Atrofio signifas la malkreskon de la (homa) korpo. Plej konata formo estas la muskola, vidonerva atrofio.

La muskola atrofio aperas ekzemple dum la longtempa spacoveturado, pro tio la astronaŭtoj devas sin ekzerci, sporti tage 5-6 horojn, sed tio povas nur bridi la atrofiiĝon kaj ne halti ĝin. Post reveno de longtempa kosma vivo, la kosmonaŭtoj apenaŭ povas piediri, oni ofte portas ilin al fortigejo.