Malfermi la ĉefan menuon

Anton ZINGERLE (naskiĝinta la 1-an de februaro 1842 en Meran, mortinta la 7-an de decembro 1910 en Innsbruck) estis aŭstra filologo klasika.

VivoRedakti

Estante nevo de la benediktana prioro Pius Zingerle li edukitis profundege ĉe la gimnazio de sia naskiĝurbo. Poste li iris al la Universitato de Innsbruck kie li finis la studojn en 1865. Unue orientiĝante je instruado li deĵoris inter 1864-66 kiel profesoro ĉe la aŭstria gimnazio en Verono. Tiutempe li vizitis multajn urbojn en Norda Italujo, ĉefe pro sciencaj kialoj. En 1866 li nomumitis profesoro ĉe la imperiestra gimnazio en Trento. Li ankaŭ estis distrikta kontrolisto por la germanlingvaj lernejoj en Itallingva Tirolo. Post doktoriĝo ĉe la Universitato de Tübingen Zingerle iris kiel profesoro ĉe la Imperiestran gimnazion de Innsbruck. Tie li habilitiĝis kiel docento universitata. Ĉealterneje li ja iĝis en 1873 neorda profesoro pri klasika filologio, en 1877 orda. Ekde 1887 li estis estro de la seminario klasiklingva.

Kiel filologo li ankaŭ okupiĝis pri la dialektoj tirolaj. Zingerle estis tre diligenta fakverkisto. Li eldonis tri memstaraj skribaĵoj:

  • De Halieuticon fragmento Ovidio non abindicando (Verona 1865)
  • De Germanico Caesare Drusi filio (Trento 1867)
  • Ovidius und sein Verhältniss zu den Vorgängern und gleichzeitigen römischen Dichtern, 3 kajeroj (Innsbruck 1869–1871): en la unua kajero li skribis pri la rilato de Ovidio al Katulo, Tibulo, Propercio - en la dua al Kvinto Ennio, Lukrecio, Vergilio - en la tria al Horacio.

Aliaj verkojRedakti

  • Zu späteren lateinischen Dichtern. Beiträge zur Geschichte der römischen Poesie, 2 Hefte (1879): Zur Imitatio Horatiana; Ueber Ausonius; Wiederholungen im lateinischen Hexameterschlusse in den verschiedensten Epochen und deren Entstehung; Ueber einen Innsbrucker Codex des Seneca Tragicus; Zu Lucan, Silius, Martial; Zur Behandlung des Mythos von der Bergaufthürmung bei römischen Dichtern; Zu Paulinus Nolanus; Neun metrische Excurse
  • Martial’s Ovid-Studien. Untersuchungen (1877)
  • Beiträge zur Geschichte der Philologie. I. Theil: De carminibus latinis saeculi XV. et XVI. ineditis (1880): kun multaj poemoj de italaj kaj germanaj humanistoj
  • Kleine philologische Abhandlungen, 3 Hefte (1871-1882): Petrarca’s Verhältniß zu den römischen Dichtern; Bemerkungen zu den Sulpicia-Elegien des Tibullus; Handschriftliches zu Ovid’s Remedia Amoris; Einiges über die Scene in Sophokles’ Aias K. 646–692; Zur Echtheitsfrage der unter Ovid’s Namen überlieferten Halieutica; Weiteres zu den Sulpicia-Elegien des Tibullus; Zur Erklärung und Kritik einiger Stellen lat. Autoren; Beiträge zur Handschriftenkunde; Zur Kritik und Erklärung lateinischer Schriftsteller; De scriptorum locis, qui ad poenarum apud inferos descriptionem spectant
  • Titi Livii ab urbe condita libri ed. A. Z. (Lipsiae 1881)
  • P. Ovidii Nasonis Metamorphos. libri XV (Lipsiae 1884).

Artikoloj (elekto)Redakti

  • Zu den Persius-Scholien ("Sitzungsberichten der philosophisch-historischen Classe der kaiserlichen Akademie der Wissenschaften": 97. Bd., 1881)
  • Beiträge zur Kritik der 3. Dekade des Livius ("Sitzungsberichten der philosophisch-historischen Classe der kaiserlichen Akademie der Wissenschaften": 101. Bd., 1882)
  • Studien zu Hilarius von Poitiers ("Sitzungsberichten der philosophisch-historischen Classe der kaiserlichen Akademie der Wissenschaften": 1885)
  • Zu Hildebert und Alanus ("Sitzungsberichten der philosophisch-historischen Classe der königlichen Akademie in München": 1881)
  • Zu Livius. Wiener Studien ("Zeitschrift für österreichische Gymnasien": 1878, 1881, 1888, 1889)
  • Zu Theophrast ("Zeitschrift für österreichische Gymnasien": 1888).

Ziingerle ankaŭ verkis por jenaj gazetoj: "Alpenfreund" (Amthor), "Berliner philosophische Wochenschrift", "Deutsche Literatur-Zeitung", "Philologische Rundschau". Zingerle ankaŭ engaĝiĝis pri la eldono de verkoj de la patroj de la Eklezio laŭ komisio de "Kaiserliche Akademie der Wissenschaften"

FontoRedakti

  • Constantin von Wurzbach: "Zingerle, Anton", en: Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich, 60. Theil. Kaiserlich-königliche Hof- und Staatsdruckerei, Wien 1891, p. 144–146, kio legeblas tie chi interrete.