Malfermi la ĉefan menuon

Hisante la flagon en Iwo Jima

Statuo honore al la evento en la Memorejo de la Usonaj Marsoldatoj Arlington.

Hisante la flagon en Iwo Jima estas historia foto prenita la 23-an de februaro 1945, fare de Joe Rosenthal. Ĝi prezentas kvin usonajn marsoldatojn hisante la flagon de Usono sur la Monto Suribaĉo dum la Batalo de Iwo Jima en la Dua Mondmilito.

La foto estis ege populara, represita en miloj da publikaĵoj. Poste, iĝis la nura foto gajninta la Premion Pulitzer por Fotado en la sama jaro kiel ĝia publikigo, kaj estis konsiderita en Usono kiel unu el la plej signifaj kaj rekoneblaj bildoj de la milito, kaj eventuale la plej reproduktita foto de ĉiuj epokoj.

De la ses viroj prezentitaj en la bildo, tri (Franklin Sousley, Harlon Block, kaj Michael Strank) estis mortigitaj dum la batalo. La tri postvivantoj (John Bradley, Rene Gagnon, kaj Ira Hayes) iĝis famuloj pro ilia identigo en la foto. La bildo poste estis uzita de Felix de Weldon por skulpti la Militmonumenton, situanta najbare al Arlingtona nacia tombejo tuj ekster Vaŝingtono.

FonoRedakti

 
Monto Suribaĉo, en la suda pinto, en la insulo Iwo Jima

La 19-an de februaro 1945, kiel parto de strategio venki Japanion, Usono invadis Iwo Jima. Iwo Jima estis originale ne celo, sed la relative rapida falo de Filipinoj forlasis la amerikanojn kun pli longa atendata paŭzo antaŭ la laŭplanata invado de Okinavo. Iwo Jima situas duonvoje inter Japanio kaj Marianoj, kie amerikaj longdistancaj bombistoj troviĝis, kaj estis uzitaj de la japanoj kiel frua avertanta stacio, sendante avertojn de alvenantaj usonaj bombistoj al Japanio. La usonanoj, post kaptado de la insulo, senhavigis la japanojn de sia averta sistemo, kaj utiligis ĝin kiel krizan surteriĝo-strion por difektitaj bombistoj, ŝparante multajn usonajn vivojn.

Iwo Jima estas vulkaninsulo, formita kiel trapezo. Marsoldatoj sur la insulo priskribis ĝin kiel "grizan porkkotleton". La insulo estis peze fortikigita, kaj la invada usona mararmeo suferis la perdon de multaj personoj. La insulo estas regita de la monto Suribaĉo, neaktiva vulkana konuso troviĝinta en la suda pinto de la insulo. Saĝe, la insulo estas parto de la prefektejo de Tokio.

Taktike, la pinto de Suribachi estas unu el la plej gravaj lokoj sur la insulo. De tiu panoramo, la japanaj defendantoj povis precize ekvidi artilerion de la usonanoj, precipe la alteriĝaj strandoj. La japanoj kontraŭbatalis la plej grandan parton de la batalo en subteraj bunkroj kaj pilolujoj. Estis ne nekutime ke marsoldatoj batus senkonscie unu pilolujon por uzi obusojn aŭ flamĵetilon, kaj kelkajn minutojn poste japana infanterio eskapis en la pilolujo utiligante tunelon. La usona iniciato koncentriĝis je izolado kaj kaptado de Suribaĉo, celo kiu estis atingita la 23-an de februaro 1945, kvar tagojn post kiam la batalo komenciĝis. Malgraŭ kaptado de Suribaĉo, la insulo ne estis deklarita "sekura" ĝis 31 tagoj poste, la 26-an de marto.