La neŭra tubo estas stado de malvolviĝo de nerva sistemo ĉe la embrioj de la Ĥorduloj. Ĝi formiĝas per invaginado de la neŭra plato en kava sulko kies randoj poste kunfandiĝas.

Embria malvolviĝo

Proksime de la kapa fino, ĝi sveliĝas en 3, kaj poste 5 veziketoj por formi la cerbon. La alia parto de la neŭra tubo formas la mjelon. La kavaĵoj de la neura tubo iĝas la ventrikula sistemo kaj la ependima kanalo.

La neŭra tubo restas dum mallonga tempo malfermita ĉe siaj du finoj; tiuj orificoj (nomataj neŭroporoj) fermiĝas je la kvara semajno ĉe la homa embrio. Nefermo de la neŭroporoj kuntrenas anomaliojn, kiel anencefalio kaj bifida spino.