Malfermi la ĉefan menuon

Otto GÜTHLING (naskiĝinta la 23-an de februaro 1853 en Minden, mortinta la 4-an de aŭgusto 1931 en Vroclavo) estis germana filologo klasika kaj gimnazia instruisto. Li famiĝis ne nur kiel tradukisto de multaj antikvaj verkoj ĉe la eldonejo Reclam-Verlag kaj kiel kreinto de imponaj vortaroj.

Vivo kaj agojRedakti

Li estis la filo pli olda de la gimnaziestro Carl Eduard Güthling (1824-1895). La unuajn jarojn li pasigis en Minden, kiel la patro estis lernejestro, poste en Bolesławiec (1862-1865), Lubań (1865-1867) kaj Legnica Liegnitz (ekde 1867). Otto Güthling frekventis inter 1863 kaj 1871 la respektivajn gimnaziojn. Post la abiturienta ekzameno trapasita en la 15.2.1871 li studis klasikan filologion, germanistikon kaj filozofion ĉe la Universitato de Göttingen. Tie li sekvis prelegojn kaj ekzercojn de Ernst von Leutsch, Hermann Lotze, Albrecht Ritschl, Hermann Sauppe kaj Kurt Wachsmuth. Samloke li iĝis en 1871 membro en la studenta korporacio Göttinger Wingolf. En la 8.5.1875 li trapasis la ekzamenon instruistan por la fakoj latina kaj helena lingvoj kaj por religio evangelia. Li laboris ekde la 8.4.1875 kiel provkandidato ĉe la gimnazio de Legnica. En la 24.4.1876 li nomumitis helpinstruisto.

Dum tiu tempo li intense laboris por sia akademia kaj lerneja kvalifikigo. En la 2.3. li faris plusan ekzamenon en Vroclavo kiu ekpermesis al li instrui la klasikajn lingvojn kaj la germanan ankaŭ en pli superaj klasoj. Tiel li estis plenuminta ĉiujn necesajn antaŭkondiĉojn por esti akceptita kiel orda instruisto fare de la prusia registaro. En la 31.8.1877 li eĉ doktoriĝis ĉe la Universitato de Rostock skribinte tezon pri la Eneido.

En la 1.10.1877 li iĝis orda instruisto ĉe la gimnazio en Gartz (Odro). Post pasigo de diversaj aliaj ekzamenoj instrukapabligaj li revenis en la 1.10.1884 al Legnica. Tie li patro tiutempe ankoraŭ estis lernejestro; lia posteulo iĝis cetere en 1889 la fama filologo Wilhelm Gemoll. La reston de sia kariero Otto Güthling havis seninterompite en Legnica. Tie li akiris en la kuro de la tempo multajn honrojn. Ekzemple li ricevis en la 30.9.1909 la ordenon Roter Adlerorden (klaso 4). Retiriĝo lia estis en la 1.7.1912.

En Legnica Güthling havis - krom la instrudevigoj - sufiĉan tempon por scienca laboro. Por la eldonejo Teubner li kunlaboris ĉe la eldono de Ovidio fare de Heinrich Stephan Sedlmayer kaj Anton Zingerle: li eldonis la trian volumon en 1884. Same li agis por la Vergilio-eldono de 1886. Laŭ komisio de la eldonejo Reclam li eldonis ekde la 1880-aj jaroj multajn tradukojn de malnovgrekaj kaj latinlingvaj aŭtoroj. Aŭ en propra traduko, aŭ en pli malnovaj kiujn li pli malpli prilaboris. Inter ili menciindas skribaĵoj de la atikaj oratoroj Likurgo el Ateno kaj Isokrato, de la historiistoj Herodoto, Ksenofono kaj Tucidido, de la tragediistoj Esĥilo kaj Sofoklo, de la filozofo Platono, de la sofismuloj Plutarko de la romiaj poetoj Terentio, Lukrecio kaj Vergilio kaj de la romiaj historiistoj Tito Livio, Neposo kaj Tacito.

Sed lia nomo plej koneksatas al vortaroj kiujn li eldonis kaj kreis. Lia unua projekto estis prilaboro de speciala leksikono por la verko Memorabilia de Ksenofono (1896, 3-a eldono). Fare de la eldonistoj berlinaj de Langenscheidt li komisiitis fari kune kun Hermann Menge grandajn vortarojn de la helena kaj de la latina lingvoj. Dume Menge okupiĝis pri la volumoj helena-germana kaj latina-germana, transprenis Güthling la zorgon pri la volumoj germana-helena respektive germana-latina. Krome ambaŭ faris poŝvortaron por ambaŭ lingvoj. Ĉiuj tiuj vortaroj havis nenombreblajn eldonojn kaj simple nomiĝis "la Menge-Gühling-vortaroj".

Skribitaĵoj (elekto)Redakti

  • Adnotationes ad Vergilii Aeneidem. Liegnitz 1877 (Rostocker Dissertation)
  • P. Ovidii Nasonis Fasti, Tristium libri, Ibis, Epistulae ex Ponto, Halieutica, Fragmenta. Leipzig 1884 (P. Ovidi Nasonis opera ediderunt H. St. Sedlmayer; A. Zingerle; O. Güthling. Band 3)
  • Curae Vergilianae. Liegnitz 1886 (Schulprogramm)
  • P. Vergili Maronis Bucolica, Georgica, Aeneis. Recognovit Otto Güthling. Zwei Bände, Leipzig 1886
  • Xenophons Agesilaos für den Schulgebrauch erklärt. Leipzig 1888
  • Erklärende Anmerkungen zu Arrians Cynegeticus. Liegnitz 1902 (Schulprogramm)
  • Vergils Aeneide: Textausgabe für den Schulgebrauch. Leipzig/Berlin 1905
  • Schlesische Kirchenliederdichter. Liegnitz 1908 (Schulprogramm)
  • Langenscheidts Großwörterbuch der griechischen und deutschen Sprache. Teil 2: Deutsch-Griechisch. Berlin 1910. 5. Auflage, Berlin 1968
  • Langenscheidts Taschenwörterbuch der griechischen und deutschen Sprache. Teil 2: Deutsch-Griechisch. Berlin 1911. 25. Auflage, Berlin 1969
  • Langenscheidts Großwörterbuch der lateinischen und deutschen Sprache. Teil 2: Deutsch-Lateinisch. Berlin 1918. 13. Auflage, Berlin 1982
  • Zitatenschatz aus Sophokles und Euripides. Berlin 1922
Eldonisteco
  • Gottlob Christian Crusius, Georg Aenotheus Koch: Vollständiges Wörterbuch zu Xenophons Memorabilien. Dritte Auflage, Hannover 1896. Nachdruck Hildesheim 1969
  • multaj tradukoj en la serioj de la Reclam-eldonejo (Reclams Universal-Bibliothek)

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Otto Güthling en la germana Vikipedio.

LiteraturoRedakti

  • Norbert Thiel: Güthling, Otto. In: Hubert Unverricht (Hrsg.): Liegnitzer Lebensbilder des Stadt- und Landkreises. Band 1: A-L. Hofheim/Taunus 2001, p.221-223