Sankta Polikarpo (69-155) estas kristana martiro.

Sankta
Polikarpo
Sanktulo, episkopo, martiro
Persona informo
Πολύκαρπος Σμύρνος
Naskiĝo 69
en Izmiro
Morto 23-an de februaro 155 (0155-02-23)
en Izmiro
Mortis per morto sur brulŝtiparo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj antikva grekaslovena vd
Profesio
Okupo teologo • pastroverkisto • pastro vd
Laborkampo church‘s ministry • martiriĝo vd
Sanktulo
Festotago 23-a de februaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis episkopo de Smirno, tre populara kaj alte estimata de la kristanoj de la romia provinco de Asia en la 2-a jarcento. Li estis disĉiplo de Sankta Johano la Evangeliisto. Liaj disĉiploj, inter aliaj, estis Sankta Ireneo kaj Papiaso. Li estis amiko de Sankta Ignaco el Antioĥio.

El liaj verkoj, nur restas lia letero al la Filipianoj. Ireneo diris, ke la letero estas bonega, per kiu "koncernantoj pri savo, povas vidi kaj la karakteron de lia fido kaj la doktrinon de la vero."

Unufoje, kiam Polikarpo estis en Romo, li renkontis Marcionon kaj nomis lin "la unuenaskito de Satano."

Nia scio pri Polikarpo devenas de tiu letero, de fama rakonto pri lia matiriĝo, kaj de la skriboj de Ireneo kaj de Ignaco.

Festotago de Polikarpo laŭ la kristana tradicio estas la 23-a de februaro.