Cereala sekalo

specio
(Alidirektita el Secale cereale)

Cereala sekalo (science: Secale cereale) aŭ, en nefaka lingvouzado, simple sekalo estas specio el genro sekalo (Secale)[1] Ĝi estas unu el la naŭ agnoskitaj specioj de la genro. Secale cereale, konata tre ofte rekte kiel sekalo estas la plej disvastiĝinta grenspecio. Ĝi ne estas klasika genro de la antikva epoko. Oni supozas ties originon en Anatolio (Malgranda Azio) antaŭ 2000–3000 jaroj kiel trudherbo de tritikkampoj. Unuafoje menciis ĝin Plinio. Ĝi estas membro de la tritika tribo (Triticeae) kaj estas tre proksime rilata al la hordeo (Hordeum) kaj al la tritiko (Triticum).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cereala sekalo


Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideae
Tribo: Tritikeoj Triticeae
Genro: Sekalo Secale
L., 1753
Specio: Secale cereale L.
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La greno el sekalo estas uzata por produkti farunon, sekalan panon, sekalan bieron, kukopanon, kelkajn viskiojn, kelkajn vodkojn, kaj animalan furaĝon. Ĝi povas ankaŭ esti manĝata tute, ĉu boligita kiel sekalberoj, aŭ grenigitaj, simile al avenflokoj.

Priskribo redakti

 
spiketo1-glumo, 2-ekstera paleo, 3-aristo, 4-interna paleo, 6-Stameno.

Ĝi estas unujara (travintruma) graminaco kun dufloraj spiketoj, ĉirkaŭitaj de du akre pintaj glumoj. Laŭ la regulo THAS klarigita en artikolo cerealo, cereala sekalo dum herba stadio rekoneblas ĉar havas nek ligulon, nek oreletojn flanke de la foliobazo. Ĝi estas fremde polenigita. Se dum polenado la vetero estas malkonvena, fekundiĝo okazas nekompleta. Nefekunditaj floroj povas esti facile parazitataj de ergotoj.

Cereala sekalo bone toleras unukultivon, malkonvenajn agrojn, ĉefe tiujn kun alta pH, kaj malvarmetan klimaton. Cereala sekalo pli bone alkutimiĝis al malvarmeta kaj seka klimato ol tritiko. La moderna krucigaĵo de tritiko kaj sekalo, nome la tritikalo unuigas la bonajn ecojn de ambaŭ specioj.

Taksonomio redakti

Secale cereale estis priskribita de (L.) M.Bieb. kaj publikigita en Species Plantarum 1: 84. 1753.[2]

Etimologio

Secale: estas ĝenerala nomo kiun havas la nomo de la klasika latino por la sekalospelto.[3]

Cereale: epiteto latina kiu signifas "cerealon".

Sinonimio
 
Secale cereale - MHNT.
  • Secale turkestanicum Bensin
  • Triticum cereale (L.) Salisb.
  • Triticum secale Link[2]
  • Secale aestivum Uspenski
  • Secale ancestrale (Zhuk.) Zhuk.
  • Secale arundinaceum Trautv.
  • Secale compositum Poir.
  • Secale creticum Sieber ex Kunth
  • Secale hybernum Poir.
  • Secale spontaneum Fisch. ex Steud.
  • Secale strictum C.Presl
  • Secale triflorum P.Beauv.
  • Secale vernum Poir.
  • Triticum ramosum Weigel
  • Triticum strictum C. Presl[4]

Historio redakti

 
Sekalaj granoj.

Cereala sekalo estas unu el multaj specioj, kiuj kreskis nature en centra kaj orienta Turkio kaj en apudaj areoj. Elnaturigo de sekalo okazis en malgrandaj kvantoj en multnombraj lokoj de Neolitiko en (Malgranda Azio) Turkio, kiel ĉe PPNB Can Hasan III, sed aliloke malestas en la arkeologiaj registroj ĝis la Bronzepoko de centra Eŭropo, antaŭ ĉ. 1800–1500 a.K.[5] Eble sekalo veturis okcidenten el (Malgranda Azio) Turkio kiel neatentata aldonaĵo de tritiko (eble kiel rezulto de Vavilovia kamuflimito), kaj estis nur poste kultivata je si mem. Kvankam arkeologia pruvaro de tiu greno troviĝis en romiaj etosoj laŭlonge de la riveroj Rejno, Danubo, kaj en la Brita Insularo, Plinio la Maljuna malaprezis sekalon, skribinte, ke ĝi "estas tre malriĉa manĝo kaj utilas nur por eviti malsategon"[6] kaj spelto miksiĝas kun ĝi "por malpliigi ties amaran guston, kaj eĉ tiam ĝi estas plej malagrabla al la stomako".[7]

Ekde la Mezepoko oni kultivis sekalon amplekse en Centra kaj Orienta Eŭropo. Ĝi utilis kiel ĉefa pano-cerealo en plejmulto de areoj oriente de la limo inter Francio kaj Germanio kaj norde de Hungario. En Suda Eŭropo, ĝi estis kultivata en marĝenaj teroj.

Asertoj pri multe pli frua kultivado de sekalo, ĉe la loko de Epipaleolitiko nomata Tell Abu Hurejra en la valo de Eŭfrato en norda Sirio restas dubindaj. Kritikantoj indikas nefidindecon de la datoj laŭ Karbono-14, kaj la identigoj baziĝis sole sur greno, pli ol sur glumo.

Kultivo redakti

 
Kelkaj diferencaj tipoj de sekalo.

La sekalo kreskas bone en grundoj multe pli malriĉaj ol tiuj necesaj por la plej granda parto de la aliaj cerealoj. Pro tio, temas pri kultivo speciale valora en regionoj en kiuj la grundo havas sablontorfon. La plantoj de sekalo eltenas la malvarmon pli bone ol aliaj malgrandaj grenoj. La sekalo survivas eltenante tavolon de neĝo kiu okazus la vintran morton de la vintra tritiko. La plej granda parto de terkulturistoj kultivas vintran sekalon, kiun oni plantas kaj kiu ekkreskas en aŭtuno. En printempo, la plantoj disvolviĝas kaj produktas sian rikolton.[8]

La sekalo plantita en aŭtuno montras rapidan kreskon. Ĉirkaŭ la somera solstico, la plantoj atingas maksimuman alton de ĉirkaŭ 120 cm, dum la tritiko plantita printempe ĵus ĝermas. Ĝia vigla kresko eliminas eĉ konkurencojn kiel la nomitaj "malbonaj herboj" kaj la sekalon tial oni povas kultivi neaplikante herbicidojn.

La sekalo estas ofta kaj nedezirata invadanto de la vintraj tritikkampoj. Se oni permesas ĝin kreski kaj maturiĝi, povas okazi grava redukto de la prezo de la tritiko rikoltita kun malpuraĵoj el sekalo.[9]

Rezistado kontraŭ la frostiĝo redakti

 
Semo de sekalo enfermita en sia ŝirmejo.

Secale cereale povas prosperi en medioj sub nulo. La folioj de vintra S. cereale produktas kelkajn kontraŭfrostigilajn polipeptidojn (diferencaj disde la kontraŭfrostigilaj polipeptidoj produktitaj de kelkaj fiŝoj kaj insektoj).[10]

Variaĵoj redakti

La variaĵojn registritajn en Hispanio kaj en la Eŭropa Unio oni povas konsulti en la komuna katalogo de agrikulturaj specioj de la Ministerio de Agrikulturo de Hispanio.[11]

Malsanoj redakti

La sekalo povas vidiĝi tuŝita de diversaj malsanoj de bakteria deveno, funga, aŭ pro virusaj nematodoj. Tamen, la malsano kun plej longa historio estas la sekala ergoto. La sekalo estas tre vundebla pro la ergoto.[12][13] La konsumo de sekalo infektita per ergoto fare de la homaj estaĵoj kaj de la animaloj rezultas en grava medicina kondiĉo konata kiel ergotismo. La ergotismo povas okazigi fizikajn kaj mensajn damaĝojn, inklude konvulsiojn, abortojn, nekrozojn ĉe fingroj, halucinojn kaj mortojn. Historie, malsekaj nordiaj landoj kiuj dependis de sekalo kiel baza kultivo suferis periodajn epidemiojn de tiu malsano. Oni malkovris, ke tiaj epidemioj rilatis al periodoj de oftaj juĝoj de sorĉistinoj, kiel ekzemple ĉe la juĝoj al sorĉistinoj de Salem en Masaĉuseco en 1692.[8] La modernaj metodoj de purigado kaj muelado de la greno praktike eliminis la malsanon, sed la faruno poluita povas veni en panon kaj aliajn manĝoproduktoj se la ergoton oni ne eliminas antaŭ la muelado.[14] La sekalo povas vidiĝi tuŝita de la ergoto Claviceps purpurea, kies hazarda konsumo kun la cerealo estis la kaŭzo de la ergotismo.

Ergoto en la Antikva Grekio: la Eleŭzisaj Misteroj redakti

 
Vota plako konata kiel Niniona Tabuleto priskribanta elementojn de la Eleŭzisaj Misteroj, malkovrita en la sanktejo de Eleŭzo (meze de la 4a jarcento a.n.e.)

La Eleŭzisaj Misteroj estis misteraj ritoj kaj unu el la ĉefaj pilieroj de la sistemo de valoroj kaj de la inicaj kultoj de la antikva Grekio. Estas kelkaj helenaj tekstoj en kiuj oni priskribas la transcendan efikon kiu okazis dum la eleŭzisa rito, sed ĉiam oni skribis pri la efiko, menciante nek tion kio okazis dum la rito mem nek pri la kikeon, nome miksaĵo kiu ŝajne oni englutis en tiaj ritoj. Konsuminte nla sakran "enteogenon" kaj tranoktinte en la "telesterio", la helenaj inicitintoj ricevis viziojn de la transmondo, kies naturon strikte estis malpermesita disvastigi, kaj iĝis "epoptes", nome tiu kiu estis ricevinta la transforman vizion. Oni scias ke la atena generalo Alkibiado, nome la vantema nevo de Periklo, estis mortikondamnita pro malobeo de la respekto al la viziaj misteroj kiam li preparis kaj trinkis la "kikeon" en Ateno, farinte tion ekster la templo. Aliflanke, estas sugestoj ankaŭ ke la mortokondamno de Sokrato same iel rilatis al tiu sama malobeo.

La granda helena sekreto, laŭ la esploroj de R. Gordon Wasson, kun la svisa kemiisto Albert Hofmann (malkovrinto de la lizergata acido) kaj aliaj esploristoj, temas ke, plej probable, en la interno de la telesterjo oni konsumis rite halucinigan substancon prilaboritan el speco da fungo: nome la ergoto de la sekalo. Tiu posedas fortajn halucinigajn propraĵojn, sed la ergotamino okazigas gangrenon kaj la morton se oni konsumas ĝin grandkvante kaj regule. Tiukadre probable la sekreto gardita de la pastroj de la templo en Eleŭziso havis verŝajnan materian funkcion: nome prepari la "kikeon" tiel ke ĝi ne estu venena.[15][16]

Ergoto en obstetriko redakti

John Stearns (1822) estis la unua kiu atentis pri la uzado de la ergoto de la sekalo por trakti la unuarangan postnaskan hemoragion​.[17] Antaŭe, pri la ergoto de la sekalo li skribis: "Ĝi akcelas la tro longan naskon... La doloro produktita de la tro longa nasko estas aparte elĉerpiga... En la plej granda parto de kazoj surprizas observadi la rapidecon de ties efiko" (Stearns, 1808). Moir, el 1932, observis, ke la englutado de esenco de sekalo buŝe asociiĝas kun uteraj kontrahiĝojtre markitaj kaj fortaj, konataj kiel efiko John Stearns. En 1935, Dudley kaj Moir sukcesis izoligi la puran kristalan substancon devenan de la esenco de sekalo solvita en akvo kaj responsa pri la efiko John Stearns kaj nomis ĝin "ergometrino" (Dudley, 1935). Preskaŭ samtempe, el aliaj tri esploraj centroj, oni anoncis la izoligon de nova esenco de sekalo solvita en akvo: nome en Usono (Davis, 1935), en Unuiĝinta Reĝlando (Thompson, 1935) kaj en Svisio (Stoll, 1935). Oni malkovris, ke temas pri la sama substanco. La usonanoj nomis sian preparaĵon "ergonovino" kaj la svisoj uzis la nomon de "ergobazino".[18]

Ergoto, halucinoj kaj LSD redakti

 
Lizergata acido.

La ergoto ege influis nerekte en la distra farmakologio. La malseka kaj malvarma klimato en kiu ĉefe prosperas la sekalo estas favora ankaŭ por la kresko de la fungo nomita ergoto de la sekalo (Claviceps purpurea). Inter la 11-a kaj 16-a jarcentoj, la poluado de la faruno el sekalo pro ergoto estis responsa pri epidemioj nomitaj Sankta Fajro aŭ Fajro de Sankta Antonio, nome malsano kun du aroj de klaraj simptomoj: nome iompostioma gangreno de membroj kaj mensaj misordoj.

Komence de la 20-a jarcento, kemisitoj sukcesis izoligi el la ergoto aron da alkaloidoj kiuj estis produktintaj tre diferencajn efikojn: unu stimulas la uteran muskolon (kio ludis gravan rolon en obstretiko), dum aliaj estas halucinigaj kaj eĉ kelkaj aliaj konstriktas la sangotubojn. Ĉiuj tiuj alkaloidoj havas bazan komunan komponanton, nome lizergata acido. En 1943, la svisa sciencisto Albert Hofmann malkovris la apartan variaĵon kiu tiom famiĝis en la 1960-aj jaroj: nome la haluciniga dietilamido de la lizergata acido aŭ LSD.[19]

Tiuj halucinigaj propraĵoj de la ergoto de sekalo okazigis aperojn en literaturo kaj aliaj artoj. Ekzemple en la historia romano El pez de oro (La ora fiŝo)[20] de la hispana verkisto Ramón J. Sender li rakontas la evoluon de la caro Aleksandro la 1-a el juna kleriga liberalismo al fina reakcia konservismo, en la romano ligita al filozofiaj kaj teologiaj nuancoj. Tia abstraktismo preciziĝas ĉefe en la ĉapitro 11a al la konsumado de poluita sekalo.[21]

Produktado redakti

 
Mapo de Eksporto de Sekalo (2012) el Harvard Atlas of Economic Complexity
Plejaj Produktantoj de Sekalo — 2005
(milionoj da tunoj)
  Rusio 3.6
  Pollando 3.4
  Germanio 2.8
  Belorusio 1.2
  Ukrainio 1.1
  Ĉinio 0.6
  Kanado 0.4
  Turkio 0.3
  Usono 0.2
  Aŭstrio 0.2
Monda totalo 13.3
kvanto de EU 2008 inkludas Pollandon, Germanion
kaj Aŭstrion.
Fondo: FAO [22]

Cereala sekalo estas precipe eŭropa cerealo kultivata ĉefe en Orienta, Centra kaj Norda Eŭropo. Ĉirkaŭ 75% de produktado kreskas en zono etenda el norda Germanio tra Pollando, Belorusio, Latvio, Litovio kaj Ukrainio al centra kaj norda Rusio. Cereala sekalo estas kultivata ankaŭ en Nordameriko (Kanado kaj Usono), en Sudameriko (Argentino, Brazilo), en Turkio, en Kazaĥio kaj en norda Ĉinio.

La niveloj de produktado de sekalo falis en plej el la produktaj landoj, ĉe 2005. Ekzemple, produktado de sekalo en Rusio falis el 13.9 milionoj da tunoj (Mt) en 1992 al 3.4 Mt en 2005. Korespondaj kvantoj ĉe aliaj landoj estas la jenaj: Pollando – falante el 5.9 Mt en 1992 al 3.4 Mt en 2005; Germanio – 3.3 Mt al 2.8 Mt; Belorusio – 3.1 Mt al 1.2 Mt; Ĉinio – 1.7 Mt al 0.6 Mt; Kazaĥio – 0.6 Mt al 0.02 Mt.[22] Plej sekalo estas konsumita surloke aŭ eksportita nur al najbaraj landoj, pli ol enŝipigita tutmonden.

Uzado redakti

Cereala sekalo estas kultivita precipe en Meza, Norda kaj Orienta Eŭropo kiel panogreno. La bak-proprecoj de sekalo subas tiujn de tritiko pro la malgranda gluten-enteno. Ĝi estas ofte uzata por produkto de miks-pano, aŭ de brunaj panoj ege ŝatataj en kelkaj landoj, ekzemple en Germanio. La knäckebröd (krakanta pano) aŭ spisbröd (crisp bread en angla)[23] estas tipo de sekalpano bakita, ebena kaj malmoligita, origina de Skandinavio, kiu estas konsiderata kiel tipa sveda manĝaĵo.

Sekalgrenon oni rafins en faruno kun alta enhavo de gliadino, sed malalta enhavo de glutenino. Ĝi havas tre malaltan enhavon da gluteno ol la tritika faruno. Ĝi enhavas ankaŭ tre altan proporcion de solvebla fibro. Alkilresorcinoloj estas fenolaj lipidoj abundaj en la brantavolo (ekz. ĉe tavoloj de perikarpo, ŝeloj kaj aleŭronoj) de tritiko kaj sekalo (0.1–0.3% de seka pezo).[24] Sekalpano, kiel pumperniklo, estas farita uzante sekalfarunon kaj estas amplekse manĝata en Norda kaj Orienta Eŭropo.[25][26] Sekalo estas uzata ankaŭ por fari Knäckebröd.

Sekalo uzatas ankaŭ en la alkoholproduktado. Ekzemple la bonaj vodko-tipoj produktiĝas el sekalo, same kiel oni produktas el sekalo viskion kaj bieron. Aliaj uzoj de la sekalgreno estas kvaso kaj herbokuracilo konata kiel sekalekstrakto. Ĝi estas ankaŭ bazo por elfaro de mielkuko. Pro la kompareble alta lisin-enhavo, sekalo iĝas grava ero de la ekvilibra nutrado. Sekala pajlo estas uzata kiel substerkaĵo por gregoj, kiel kovrokultivo kaj kiel verda sterkado por grundaranĝado, kaj por fari metiaĵojn kiel pajlfiguroj. Sekalo uzatas ankaŭ rekte kiel furaĝo.

Sekalfarunon oni uzis en la origina maniero por fari la tradician ruĝan farbon por kampardomoj kaj stokejoj (kiel aldono al linsemoleo kaj fera oksido) en Svedio.[27]

Sekalgreno estas populara resurso kiel grensemejo por kultivadi kelkajn variaĵojn de manĝeblaj fungoj. La grenon oni purigas, malsekigas, kaj steriligas kaj poste oni injekcias al ĝi fungajn sporojn kaj la micelio kreskas uzante la grenon por akiri akvon kaj nutraĵojn.

Parazitaj fungoj redakti

 
Sekalo kun ergoto.

Ekzemple Rhynchosporium secalis, Claviceps purpurea, Puccinia recondita, Puccinia graminis f.sp. secalis kaj Fusarium sp parazitas aerealan sekalon.

Komponantoj redakti

Komponantoj
akvo 10,95 %
proteino 14,76 %
graso 2,5 %
karbonhidrato 69,76 %
balasto 14,6 %
mineraloj 2 %

Indikoj je 100 g

brulvaloro 1400 kJ
*Mineraloj
kalcio 33 mg
fero 2,67 mg
magnezio 121 mg
fosforo 374 mg
kalio 264 mg
natrio 6 mg
zinko 3,73 mg
kupro 0,450 mg
mangano 2,680 mg
seleno 0,035 mg
Vitaminoj
tiamino 0,316 mg
riboflavino 0,251 mg
niacino 4,270 mg
pantotenacido 1,456 mg
Vitamino B6 0,294 mg
Folacido 0,060 mg
Vitamino E 1,870 mg
Alfa-Tokoferolo 1,280 mg
Aminoacidoj
Triptofano 154 mg
Treonino 532 mg
Izoleŭcino 549 mg
Leŭcino 980 mg
Lisino 605 mg
Metionino 248 mg
Cistino 329 mg
Fenilalanino 674 mg
Tirosino 339 mg
Aminoacidoj
Valino 747 mg
Arginino 813 mg
Histidino 367 mg
Alanino 711 mg
Aspartino 1177 mg
Glutamino 3661 mg
Glicino 701 mg
Prolino 1491 mg
Serino 681 mg

Tritikalo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tritikalo.
 
Grajno de tritiko (maldekstre), sekalo (meze) kaj tritikalo (dekstre)

Tritikalo estas hibrido de tritiko (Triticum aestivum L.), kiel ina partnero, kaj sekalo (Secale cereale L.), kiel vira partnero, uzata kiel furaĝplanto. Ĝi estis komence kultivata en Svedio kaj Skotlando, en fino de la 19-a jarcento, kiel greno, simila al tritiko, sed pli malvarmo-tolera. Oni rikoltis en 2004 13,7 milionojn da tunoj da tritikalo, kultivis ĝin sur pli ol 400 mil hektaroj. Ĝi estas uzata ĉefe kiel furaĝplanto, sed ĝi ankaŭ havas valoran entenon. Ĝia proteina enteno estas ĉ. 14-18%, depende de la medio. Lastatempe la ĉefaj produktantoj de tritikalo estaa Pollando, Germanio, Belorusio, Francio kaj Rusio. En 2014, laŭ la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO), oni rikoltis 17.1 milionojn da tunoj en 37 landoj tra la tuta mondo.[28]

La fekunda (mal-sterila) kaj stabila heksaploida tritikalo estiĝis nur en la 1950-aj jaroj (1950-1955). Pli frue la trikilaloj estis t.n. primaraj (unuagradaj) tritikaloj – heksaploida tritiko x diploida sekalo (42 + 14 = 56) - oktaploidaj tritikaloj – aŭ – tetraploida tritiko x diploida sekalo (28+14=42) - heksaploidaj kaj sterilaj. Por superi la sterilecon oni kruckultivis multoble la hekpsaploidajn unuageneraciajn trikikalojn de la oktaploidaj kaj heksaploidaj tritikaloj kaj tiel estiĝis la duageneracia (duagrada) heksaploida tritikalo.[29]

La tritikalo aspektas kiel transira formo inter la sekalo kaj tritikalo (stabiliĝinta tritika-sekala hibrido). Ĝia kulmo estas alta kiel tiu de la sekalo. Oni nuntempe celas kultivadon de pli mallong-kulmaj specioj (50–100 cm). La spiko estas longa, maldikiĝanta, deflanke similas al sekalo, defronte simila al tritiko. La ekstera glumo portas longan ariston, kiel la sekalo kaj estas memfekundiga kiel la tritiko. Ĝi havas kariopson kiel frukton, kiu similas al tiu de la sekalo.

Referencoj redakti

  1. sekalo en PIV
  2. 2,0 2,1 Centeno (Secale cereale) alirita la 15an de marto 2010, Tropicos.org. Missouri Botanical Garden
  3. Watson L, Dallwitz MJ. The grass genera of the world: descriptions, illustrations, identification, and information retrieval; including synonyms, morphology, anatomy, physiology, phytochemistry, cytology, classification, pathogens, world and local distribution, and references 2008, alirita la 15an de marto 2010 en The Grass Genera of the World
  4. Centeno (Secale cereale) en The Plant List
  5. Daniel Zohary kaj Maria Hopf, Domestication of plants in the Old World, tria eldono (Oxford: University Press, 2000), p. 75
  6. Wheat Science - Today and Tomorrow. Cambridge University Press. ISBN 9780521237932.
  7. Plinio la Maljuna kun John Bostock kaj H.T. Riley, trad., The Natural History (London, England: Taylor and Francis, 1855), Libro 18, Ĉapitro 40.
  8. 8,0 8,1 Wong, George J. (1998). HTM «Ergot of Rye: History». Botany 135 Syllabus (en angla). Universitato de Havajo ĉe Mānoa, Botanika Departemento. Konsultita la 12an de julio 2016.
  9. publicationId=106 Rye Control in Winter Wheat. Institute of Agriculture and Natural Resources, Universitato de Nebrasko, Lincoln Extension (Majo 2007).
  10. Hon, W. C.; Griffith, M.; Chong, P.; Yang, D. S.-C. (1a de marto 1994). «Extracción y aislamiento de proteínas anticongelantes de las hojas de centeno de invierno (Secale cereale L.)». Plant Physiology (en angla) 104 (3): 971-980. ISSN 1532-2548. PMC 160695. PMID 12232141.
  11. «COMMON CATALOGUE OF VARIETIES OF AGRICULTURAL PLANT SPECIES 2019 - CONSOLIDATED VERSION». mapa.gob.es. 2019. Konsultita la 25an de junio 2021.
  12. ergot, diccionario médico online
  13. ergot, Dorland's Medical Dictionary
  14. Petruzzello, Melissa. «Ergot». Britannica (en angla). Encyclopædia Britannica, Inc. Konsultita la 3n de marto 2019.
  15. Josep Mª Fericgla, Culturas y hongos psicoactivos
  16. Hoffmann, Albert. «El mensaje de los misterios de Eleusis para el mundo de hoy». Konsultita la 24an de junio 2021.
  17. La unuaranga postnaska hemoragio (UPH) estas unu de la kvin ĉefaj kaŭzoj de patrina mortindico, kaj en disvolviĝantaj kaj en disvolviĝintaj landoj. Vidu supre Mousa.​
  18. Mousa HA, Alfirevic Z. Treatment for primary postpartum haemorrhage. Cochrane Database Syst Rev. 2014, Issue 2. No.: CD003249|DOI: 10.1002/14651858.CD003249.pub3.
  19. Mc Gee, Harold (2007). La cocina y los alimentos. Enciclopedia de la ciencia y la cultura de la comida. Debate. ISBN 978 84 8306 744 4.
  20. Ramón J. Sender, El pez de oro, Barcelona, Destino, 1976; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 32.
  21. "El retrato y los hongos del centeno" (La portreto kaj la sekalfungoj). La portreto de la mistera monaĥo montras la epokon de mortonta portretito eĉ maljuna. Ĉe landlima domaro la tuta rusa armeo halucinas pro venenigo de sekala fungo, nome ergoto, kio aldonas superrealismajn partojn.
  22. 22,0 22,1 Major Food And Agricultural Commodities And Producers - Countries By Commodity. Fao.org. Alirita 2010-09-17.
  23. Knäckebröd (Swedish Rye Crispbread) 7a de Novembro 2012. Alirita la 17an de Januaro 2022.
  24. Suzuki, Yoshikatsu; Esumi, Yasuaki; Yamaguchi, Isamu (1999). "Structures of 5-alkylresorcinol-related analogues in rye". Phytochemistry. 52 (2): 281–289. Bibcode:1999PChem..52..281S. doi:10.1016/S0031-9422(99)00196-X.
  25. "Grains: Rye". Arkivita la 13an de Novembro, 2018, ĉe Wayback Machine (en nederlanda) bakkerijmuseum.nl
  26. Prättälä, Ritva; Helasoja, Ville; Mykkänen, Hannu (2000). "The consumption of rye bread and white bread as dimensions of health lifestyles in Finland". Public Health Nutrition. 4 (3): 813–819. doi:10.1079/PHN2000120. PMID 11415489.
  27. "Swedish Red Paint - Falu Röd". Arkivita el la originalo la 25an de Septembro, 2020. Alirita la 25an de Marto, 2021.
  28. "Food and Agricultural commodities production". FAO Statistics Division. Alrita en 2016-04-05.
  29. Mohamed; Gómez-Macpherson, Helena (2004). "Triticale improvement and production" (PDF). FAO. Alirita en 2010-11-25

Bibliografio redakti

  • Schlegel, Rolf (2006). "Rye (Secale cereale L.): A Younger Crop Plant with Bright Future". In Sing, R. J.; Jauhar, P. (eds.). Genetic Resources, Chromosome Engineering, and Crop Improvement. Vol. II – Cereals. Boca Raton, Florida: CRC Press. pp. 365–394. ISBN 978-0-8493-1430-8.
  • Malgorzata Targonska-Karasek, Maja Boczkowska, Wieslaw Podyma, Małgorzata Pasnik, Maciej Niedzielski, Anna Rucinska, Zuzanna Nowak-Zyczynska & Monika Rakoczy-Trojanowska (7a de septembro 2020). «Investigation of obsolete diversity of rye (Secale cereale L.) using multiplexed SSR fingerprinting and evaluation of agronomic traits». J Appl Genetics (en angla) 61: 513–529. doi:10.1007/s13353-020-00579-z.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Growing Rye (Decembro 1959). Alirita 12a de Julio, 2016.



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Secale cereale en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rye en la angla Vikipedio.