Janusz Durko (naskiĝis la 23-a de februaro 1915 en Varsovio, mortis la 6-an de septembro 2017 samloke) - pola historiisto pri Varsovio kaj laborista movado, arkivisto, muzeologo, verkisto, profesoro, direktoro de Varsovia Muzeo pri Malnova Urbo, justulo inter la popoloj.

Janusz Durko
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1915 (1915-02-23)
en Varsovio
Morto 6-an de septembro 2017 (2017-09-06) (102-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Edz(in)o Janina Durko
Okupo
Okupo historiistoarkivisto • muzeologo
vdr

Vivo redakti

Filo de gepatroj kun maldekstrulaj tradicioj de Pola Partio Socialista. En 1934 finis gimnazio je la nomo al Jan Zamoyski en Varsovio. En la jaroj 1934–1938 studis historion en Varsovia Universitato. Defendis magistran tezon pri Starpunkto de Gdańsk dum la pola-sveda milito 1623–1629.

Dum la germana okupado laboris kiel sekretario kaj estrarano de Socia Konstrua Entrepreno en Varsovio, kie laboris multaj judoj kun tiel nomataj "arjaj" dokumentoj. Ekde aŭtuno 1942 ĝis eksplodo de la ribelo de Varsovio en la loĝejo de gepatroj Janina kaj Janusz kaŝiĝis ĉ. 20 personoj – fuĝintoj de la Varsovia geto.

En 1948 li defendis doktoran laboraĵon Komencoj de socialisma movado en Kongresa Pollando. En 1955 ricevis la titolon docento. De 1945 estis scienca laboranto de la Instituto pri Nacia Memoro kaj Instituto de Plej Nova Historio. En la jaroj 1947–1951 lekciis en Akademio de Politika Scienco. De 1951 laboris en Histori-Fakultato de Partio/Fako pri la Historio de Partio ĉe Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio, kie gvidis tiean arkivon kaj estis vicdirektoro. De 1971 ĝis 1981 laboris en Centra Arkivo de PULP, kies gvidanto li estis. En la jaroj 1951–2003 estis direktoro de Historia Muzeo pri la Ĉefurbo Varsovio.

Laŭ propono de Savitaj de Holokaŭsto Instituto Jad Vaŝem donis en 1989 al gesinjoroj Durko la titolon "Justuloj inter la popoloj".

Li estis entombigita en Militista Powązki-Tombejo.

Bibliografio redakti

  • Stanisław Jankowski, Profesor Janusz Durko. W trzydziestolecie pracy naukowej (Profesoro Janusz Durko. En tridekjariĝo de scienca laboro), "Kronika Warszawy" (Kroniko de Varsovio) 13 (1982), n-ro 2, p. 121-124.

Eksteraj ligiloj redakti