Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dieto.

Dieto (devenas de la greka termino diaita, kiu signifas vivmanieron) estas vola selekto de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj por reguli la korpan pezon aŭ la provizatajn nutraĵojn pro bonfarta, terapia aŭ alia kialo.

Cara, Jadwal dan Menu Makanan Diet Mayo yang Baik dan Benar.png
Pladoj ekzemplantaj sana menuo, ĉar ili enhavas diversaj fontoj necesaj al ekvilibra nutrado

Pli ĝenerale oni povas konsideri ankaŭ, ke dieto estas la nutradmaniero kutima de homo, familio, socia grupo aŭ eĉ popoloj. Eĉ se tio okazas sen specifa vola selekto kaj sen iu ajn specifa celo plibonigi sanstaton aŭ bonfarton.

Tradicie oni ne pristudis multe tiun aferon kaj kutime oni sekvis la plej kutiman aŭ tiun dieton permesebla laŭ akiropovo aŭ manĝodisponeblo. Lastatempe ĉefe en disvolviĝintaj landoj oni zorgas pri dietoj tiele ke eblas en Esperanto fari ŝercojn per kunmetaĵo di-eto. Kompreneble en malriĉaj sociaj tavoloj aŭ lando kie malabundas nutraĵoj kaj eĉ manĝodisponeblo ĝenerale eblas nek ŝercoj nek volaj aŭ elektaj dietoj.

Klasifikado redakti

Manĝospeco Karnomanĝa Ketona Ĉiomanĝa Fiŝomanĝa Vegetara Vegana Krudvegana Halala Hindua Koŝera Praŝtonepoka Frukta
Fruktoj kaj beroj Ne Ne Jes Jes Jes Jes Jes Jes Jes Jes Jes Jes
Foliaj legomoj Ne Eble Jes Jes Jes Jes Jes Jes Jes Jes Jes Jes
Legomoj Ne Ne Jes Jes Jes Jes Jes Jes Jes Jes Jes Ne
Guŝoj Ne Ne Jes Jes Jes Jes Jes Jes Jes Jes Ne Ne
Tuberoj Ne Ne Jes Jes Jes Jes Ne Jes Jes Jes Jes Ne
Grenoj Ne Ne Jes Jes Jes Jes Ne Jes Jes Jes Ne Ne
Birdaĵo Jes Jes Jes Ne Ne Ne Ne Jes Ne Jes Jes Ne
Fiŝo Jes Jes Jes Jes Ne Ne Ne Jes Ne Jes Jes Ne
Marfruktoj Jes Jes Jes Jes Ne Ne Ne Jes Ne Ne Jes Ne
Bovaĵo Jes Jes Jes Ne Ne Ne Ne Jes Ne Jes Jes Ne
Porkaĵo Jes Jes Jes Ne Ne Ne Ne Ne Ne Ne Jes Ne
Ovoj Jes Jes Jes Jes Ne Ne Ne Jes Ne Jes Jes Ne
Laktaĵoj Ne Eble Jes Jes Jes Ne Ne Jes Jes Jes Ne Ne
Nuksoj Ne Eble Jes Jes Jes Jes Jes Jes Jes Jes Jes Ne
Alkoholo Ne Eble Jes Jes Jes Jes Ne Ne Ne Jes Ne Ne

Vegetarano: ne por ĉiu la sama afero! redakti

 
Selekto de manĝaĵoj konsumitaj de homoj. Tamen, la homa dieto povas tre varii.

Ovoj redakti

En okcidento oni plej ofte konsideras ke ovoj ne estas speco de viando. Tamen, en kelkaj partoj de la mondo homoj kiuj sin nomas vegetaranoj, ne manĝas ovojn. Kutime rilatas al religio, kiel Hinduismo. Pli klara termino por persono kiu estas vegetarano, sed tamen manĝas ovojn kaj laktaĵojn estas ovo-lakto-vegetarano.

Fiŝo kaj birdaĵo redakti

Por plej multaj vegetaranoj estas evidenta ke fiŝoj kaj birdoj estas bestoj kaj ke ilin oni do ne manĝu kiel vegetarano. Tamen ne ĉiuj konsentas. En Francio kaj franclingva Belgio, vegetarano ofte estas konsiderata kiel persono kiu nur ne manĝas "ruĝan" viandon, t.e. bovaĵo aŭ porkaĵo.

Duonvegetaranoj redakti

Homo kiu plej ofte manĝas vegetare sed foje tamen ne, oni nomas (en 2014) duonvegetaranon aŭ fleksitarano. Tamen neniu vegetarana asocio akceptas tiajn formojn kiel vegetaraj.

Plia legaĵo redakti

Aubert, Claude Longviveco, la limoj de espero 'Le Monde Diplomatique', junio 2018.

Vidu ankaŭ redakti