Mediumeco estas kapablo, talento de mediumo. Laŭ kelkaj religioj kaj religiaj pensoj, kaj spiritualismaj grupoj (kiel Teozofio, ekzemple), mediumeco estas kapablo komunikigi inter homoj kaj ne-fizikaj estaĵoj, ĉefe spiritoj.

Laŭ spiritismo, la mediumeco apartenas al la organismo; ĝi estas sendependa de la moralaj kvalitoj de la mediumo, kaj oni ĝin trovas elvolviĝintan en la plej malindaj same kiel en la plej indaj.

Por tiuj, kiuj kredas je ĝi, per la mediuma fenomeno oni povas havi la pruvon de la senmorteco de la animo. Do, la mediumeco esence celas pruvi, ke la morto de tiuj elirintaj de sur la Tero ne estis la fino.

La mediumeco esence celas favori al la spiritoj ties komunikiĝon, montrante la pluvivon de la animo post tomba forpaso. En la historio ĝi ĉiam ĉeestus kiel profetaĵo, en la revelacioj de la sibiloj, de la hierofantoj, per kies rimedoj ili ĉiam komunikiĝis.

Laŭ Allan Kardec, ĉiuj portas mediumajn fakultojn, unuj estas viglaj mediumoj, ĉe kiuj la mediumeco aperas sen averto, aliaj estas la ordinaraj mediumoj, kies kapablon Charles Richet nomis la sesa senso. Jen la vibra zono, laŭ kiu, elirinte el la materiaj sensoj, ni eniras en la supernormalajn fenomenojn. Ĝia edukado, tiel, kiel tiu de inteligenteco kaj memoro, okazadas per la ekzerco de la kono pri ĝiaj funkcioj, per profundaj pripensoj, per la medito kaj per la preĝo.

Kiam ĝi ne spontane prezentiĝas, laŭ spiritismo, ĉiuj povas praktiki la internan sinkoncentradon tiel, ke profundiginte nian penson en nian kernon, ni ekkaptas la parafizikajn vibrojn kaj malrapide ni pliampleksigas la kampon de perceptoj, ĝis kiam la fenomeno intensiĝos, plivigliĝos. Per la ekzerco, oni edukas la mediumecon, kaj al ĝi ni plivastigas la eblojn. Oni disponas apartan teknikon, laŭ la spiritisma mediumeco, kiu postulas de ni la internan plibonigan reformon, la alprenon de la postulatoj de Jesuo, por ke ni plibone harmoniu kun la noblaj spiritoj.