Solkan (itala Salcano; latina Salicanum) estis iam kvartalo de Gorica (Italio), nun estas parto de Nova Gorica en Slovenio. Kuriozaĵo de Solkan estas la Solkan-ponto super la rivero Soĉa, nome malnova ŝtona fervoja ponto. Unua ŝtona fervoja ponto estia konstruita en la jaro 1906 kun spano de 85 m. Tiam estis ĝi la dua plej longa ŝtona ponto en la mondo. La nuna ponto estas el la jaro 1927 kaj estas kopio de la eksa, kiu estis detruita en la unua mondmilito.

Solkan

Supre de Solkan lokiĝas "Sankta Monto" (slovene "Sveta Gora nad Solkanom"), kiu estas ĉefa dia vojo en parokejoj de Gorica kaj de Kapodistrio. Unua preĝejo sur 681 m alta monto estis konstruita en la 14a jarcento. En la unua mondmilito estis ĝi detruita kaj denove konstruita en la jaro 1924.