James Herriot (1916-1995) (vera nomo: Alf Wight) estis brita best-kuracisto kaj aŭtoro de tre popularaj libroj pri dombestoj kaj kampara vivo en Anglio, meze de la 20 jarcento. Naskiĝinta la 3an de oktobro 1916.

James Herriot
Persona informo
Aliaj nomoj James Herriot
Naskiĝo 3-an de oktobro 1916 (1916-10-03)
en Sunderland
Morto 23-an de februaro 1995 (1995-02-23) (78-jaraĝa)
en Thirsk
Mortokialo prostata kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Glasgovo • Hillhead High School
Okupo
Okupo kuracisto-verkisto • bestokuracisto • aŭtobiografo • verkisto de porinfana literaturo • komikisto
Verkoj All creatures great and small
All Things Bright and Beautiful
All things wise and wonderful‏
Lord god made them all‏
TTT
Retejo http://www.jamesherriot.org//
vdr
La bestkuracejo de James Herriot, Kirkgate 23, en Thirsk.
La tv-filmserio Ĉiuj kreitaĵoj grandaj kaj etaj, Thirsk, Jorkŝiro.

Biografio redakti

Li finis mezlernejon kaj sekve studis veterinaran medicinon en Glasgova Kolegio. Diplomita en jaro 1939, li komencis labori en vilaĝo Thirsk (graflando Yorkshire / Jorkŝiro en nordorienta Anglio). Tiujare eksplodis la Dua Mondmilito kaj li estis vokita soldatservi kiel piloto de RAF (Brita Aerarmeo). Kiam finiĝis lia militservo, Herriot revenis labori en la sama vilaĝo kaj loĝis tie ĝis fino de la vivo. Lia laboro ne nur mildigis suferon de la bestoj aŭ savis ilian vivon, sed ankaŭ donis la bonegan eblecon observi vivon de la vilaĝanoj. Herriot volis priskribi tion libroforme, sed ne havis tempon ĉar estis ege okupita per sia profesia laboro.

Fine, kiam pasis kvin jardekoj de la vivo, la edzino alfrontis Herriot kun la defio: "James, mi petas - ne plu prokrastu kun via libro kaj komencu ĝin verki." Tial oni povas diri, ke – dank'al persisteco de s-ino Herriot – milionoj da legantoj pasigis belegan tempon vojaĝante per libra imago sur turnovojoj de la monteta Jorkŝiro. Dum kelkdek-jara praktikado kiel besta kuracisto, Herriot vizitis tre multajn kamparanojn kaj ofte devis vojaĝi – eĉ dum pluvaj noktoj aŭ vintra neĝado – al malproksimaj, izolitaj farmoj.

Verkado redakti

James Herriot verkis multe kaj ĝuis surprize grandan popularecon, eble pro tio ke liaj libroj portis aŭtentikan freŝon de la vivo (kiel ĉiuj homoj vivantaj proksime al naturo). En liaj libroj, ĉiuj figuroj - same homoj kiel bestoj - estas priskribitaj majstre, per simpatia humuro kaj ŝercaj dialogoj. Verŝajne neniu verkisto konis dombestojn tiel bone, kiel Herriot. Li ne devis elpensi fantaziajn situaciojn "el plafono" – ja reala vivo estas ĉiam pli interesa ol fikcio. La kreskanta legantaro instigis lin verki pli kaj eldonejoj atendis por la sekvaj rakontoj.

Por plenumi tiujn bezonojn, Herriot aŭtoris pli ol 20 librojn: 1. Rakontoj

  • Se ili nur povus paroli /originala titolo: If only they could talk
  • Tio ne devus okazi al bestkuracisto /It shouldn't happen to a vet
  • Ne veku lacan bestkuraciston / Let sleeping vet lie
  • Bestkuracisto en jungilaro / Vet in herness
  • Bestkuracistoj ne povas flugi / Vet might flly
  • Bestkuracisto en vorticoj de laboro / Vet in a spin
  • Sinjoro Dio kreis ilin ĉiujn / The Lord God made them all
  • Ĉiu viva estaĵo / Every living thing

2. Antologioj:

  • Ĉiuj kreitaĵoj grandaj kaj etaj / All creatures great and small
  • Ĉiuj aĵoj, brilaj kaj belegaj / All things bright and beautiful
  • Ĉiuj aĵoj saĝaj kaj mirindaj / All things wise and wonderful

3. Libroj porinfanaj (kelkaj titoloj elinter 10 verkitaj):

  • Rakontaro pri hundoj / Dog stories
  • Kristnaska katido / The Christmas Day kitten
  • Hundo en vendoplaco / Tha market square dog
  • Smuĝo, la perdita ŝafideto / Smudge, the little lost lamb
  • Trezorejo de Herriot por infanoj / James Herriot's treasury for children

Herriot kuracis diversajn dombestojn: grandajn kiel ĉevaloj kaj bovinoj aŭ malgrandajn kiel hundoj kaj katoj (ankaŭ kuniklojn kaj birdojn). De tio venis la titolo de lia duon-aŭtobiografia ĉefverko 'Ĉiuj kreitaĵoj, grandaj kaj etaj' – tradukita al multaj ligvoj kaj popularigita per la serena kaj bonhumora film-serio. La filmo montras, iom humure, la vivon kaj profesian karieron de juna James (Jakobo) Herriot, kiu ĵus finis veterinaran kolegion kaj veturas per buso al malproksima vilaĝo por eklabori kiel asistanto de la tre sperta bestokuracisto Siegfried (Zigfredo) Farnon. En la buso li rimarkas junulinon, kiun li poste renkontas en unu el la vilaĝoj.[1] La komencanta best-kuracisto devas konvinki ĉiujn skeptikajn kamparanojn, ke li vere konas sian profesion. Veturante inter multaj vilaĝoj, James surprize renkontas Helena Alderson kiu montriĝas esti la filino de unu farmisto (la sama kiun li antaŭe vidis en la buso!). Ŝi estas ne nur bela sed ankaŭ interesa fraŭlino, do ne mirinde ke James pli kaj pli ofte vizitas tiun vilaĝon. Lia vizitoj ne vanis ĉar kronis ilin la geedziĝa ceremonio, post kiu la juna s-ino Helena Herriot konstante akompanis sian edzon en lia laboro.

La serio konsistas el 90 filmoj - ĉiu daŭras 50 minutojn kaj alportas tute novaj epizodojn, ofte kun granda dozo de bona humoro. Aliflanke, montriĝas ke kuracado de bestoj estas ne nur fascina, sed ankaŭ malfacila laboro. La ĉefaj kvar aktoroj ludis tre bone siajn rolojn, sed precipe inteligente faris tion Robert Hardy kiel la sperta d-ro Farnon. (Tiu kvara estis Tristan, frivola frato de Siegfried Farnon). Neforgeseblas la buntaj tipoj de kamparanoj, ilia vivstilo kaj laboro. Se oni aldonas pitoreskajn pejzaĝojn de la kamparo en norda Anglio, tiam ne surprizas ke oni ege ŝatis televidi ĉiun filmoparton, kutime en dimanĉaj postagmezoj.

Komentoj de la film-spektantoj redakti

  • Tio estas mia favorata filmo: sen pafiloj kaj perforto, sen vulgaraj scenoj. Sprita, gaja lingvaĵo. Tre bona por rigardi en familia rondo. La aktorado estis bonega kaj la pejzaĝoj - fabele ravigaj.
  • Mi ŝategis tiun filmon, same kiel la librojn de Herriot. Eĉ nuntempe mi volonte ĝin rigardas de tempo al tempo.
  • Tia filmo venigas serenon al nia vivo kaj trankviligas. Tion ni tre bezonas precipe hodiaŭ, kiam la „moderna” vivstilo konstante altrudas rapidecon!

Verkista heredaĵo kaj Muzeo de James Herriot redakti

 
Enirejo al la Muzeo de James Herriot en Thirsk (2013).
 
La Muzeo de James Herriot en Thirsk.

Populareco de la Herriot-aj libroj vigligis turistan ekonomion en lia vilaĝo Thirsk. Tie, en la domo de la verkisto, oni malfermis Muzeon de James Herriot (The World of James Herriot) kie troveblas lia laborejo, apoteko kaj gastoĉambro kun originalaj mebloj de tiu tempo. Loka turist-agentejo organizas ekskursojn "Laŭ spuroj de d-ro Herriot". Por servi la turistojn, oni malfermis tie tavernon kaj malgrandajn hotelojn en la ĉirkaŭaĵo. Tiel aspektas apoteko de James Herriot. Hodiaŭ ĝi estas parto de la muzeo. En la regiono kie vivis James Herriot, ĉiujare Jorkŝira Agrikultura Societo organizas grandan foiron. Dum tiu tradicia festivalo, la farmistoj prezentas la sukcese kreskigitajn dombestojn (ĉiuj kreitaĵoj, grandaj kaj etaj), kiel ĉevaloj, bovinoj, ŝafoj, porkoj, hundoj, kunikloj, kolomboj. Tiuj plej bonaj partoprenas en la konkurso, kies venkintoj ricevas diplomojn kaj fariĝas popularaj pro la intervjuoj en gazeto kaj loka televido. Entute, oni eldonis pli ol 80 milionojn de liaj libroj kaj la filmon rigardis 18 milionoj. Tio influis multajn homojn elekti la profesion de bestkuracisto. Universitato de Glasgovo fondis bibliotekon, honore al sia fama studento J.Herriot (nome The James Herriot Library).

Referencoj redakti