Biometalo

metalo grava en biologio

Biometaloj estas metaloj normale ĉeestantaj, en malgrandaj sed gravaj kaj mezureblaj kvantoj, en biologio, biokemio, kaj medicino. La metaloj kupro, zinko, fero, kaj mangano estas ekzemploj de metaloj kiuj estas esencaj por la normala funkciado de plimulto de plantoj kaj de la korpoj de plimulto de animaloj, kiel ĉe la homa korpo. Kelkaj (kalcio, kalio,natrio) estas en relative pli grandaj kvantoj, dum plimulto de aliaj estas nur partiklometaloj, ĉeestaj en pli malgrandaj sed gravaj kvantoj (la bildo montras la procentojn ĉe homoj). Proksimume 2/3 de la perioda tabelo estas komponita de metaloj kun variaj proprecoj,[1] kiuj gravas diversmaniere laŭ kiuj metaloj (kutime en jona formo) estas uzitaj en naturo kaj medicino.

Procentoj de elementoj en la homa korpo.

Referencoj redakti

  1. Feig AL, Uhlenbeck OC (1999). "The role of metal ions in RNA biochemistry" (PDF). Cold Spring Harbor Monograph Series. 37: 287–320. Arkivita el la originalo (PDF) en 2021-03-01. Alirita en 2014-07-26.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Biometal (biology) en la angla Vikipedio.