Elektronvolto

mezurunuo de energio; ĉ. 160 zeptoĵuloj

Elektronvolto (mallonge eV) estas mezurunuo de energio.

Elektronvolto estas energio, kiun ekhavas elektrono (aŭ aĵo kun la sama elektra ŝargo) trairante tension je 1 volto.

Elektronvolto estas ankaŭ uzata en la formulado de maso en partikla fiziko, kaj pro la formulo E=m·c2, sekvas ke la kutima mezurunuo estas la GeV/c2.

Ĉar elektra ŝargo de elektrono estas −1,60217653(14)×10−19 kulomboj do

1 elektronvolto = 1,60217653(14)×10−19 ĵuloj .

Notu, ke signon de la ŝargo oni ĉi tie malatentas, estas prenite ke elektronvolto estas valoro.

Mallongigoj kaj oblaj unuoj:

  • keV estas kiloelektronvolto, kio estas 1000 elektronvoltoj
  • MeV estas megaelektronvolto, kio estas 106 elektronvoltoj
  • GeV estas gigaelektronvolto, kio estas 109 elektronvoltoj
  • TeV estas teraelektronvolto, kio estas 1012 elektronvoltoj