Diskuto:Alzheimer-malsano

Latest comment: antaŭ 1 monato by ThomasPusch

kvankam korekte laŭ la parolado, la vorto alchajmero ne tute plaĉas min. ĉu alia formo estus preferinda? alzajmero ekzemple

Alilingvaj vikipedioj tutsimple uzas la nomon "Alzheimer" kunmetitan kun vorto signifanta "malsano" --Dominik 17:44, 9. Sep 2009 (UTC)
Ankau mi tute ne ŝatas tiun esperantigon. Ĝi estas nerekonebla kaj malfacile prononcebla. Io pli simila al "alzejmero" aŭ "alzejmera malsano" estu multe pli preferinda, eĉ se ĝi ne tute egalas al la originala prononcado --Tonyo 21:11, 30. Nov 2009 (UTC)
Mi preferas la formon Alzhejmer-malsano: Per la komenca litersinsekvo Alzhe oni igas facile rekoni la formon en la fonta kaj plej multaj prenintaj lingvoj sen tro drasta shanghado de la origina prononco. Per la j (anstatau i) la esperantigo estas analoga al tiu de la germana Heim, nome hejmo - same sen tro drasta shanghado de la fontlingva prononco.--Onklo 12:37, 5. Dec 2009 (UTC)
Ankaŭ mi preferus la formon Alzhejmer-malsano, ĉar unue mi pensis, ke tio estas esperantigo de Alois Alzheimer. La nuna titolo estas analogio kun Koperniko, Zamenhofo ktp. Ĉu ankaŭ tiuj ĉi nomoj estas malsanoj? Zuazua 19:04, 18. Dec 2009 (UTC)
Zuazua, nek Koperniko nek Zamenhofo iam ajn donis sian nomon al io. Pli valoraj ekzemploj estas ĵulo (kiu estas mezurunuo de energio, ne simpla esperantigo de nomo de James Prescott Joule); brajlo (skribo por blinduloj, ne esperantigo de Louis Braille); gilotino (ilo por mortigi, ne esperantigo de Joseph-Ignace Guillotin); kaj tiel plu. Mi do vidas neniun problemon nomi la malsanon alchajmero. Laŭ via argumento ankaŭ brailo devus iĝi Brajlo-skribo, kaj gilotino devus iĝi Gilotino-mortigilo. Amike, --WinstonSmith 19:13, 18. Dec 2009 (UTC)

Laŭ mi, aŭ oni respektas la originalan elparolon, kaj esperantigas la malsanon per "Alchajmero" aŭ, eble preferinde, oni konsideru ke ankoraŭ ne venis la momento por esperantigi tiun vorton kaj oni pludiru "malsano laŭ Alzheimer". Renato (per IP-adreso 62.211.198.133 je 14:28, 5 dec. 2009)

Oni povas kompreneble skribi iel ajn, sed se oni volas sekvi ne la hazardon, sed iun sistemon, ŝajnas al mi esti du ĉefaj manieroj: aŭ skribi laŭlitere kaj tiel sekvante la originalan lingvon aŭ sekvi la originallingvan prononcmanieron. Tria sistemo estas tiu jam tradicia miksita provo (vidu sube). La unua metodo montras gravajn problemojn en la okazoj, en kiuj la originala lingvo ne uzas nur la literojn de la Esperantoalfabeto (kio validas eĉ por lingvoj kiel ekz-e la angla, la franca, la germana, ne paroli pri la kirila, greka, hebrea, ĉina, japana ktp. literoj), la dua prezentas la problemon, ke estas multe pli da sonoj en la mondaj lingvoj ol literoj en Esperanto (kaj ankaŭ en multaj lingvoj multe pli da fonemoj ol Eo havas literojn). Do, ambaŭ metodoj estas devige neperfektaj. En la kazo de Alzheimer, la germana prononco estas facile montrebla per la Esperantaj sonoj kaj literoj. La germanlingva prononco de Alzheimer estas Alchajmer aŭ Alchajma. Transkribaĵoj kiel Lejbnico aŭ Ejnŝtejno venas el tio, ke Esperantistoj ne aŭdacas uzi vere plejeble laŭprononcajn formojn - oni ofte volas similigi la esperantan formon al la originalan KAJ iomete plisimiligi ĝin al la originala prononco. La unua litero estas por la aspekto de vorto la plej grava, do estas tendenco ne ŝanĝi vortkomencan "Ei" al la prononce ĝusta "Aj", sed fari iun kompromison kiel "Ej". Tiu skribmaniero tamen nek sekvas la originalan ortografion nek la prononcon. Miaopinie oni pro tio devas distingi en Esperanto kvar bazan specojn de transkribmodeloj: (1) La skribo kiel en la originalo (kio nur en 30% de la okazoj precize eblas pro malsameco de la alfabetoj), ĉi tie: Alzheimer. (2) La skribo laŭ la prononco (kio ankaŭ nur en 30% de la okazoj precize eblas pro malsameco de la sonoj), ĉi tie: Alchajmer (aŭ eĉ pli precize: Alchajma). (3) La kompromisa modelo, do skribi tiel, ke la E-a formo tre similas al la originalo kaj samtempe iom pli similas prononce al ĝi ol la nura modelo unua, ĉi tie: Alzhejmer (kun la jam tradicia regulo ei -> ej en germanaj fontvortoj, kvankam tute kontraŭprononca). (4) Ĉio alia skribmaniero, laŭ la gusto kaj opiniado de la kreanto, ĉi tie ekz-e Alzhajmero, Alzajmero, Alzejmero, Alzemer aŭ Balabalahajmer. Ili estas tute arbitraj kaj la plaĉo de iu persono dependas nur de la propra gusto kaj scioj. Miaopinie nur la unuaj tri metodoj havas iun sencon, ĉar la kvara modelo (al kiu sekvas la formoj 3, 4, 5 kaj 6 de Tonyo sub Enketo) estas ja arbitra kaj dependas nur de ies hazarda gusto. --Bel Air (diskuto) 17:23, 27 Jun. 2014 (UTC)

Oni faru proponojn pri esperantigo nur pri tiuj alternativoj, pri kiuj oni povas en formo de kontroleblaj referencoj citi uzojn en la esperant-lingva literaturo kaj gazetaro, en vortaroj kaj en skribe dokumentitaj titoloj de prelegoj en esperantaj kongresoj. Ne sufiĉas simple inventi iuj esperantigojn kaj fidi je tio, se oni konvinkas la kolegojn ke tiu esperantigo estas la plej bela kaj oni ekde tiam uzas ĝin en Vikipedio, ĝi de tie disvastiĝos al la ĝenerala lingvouzo kaj eniros la vortarojn. Tio ne estas la ideo de enciklopedio, kiu nur resumu la realon kaj ne inventu realaĵojn. Referencoj kompreneble ne estas diskutoj en vikipediaj diskutejoj, en diversaj forumoj kaj retaj diskutgrupoj, ne estas babiladoj sur koridoroj de Esperanto-kongresoj kaj ne sufiĉas aserti "mi parolis kun tiu akademiano kaj li parole konfirmis al mi ke tiu formo laŭ sia gusto estas la sole ĝusta". Tial, se daŭre tiaj referencoj estas en malunuecaj viriaĵoj nur el unu fonto, la "Esperanta Retradio", ne restas alia ebleco ol fari kiel oni decidis nun, nome lasi la germanan nomon Alois Alzheimer en nacilingva formo - ĉar por tiu nacilingva formo estas sufiĉe da bonaj referencoj. ThomasPusch (diskuto) 00:42, 28 feb. 2024 (UTC)Reply

Enketo redakti

Evidente ne estas konsento pri la dezirinda esperantigo. En diversaj retejoj kaj forumoj mi demandis pri la afero. Vi povas sekvi la detalojn en soc.culture.esperanto, en la retforumo de diskuto de la Akademio aŭ en jena lingva forumo

Esence, eblas elekti inter:

  • 1. Alchajmero (strikte laŭprononce)
  • 2. Alzheimero (laŭskribe)
  • 3. Alzejmero
  • 4. Alzhajmero
  • 5. Alzhejmero
  • 6. Alia
  • 7. Nenia esperantigo.

Se neniu kontraŭas, mi ŝanĝos la artikolon al Alzheimer-malsano, kaj atendos por definitiva firmigo de la esperantigado. Ĉu? --Tonyo 11:37, 6. Dec 2009 (UTC)

Al mi, "Alchajmero" ŝajnas la plej taŭga alternativo. Mi ne scias, ĉu iam okazis en Esperanto-parolanta familio, ke avo suferu pro tiu ĉi malsano; se jes, mi forte dubas, ke familianoj ĉiutage parolus pri "Alzheimer-malsano". Ja "Alchajmero" ŝajnas al mi akceptebla literumo. --WinstonSmith 14:18, 6. Dec 2009 (UTC)
En la franca, oni prononcas "Alzemer" senrigarde al la germana prononco (altzhajmør, mi opinias...) Alzemero aŭ Alzejmero estus bona kompromiso. Estas malkovrintoj kies nomoj estis pli ŝanĝitaj (ekz Rudolf Diesel --Jean-François Clet 14:39, 6. Dec 2009 (UTC)
Estas sensencaĵo krei Esperantigon de Franca prononcmaniero, se temas pri origine Germana vorto, aŭ eĉ fari iun miksaĵon. La nomo estas stranga precipe ĉar origine temas pri Alzheimer-Krankheit, Morbus Alzheimer, do ne kun vorto samforma kun la priskribinto-familinomo, la malsano devus do pli logike nomiĝi Malsano de Alzheimer/Malsano de AlchajmeroAlchajmera malsano. Nun aspektas en la artikolo, ke nur fonetika similaĵo ekzistas inter la malsano-nomo kaj priskribinto-familinomo, ke d-ro Alzheimer priskribis alchajmeron, same kiel d-ro Koch priskribis antrakson. Sed ĉi-okazo ja estas malsama. --Petrus Adamus 16:32, 6. Dec 2009 (UTC)
Mi trovas tute ĝusta kaj taŭga la proponon Alchajmero. En la portugala oni meze prononcas laŭ la germana prononco (aŭshajmeh), sed se la vorto devenas el la germana mi opinias ĝia esperantigo devus laŭi la germanan, al mi tio estas klara, pro tio mi preferas Alchajmero. Csandrocampos 12:19, 4. Mar 2010 (UTC)
Tamen, en Esperanto oni ĝenerale transskribas "ei" per "ej". La artikolo de Sergio Pokrovskij donas jenajn ekzemplojn: Lejbnico, Ejnŝtejno, Rejno, Ejfelo. Laŭ tiu regulo, estu malsano de Alchejmero. Lingvano (diskuto) 13:33, 27 dec. 2013‎
Reiri al la paĝo "Alzheimer-malsano".