Dietado estas la praktiko manĝi laŭ regulita maniero por malpliigi, teni aŭ pliigi korpan pezon.

Mezuro de korpopezo per pesilo

Ofte oni kombinas dietadon kun fizika ekzercado por perdi pezon.

La vorton dietado oni ne miksu kun la vorto dieto, kio estas (laŭ PIV) nutromaniero, obeanta difinitan regularon.

Historio redakti

William Banting popularigis unu el la unuaj pezoperdigaj dietoj en la 19-a jarcento.

Unu el la unuaj dietikistoj estas la angla kuracisto George Cheyne. Li mem suferis je trodikecego kaj konstante manĝis grandajn kvantojn de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Li ekis senviandan dieton, manĝis nur lakton kaj legomojn, kaj rapide regajnis sian sanon. En 1724 li publikigis la verkon An Essay of Health and Long Life, en kiu li konsilas fizikan ekzercadon, freŝan aeron kaj evitadon de luksaj manĝaĵoj.

La unua populara dieto estis "Banting", nomita laŭ la anglo William Banting. En 1863 li verkis la libreton Letter on Corpulence, Addressed to the Public, kiu enhavis konkretan planon por la dieto kiun li sukcese sekvis. Li emfazis evitadon de sukero, amelo, biero, lakto kaj butero. La pamfleto de Banting estis populara kaj dum postaj jaroj estis uzita kiel bazo por modernaj dietoj.

Vidu ankaŭ redakti

  • Dieto (nutrado)
  • LCHF, ketogena dieto kun malalta enbuŝigo de karbonhidratoj (Low Carb) kaj alta enbuŝigo de graso (High Fat)