Vinbarelo, bariko[1], simple barelobareleto (se ĝi estas malgranda) estas barelforma ujo el ligno uzata por vinproduktado. La vinbarelo malrapide (dum periodoj ĝis 21 monatoj) enlasas oksigenon en la vinon kaj havigas al ĝi teksturon kaj aromon por mildigi ties guston. Tipa vinbarelo havas volumenon de 220 litroj. Vinbarelo 225-litraj nomiĝas "bordoza barelo".

Vinbarelo el franca kverko en la vinkelo Viña Sastre, en Hispanio.
Tabuloj el kverko preparataj por fari vinbarelojn
Preparado de vinbarelo, formante ringojn ĉirkaŭ la tabuloj.

Prilaborado redakti

Oni selektas kaj sekigas la lignon atente sub la libera ĉielo aŭ per varmigiloj, tranĉante ĝin por fari la tabulojn kiuj kunformas la vinbarelon kun dikecoj de inter 19 kaj 29 mm, kiuj poste estos rostetitaj en la subaj partoj interne por kurbigi ilin kaj adapti ilin al la formo de la vinbarelo. Post esti preparintaj ĉiujn tabulojn, oni ringas la vinbarelon per metalaj ringobendoj, iom post iom, por havi la vinbarelon ankoraŭ sen fundo kaj sen ŝtopilo, kiuj estos almuntitaj fine.

Estas pluraj niveloj de rostado, kiuj donos malsamajn gustojn al la vino.

La ligno redakti

Vivo de la vinbarelo redakti

Notoj redakti

  1. Tiu termino estus neologismo, sed uzebla, ĉar de tiu internacie konata vorto devenas esperanta vorto nome Barikado, ĉar dum la Franca Revolucio oni uzis vinbarelojn (alivorte, barikojn) plenajn de sablo por konstrui barikadojn.