Adriatikon. La pura akvo de Soĉo estas kristalklara kaj turkizblua aŭ smaragd-blua.
La rivero historie gravas, ĉar tie okazis 12 bataloj dum la Unua mondmilito kaj mortis ĉirkaŭ plurcent mil soldatoj de la itala kaj la aŭstra-hungara armeoj (legu prie ĉe Bataloj de Isonzo).
Super la rivero estas la Solkan-ponto ĉe Solkan en Slovenio.
BildaroRedakti
Isonzo ĉe Kobarid