Ignaco el Antioĥio

Ignaco el Antioĥio la Diportanto (antikve-greke Ἰγνάτιος Ἀντιοχείας ὁ Θεοφόρος, Ignátios Antioĥeías ho Theofóros, † proksimume 107 en Romo) estis post sankta Petro kaj Eŭodio la tria episkopo de urbo Antioĥio.

Sankta
Ignaco el Antioĥio
Patriarko de Aleksandrio
Persona informo
Ιγνάτιος ο Θεοφόρος
Naskiĝo ĉ. 34
en Syria
Morto ĉ. 107
en Romo
Mortis pro mortpuno vd
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Alia nomo svatý Ignác Bohonosec • svatý Theophoros vd
Okupo teologo • presbitero vd
Patriarko de Antioĥio
Antaŭulo Eŭodio
Sanktulo, martiro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Laŭ Eklezia historio (II,2,22) de Eŭzebo de Cezareo, Ignaco venis post Eŭodio ĉirkaŭ la jaro 68. Teodoreto el Kyrrh (Dial. immutab. I,4,33a) asertas, ke rekte apostolo Petro mem destinis Ignacon sur episkopan tronon. Ignaco mem estis plej verŝajne martiro de apostoloj Petro kaj Johano. Sep dokumentoj, kiujn li verkis survoje al Romo, kie li estis suferonta la morton de martiro, kreas tre principan korpon de atesto pri la vivo kaj teologio de frua eklezio je interŝanĝo de la 1-a kaj la 2-a jarcento. Tio vicigas Ignacon inter apostolajn Patrojn kaj li estas konsiderata kiel sanktulo kaj de katolika eklezio kaj de ortodoksa eklezio.

Morto redakti

Principa momento en la vivo de Ignaco fariĝis lia arestigo far de romaj oficejoj. Tiuj esperis, ke lia ekzempla ekzekuto anticipos al plua disvastigado de kristanismo. Sed Ignaco en siaj leteroj kuraĝigis unuopajn ekleziajn komunumojn - li adresis al eklezioj en Efezo, Magnezio, Trallo, Filadelfio, Smirno kaj Romo kaj ankaŭ al Polikarpo, episkopo el Smirno.

De Sirio ĝis Romo sur tero kaj sur maro, tage nokte mi batalas kontraŭ bestaro. Mi estas katenita al dek leopardoj, al soldata taĉmento. Tiuj ĉi soldatoj, malgraŭ ke ili ricevas donacojn, kondutas ankoraŭ pli malbone. Ilia senrajteco estas por mi lernejo, sed mi ne estas pardonita per tio. (Letero al romanoj, 5,1)

Post la martiro de Ignaco en amfiteatro de Flavio estis liaj korprestaĵoj transportitaj reen ĝis Antioĥio kaj unue sepultitaj ekster remparo, por ke imperiestro Teodozio la 2-a transportu ilin en templon de diino Tyĥé, kiu estis transformita en kristanan templon inicita al Ignaco. En la jaro 637 liaj korprestaĵoj estis transportitaj ĝis la baziliko Sankta Klemento en Romo.

Verkoj redakti

La Leteroj de Ignaco estas signifa atesto pri evoluo de kristana teologio. Ili havas nenian pripensitan planon, ili ja estis verkitaj haste. Ignaco estas unua kristana verkisto, kiu emfazigas loajalecon rilate al episkopo, kiu estas tiu, kiu gvidas la eklezion en konkreta urbo.

Dubindaj leteroj redakti

En la 5-a jarcento la kolektaro de leteroj de Ignaco estis disvastigita je disputemaj leteroj, kiuj estis servontaj dum ardaj teologiaj diskutoj de tiu tempo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Fatym: kolektaro de verkoj de Ignatio