Malfermi la ĉefan menuon

Manuel de Sarratea

argentina politikisto

Manuel de Sarratea, (Bonaero, 11-a de aŭgusto de 1774 - Limoĝo, Francio, 21-a de septembro de 1849), estis diplomata, politikisto kaj militisto argentina.

Manuel de Sarratea
Manuel de Sarratea.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1774 (1774-08-11)
en Bonaero
Morto 21-an de septembro 1849 (1849-09-21) (75-jara)
en Limoĝo
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco Argentino
Profesio
Profesio politikistodiplomatomilitisto
Information icon.svg
vdr
Manuel de Sarratea.

Li partoprenis en la Revolucio de Majo de 1810 kaj laŭ konsilo de Belgrano estis ambasadoro ĉe Lord Strangford en Rio de Janeiro, kie li ne multe sukcesis. Post la dissolvo de la Unua Junto, li formis parton de la sukceda registaro, nome Unua Triviraro. Inter la decidoj de tiu estis la traktato kun la vicreĝo Francisco Javier de Elío, laŭ kiu oni lasis al li la Banda Oriental. Tiu traktato poste rompiĝis kaj Sarratea estris la tiean armeon kontraŭ Artigas. Dume la Triviraro estis dominita de Bernardino Rivadavia, ĝis ties falo oktobro de 1812. Kvankam li jam ne estis parto de la registaro, Sarratea sekvis estre de la armeo ĝis komenco de la venonta jaro, kiam li estis anstataŭata de José Rondeau. Nur kiam li foriris, Artigas kaj lia armeo venis al sieĝo de Montevideo.

Post du jaroj Gervasio Posadas sendis lin por diplomata misio al Madrido kaj Londono. Alveninte al Hispanio li proponis al la reĝo la submeton de la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata al la hispana krono laŭ ia aŭtonomeco. Sed li estis traktita kiel reprezentanto de grupo de ribeluloj, kaj devis fuĝi al Anglio. Tie li renkontiĝis kun du aliaj ambasadoroj, nome Belgrano kaj Rivadavia, kiujn li konvinkis por plano: nome kronigi kiel reĝo de Rivero Plata fraton de la hispana reĝo Fernando la 7-a, nome Francisco de Paula de Burbono, kun permeso de ties patro, Karlo la 4-a. La negocado sufiĉe antaŭeniris, eĉ redaktis projekton de monarkisma konstitucio; ĉar la propra princo malakceptis, ili eĉ planis rabi lin por kronigi lin en Bonaero.

Guberniestro de BonaeroRedakti

Reveninte meze de 1816 li iĝis ministro ĉe Juan Martín de Pueyrredón. Rezignis kaj kontaktis kun la opozicio formita de la federaloj bonaeraj, pro kio li devis ekziliĝi al Montevideo.

Post la batalo de Cepeda aliĝis al la federala armeo de Estanislao López kaj Francisco Ramírez, kiuj sendis lin kiel sia reprezentanto ĉe la konsilantaro de Bonaero, kiun konvinkis por ke ili nomumi lin guberniestro la 18an de februaro de 1820. Tuj li subskribis kun la ĉefoj de la federaluloj la Traktaton Pilar, laŭ kiu la provinco estis agnoskita kiel la aliaj Provincias Unidas. Li sindevontigis krome al havigo de grava armilaro al la venkintaj kaŭdiloj. Tio okazigis insurekcion de la militistoj kiu elpostenigis lin la 6an de marto, kiam li estis anstataŭita de la generalo Juan Ramón Balcarce. Sed tio pluis nur unu semajnon ĉar la generalo Ramírez minacis per atako al la urbo se oni ne plenumas la interkonsentitan havigon de la armilaro. Tiele Sarratea revenis al registaro la 11an de majo, sed la kontraŭstaro pluis kaj li devis rezigni en majo.

Li aliĝis denove al la armeo de Ramírez kontraŭ Artigas, kaj ties malvenko estis eble lia plej granda persona sukceso. Li partoprenis ankaŭ en la preparo de la milito kontraŭ Bonaero, Santa Fe kaj Kordobo, kiu finis malsukcese. Li dum ioma tempo malproksimiĝis el politiko.

DiplomatoRedakti

La 31an de aŭgusto de 1825, Juan Gregorio de Las Heras nomumis Sarratea kvazaŭ ambasadoro de la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata ĉe Granda Britio. La prezidento Rivadavia sendis lin en 1826 denove al Anglio. En Londono li apoĝis la britan politikon apogi la separon de la Banda Oriental (posta Urugvajo) disde la resto de la provincoj pure argentinaj, kio okazis meze de 1828. La guberniestro Manuel Dorrego plutenis lin en tiu posteno, kaj Juan Manuel de Rosas nomumis lin sia ambasadoro en Rio de Janeiro kaj Francio. Li mortiĝis en la 21-a de septembro de 1849 en Limoĝo.