Cornelĭus Nepos (naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 100 a.K., mortinta post 28) estis romia historiografiisto.

Neposo
Persona informo
Naskiĝo
en Ostiglia
Morto
en Romo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patro nekonata valoro
Patrino nekonata valoro
Okupo
Okupo Ancient Roman historian • verkisto • biografo • poeto • historiisto
vdr

Vivo redakti

Li vivis plejtempe kaj estis amiko de Cicerono, Tito Pomponio Atiko kaj Katulo. De liaj multaj, plejtempe historiaj skribitaĵoj estis la plej ampleksa afero kolekto de biografioj de personoj elstaraj (»De viris illustribus«, en minimume 16 volumoj), kiuj laŭ diversaj fakoj estis tiel ordigitaj, ke ene de sama kadro temis unue pri malromiano, poste pri romiano.

Konserviĝis la verko »De excellentibus ducibus exterarum gentium« kun 23 biografioj kaj el la libro »De historicis latinis« la biografioj de Katono la pli maljuna kaj de Atticus. Tamen iam oni dubis pri la aŭtoreco de la Katono-librero pro eraro en la manuskriptoj de ia Emilio Probo el la 4-a jarcento p.K.

La konserviĝintaj »Vitae« estas kunmetitaĵoj nuraj de notoj kun tendenco je anekdotado, ne veraj biografioj. Abundas krome eraroj en ili. Tamen ili, ĉefe pro manko de aliaj fontoj, ja interesas. La lingvo lia estas simpla kaj ne malplaĉa. Kelkaj tamen riproĉas al li stilajn malkorektojn.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 4. Leipzig 1906, p. 290-291 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti