Izabela Jogajlido
Izabela Jogajlido (naskiĝis 1519 en Krakovo; mortis la 15-an de septembro 1559 en Gyulafehérvár / Alba Iulia) estis reĝino hungara, edzino de reĝo Johano la 1-a kaj filino de Sigismondo la 1-a de Pollando-Litovio, patrino de Johano la 2-a.
Kariero
redaktiIzabela edziniĝis al reĝo János Szapolyai (Johano la 1-a) en 1539 kaj post lia morto ŝi regis kune kun Georgo Fráter, Péter Petrovics kaj Bálint Török. En 1541 post okupado de fortikaĵo de Buda de Sulejmano la 1-a Izabela translokiĝis en Lippan, poste en Gyulafehérváron. En aŭgusto 1551 Georgo Fráter eksigis ŝin al favore de imperiestro Ferdinando la 1-a kaj Izabela iris al Pollando, sed la magnatoj senkontentaj post la morto de Georgo Fráter, revenigis ŝin en 1556. La 22-an de oktobro ŝi enmarŝis en Koloĵvaron kaj transprenis la regadon je la nomo de János Zsigmond (Johano la 2-a). Transilvanio estinta sub turka patronado tiel plene disiĝis de Hungarujo.
Fonto
redakti- Magyar Életrajzi Lexikon